Reĝlando de Iberio

(Alidirektita el Iberio (Kaŭkazia))
Ĉi tiu artikolo temas pri antikva lando en Kaŭkazio. Por sudokcidenta parto de Eŭropo ("Ibera duoninsulo") rigardu la paĝon Iberio.

Iberio (იბერია) estis antikva lando en Suda Kaŭkazio, en la orienta parto de nuntempa Kartvelio. Ĝin enloĝis en plej fruaj tempoj diversaj triboj, kolektive nomitaj Iberoj far antikvaj historiistoj, kvankam Herodoto nomis ilin Sasperam'oj (N.B.: Sasperoj > Speroj > Isperoj > Iberoj).

Reĝlando de Iberio
-299 – 600

reĝlandolando • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Armazi
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a.K. la regnoj de Kolĥeti - Colĥido (en okcidenta Kartvelio) kaj Iberio estis fonditaj. Tradicie, kun la nomo de la unua reĝo - Parnavazi, oni ligas enkondukon de la kartvela alfabeto. Iberio estis aliancita kun la Romianoj, la Sasanida Persio, kaj fariĝis (6-a jc p.K.) Bizanca provinco. Ĝia posta historio estas tiu de Kartvelio.