Mingrela lingvo
(Alidirektita el Mingrela kartvela lingvo)
La mingrela lingvo (მარგალური ნინა, margaluri nina) estas lingvo el la zana lingvogrupo de la kartvela lingvaro parolata en la okcidenta Kartvelio, aparte en la regionoj Samegrelo kaj Abĥazio. La lingvo foje estis nomata ankaŭ iveria (kartvele iveriuli ena). Pro tio ke pli ol mil jarojn la lingvo havas nur regionan statuson en Kartvelio, la nombro de parolantoj konstante malkreskis favore al la nacia lingvo, la kartvela. Unesko tial konsideras la mingrelan definitive endanĝerigita lingvo.[1]
mingrel-kartvela | ||
მარგალური ნინა | ||
Parolata en | regionoj Samegrelo kaj Abĥazio de Kartvelio | |
Parolantoj | 345 530 | |
Denaskaj parolantoj | 500 000 (en 1989) | |
Skribo | Kartvela alfabeto | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
---|---|---|
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | xmf | |
ISO 639-3 | xmf | |
SIL | XMF | |
Glottolog | ming1252 | |
Angla nomo | Mingrelian | |
Franca nomo | mingrélien | |
Vikipedio | ||
Ekzistas vikipedio en la mingrela lingvo, kiu komence de februaro 2012 havis iom pli ol 1800 artikoloj.