Kolĥido (lando)

(Alidirektita el Kolĥeti)

Kolĥido[1][2] (kartvele კოლხეთი Kolĥeti, latine Colchis) aŭ, evitinde,[3] Kolĉido estis antikva lando sur la orienta marbordo de la Nigra Maro kaj en la Kaŭkazia regiono. La teritorioj de antikva Kolĥido konformas al la nuntempaj Kartvelaj regionoj: Samegrelo kaj Gurio, kaj parte - Abĥazio kaj Aĝario.

Kolĥido
17-a jarcento a.K.E. – -164
historia lando • reĝlando • polity
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Laŭ helena legendo, ĝi estis la hejmo de Ajeto kaj Medea, la lando kie la oran ŝaffelon serĉis Jazono kaj la Argonaŭtoj. Grekaj komercaj centroj estis establitaj en Kolĥido, tamen la lando restadis sendependa ĝis konkero (ĉ.100 a.K.) kaj tenis nelonge Mitridato la 6-a de Ponto. Post la epoko de Trajano al la fino de la Romia imperio, Romio havis konsiderindan influon sur la regiono.

En la centro troviĝas la fekunda valo de la Fasis Rivero (la moderna Rioni). Post la unuiĝo de la teritorioj de antikva Kolĥido kaj Iberio estiĝis Kartvela ŝtato.

Referencoj redakti

  1. Reta Vortaro
  2. Zamenhof
  3. laŭ Reta Vortaro

Vidu ankaŭ redakti