La kartvela alfabeto (loke nomata მხედრული, mĥedruli) estas la skribsistemo nuntempe ĉefe uzata por skribi la kartvelan kaj aliajn kartvelajn lingvojn (kiel la svanan aŭ la mingrelan ekzemple). Ĝi ankaŭ estas uzata por aliaj kaŭkazaj lingvoj, kiel la abĥaza aŭ la oseta en la 1940-aj jaroj. Asomtavruli kaj nusĥuri estas variantoj de la kartvela skribo, sed sole uzataj de la kartvela ortodoksa eklezio por ceremoniaj religiaj tekstoj kaj ikonografio[1]. La unika alfabeto de Kartvelio estas unu el la pretervolaj viktimoj de la ciferecigo de nuntempaj socioj. La najbara Armenio frontas similan defiion, ĉar ankaŭ ĝi havas unikan lingvon kaj alfabeton uzatan sole por la armena[2].

Kartvela alfabeto
ქართული ანბანი

Tipo

Alfabeto
Uzata por lingvoj Kartvela k. a.
Epoko ekde ~ 430 p. Kr.
Deveno

Protosemita alfabeto
 → Fenica skribo
  → Aramea skribo
   → Kartvela alfabeto
ქართული ანბანი

Unikoda intervalo

U+10A0–U+10FC
U+2D00–U+2D25

aro
Dum 5-a jarcento - nuntempe
Partoprenanta kartvela eklezia kapalfabeto • kartvela kataloga alfabeto • kartvela civila alfabeto • kartvela civila majuskla alfabeto • kartvela eklezia skribo • modern Georgian script vd
vdr

Nemateria kultura heredaĵo de Unesko redakti

La kurboriĉa kartvela alfabeto ricevis la nacian statuson de nemateria kultura heredaĵo en Kartvelio en 2015 [3] kaj en decembro 2016 Unesko aldonis ĝin al sia Reprezenta Listo de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro[4][2].

La tri skriboj, kiel diris Unesko en sia propono, “kunekzistas danke al siaj diferencaj funkcioj, reflektantaj la multflankan kulturan identecon de Kartvelio”[5].

Montriĝis grekaj kaj arameaj influoj al la kartvelaj alfabetoj, sed kelkaj kartvelaj akademianoj kiel Tamaz V. Gamkrelidze diris, ke ili estis libere inventitaj imitante la grekan modelon, anstataŭ esti rekte bazitaj sur pli fruaj formoj de la aramea alfabeto, kvankam la kartvela fonologia inventaro estas tre malsama de la greka[6].

La kartvela alfabeto estas fonetika, t.e. al unu sono korespondas unu litero kaj inverse. La nuntempa kartvela alfabeto uzas 33 signojn - 5 vokalsignojn kaj 28 konsonantosignojn (la svana kaj la mingrela lingvoj uzas aldone 2 pliajn konsonantajn signojn). La nombro de kartvelaj literoj uzataj en aliaj kartvelaj lingvoj varias.

Stratŝildo en la kartvela kaj latina alfabetoj.
Stratŝildo en la kartvela kaj latina alfabetoj.

La literoj estas bazliniaj (kiuj estas skribataj laŭ la imaga linio, simile al latinaj "a", "s"), subliniaj (kiel latinaj "p", "q"), superliniaj (kiel latinaj "b", "d") kaj ambaŭflankaj (kiel islanda "þ"). Sekve ili havas diferencajn altecojn.

Ekzistas nur minusklaj literoj en la kartvela alfabeto. Sed moderna tipografio por titoloj kaj aliaj celoj uzas kvazaŭmajusklajn literojn – kiuj fakte estas minusklaj, sed oni ilin skribas samnivele (laŭ la sama alteco).

Literoj

Unikodo redakti

La kartvelan alfabeton oni povas atingi per unikodaj signoj 10A0 ĝis 10FF. Asomtavruli (majusklaj malnovaj liturgiaj literoj) de 10A0 ĝis 10CF.
Mĥedruli aŭ nusĥuri (moderna nunjarcenta unuĉambra - majuskloj kaj minuskloj estas samaj - alfabeto) de 10D0 ĝis 10F0, kiel montras la sekva tabelo.

Kartv.L. Unik Nomo Kartv.L. Unik Nomo Kartv.L. Unik Nomo Kartv.L. Unik Nomo Kartv.L. Unik Nomo
10D0

an 10D1

ban 10D2

gan 10D3

don 10D4

en
10D5

vin 10D6

zen 10D7

tan 10D8

in 10D9

k'an
10DA

las 10DB

man 10DC

nar 10DD

on 10DE

par
10DF

ĵan 10E0

rae 10E1

san 10E2

t'ar 10E3

un
10E4

par 10E5

kar 10E6

ghan 10E7

q'ar 10E8

ŝin
10E9

ĉin 10EA

cin 10EB

dzil 10EC

c'il 10ED

ĉ'ar
10EE

ĥan 10EF

ĝan 10F0

haë 10F1

ee 10F2

ien
10F3

vie 10F4

qar 10F5

hoe 10F6

fi      

Deveno redakti

La unuaj fontoj de la kartvela skribo estas datitaj de la 5-a jc p.K. (ĉirkaŭ la 433-a jaro). Ili estis savitaj sur murŝtonoj de kartvela preĝejo en Palestino. Laŭ historia fonto ("Kartlis Cĥovreba – "Kronikoj de Kartli") la kartvela alfabeto estis inventita en la 3-a jc a.K. de la reĝo Parnavazi.

Specoj redakti

Dum la historio 3 specoj de alfabeto estis uzataj: Asomtavruli, Nusĥuri kaj Mĥedruli. En la Mezepoko ĉiuj tri specoj estis uzataj samtempe.

  • Asomtavruli ("majuskla"): La unuaj fontoj apartenas al la 5-a jc. Ĝi havis fortan geometrian bazon, kaj ĉiuj literoj estis majusklaj. Ĝi konsistis el 38 literoj (5 el ili estas forigitaj en la nuntempa Mĥedruli).
  • Nusĥuri (pli ĝuste – Nusĥa-Ĥucuri, "manuskriptoj ekleziaj"): Unua fonto de la 853-a j. Ĝi estis uzata plejparte por manuskriptoj rilataj al eklezio kaj religia literaturo.
  • Mĥedruli ("militista" kun senco "civila"): Estis uzata de la komenco de la 10-a jarcento, kaj estis rekte kreita de Asomtavruli por civila uzo. Ĝis nun ĝi ŝanĝiĝis negrave. Ĝi enhavis 38 signojn (5 el ili estis forigitaj en 1860 de Ilia Ĉavĉavadze).
Literoj Unicode Nomo Nacia ISO 9984 Esperanto Laz IPA
U+10D0 an A a A a A a A a /ɑ/
U+10D1 ban B b B b B b B b /b/
U+10D2 gan G g G g G g G g /ɡ/
U+10D3 don D d D d D d D d /d/
U+10D4 en E e E e E e E e /ɛ/
U+10D5 vin V v V v V v V v /v/
U+10D6 zen Z z Z z Z z Z z /z/
U+10D7 tan T t T' t' T t T t /tʰ/
U+10D8 in I i I i I i I i /i/
U+10D9 k'an K' k' K k K k K' k' /kʼ/
U+10DA las L l L l L l L l /l/
U+10DB man M m M m M m M m /m/
U+10DC nar N n N n N n N n /n/
U+10DD on O o O o O o O o /ɔ/
U+10DE p'ar P' p' P p P p P' p' /pʼ/
U+10DF žan Zh zh Ž ž Ĵ ĵ J j /ʒ/
U+10E0 rae R r R r R r R r /r/
U+10E1 san S s S s S s S s /s/
U+10E2 t'ar T' t' T t T t T' t' /tʼ/
U+10E3 un U u U u U u U u /u/
U+10E4 par P p P' p' P p P p /pʰ/
U+10E5 kan K k K' k' K k K k /kʰ/
U+10E6 ḡan Gh gh Ḡ ḡ Ĥ ĥ Ğ ğ /ɣ/
U+10E7 q'ar Q' q' Q q K k Q q /qʼ/
U+10E8 šin Sh sh Š š Ŝ ŝ Ş ş /ʃ/
U+10E9 čin Ch ch Č' č' Ĉ ĉ Ç ç /tʃ/
U+10EA can Ts ts C' c' C c Ts ts /ts/
U+10EB jil Dz dz J j Ĝ ĝ Ž ž /dz/
U+10EC c'il Ts' ts' C c C c Ts' ts' /tsʼ/
U+10ED č'ar Ch' ch' Č č Ĉ ĉ Ç' ç' /tʃʼ/
U+10EE xan Kh kh X x Ĥ ĥ X x /x/
U+10EF ǰan J j J̌ ǰ Ĝ ĝ C c /dʒ/
U+10F0 hae H h H h H h H h /h/

Referencoj redakti

  1. (en) Unicode Standard, V. 6.3. U10A0, p. 3
  2. 2,0 2,1 (eo) Protekti la antikvan alfabeton de Kartvelio en la nuna epoko, Global Voices en Esperanto, la 30-an de junio 2020, alirite la 1-an de septembro 2021.
  3. (en) "Georgian alphabet granted cultural heritage status". Agenda.ge. la 10-an de marto 2015.
  4. (en) "Living culture of three writing systems of the Georgian alphabet". Representative List of the Intangible Cultural Heritage of Humanity. UNESKO.
  5. Protekti la antikvan alfabeton de Kartvelio en cifereca epoko, EurasiaNet, Global Voices en Esperanto, la 30-an de junio 2020.
  6. (en) Seibt, Werner. "The Creation of the Caucasian Alphabets as Phenomenon of Cultural History".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti