Tbiliso (stacidomo)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tbiliso.

Tbiliso (kartvele თბილისის ცენტრალური სადგური) estas fervoja stacio situanta en Tbiliso, Kartvelio. Origine konstruita en 1872, fervoja stacio de Tbiliso spertis diversajn arkitekturajn transformojn, kaj nuntempe funkcias kiel kombinita fervoja stacidomo kaj komerca centro.

Tbiliso
fervoja stacidomo • stacio sur tera surfaco
Situo
Lando Kartvelio Kartvelio
Loko Tbiliso
Geografia situo 41° 43′ 15″ N, 44° 47′ 58″ O (mapo)41.72095344.799339Koordinatoj: 41° 43′ 15″ N, 44° 47′ 58″ O (mapo)
Tbiliso (Kartvelio)
Tbiliso (Kartvelio)
DEC
Tbiliso
Tbiliso
Tbiliso
Situo de Tbiliso
Map
Tbiliso
Ecoj
Kajoj 3
Historio
Malfermo 1872
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Sakartvelos Rkinigza
Kodo ESR 560148
Kodo Ekspress-3 2800001
En TTT Tbiliso ĉe "ESR"
Tbiliso ĉe "Ekspress"
vdr

Historio redakti

Fervoja stacidomo Tbiliso estas la centra fervoja stacidomo de Tbiliso kun apuda komerca centro. La unua centra stacio en Tbiliso estis konstruita en 1872, kun trajnoj irantaj al la haveno de Poti ĉe Nigra Maro. En la 1940-aj jaroj la konstruaĵo estis malkonstruita kaj anstataŭita de konstruaĵo en la stilo de stalinisma arĥitekturo. En la fruaj 1980-aj jaroj la konstruaĵo de 1940 estis malkonstruita kaj anstataŭita de konstruaĵo en la stilo de brutalisma (nudbetona) arĥitekturo. La arĥitektoj Bairamashvili, Kavlashvili, G. Shavdia kaj Jibladze gajnis Ŝtatan Premion pro sia laboro en 1992. En 2010 la stacio estis rehabilitita kaj transformita en kombinitan fervojan stacidomon kaj komercan centron. La transformo estis dezajnita de arĥitektoj Zwarts & Jansma.

Estonteco redakti

La rekta transira fervojlinio de Tbiliso estos anstataŭita de pretervoja ligo norde de Tbiliso en la venontaj jaroj. La centra stacidomo Tbiliso estos fermita kaj restos kiel komerca centro. Ĝi ne plu estos priservata de pasaĝeraj trajnoj, ekzistanta infrastrukturo estos malmuntita.

Anstataŭ centra stacidomo la metrostacio Didube en la oriento kaj la stacio Navtlugi (metrostacio Samgori) en la nordokcidento de Tbiliso fariĝis kapostacioj kaj estis priservitaj nur de pasaĝeraj trajnoj. Pro tio rekta ligo por pasaĝeraj trajnoj kaj rektaj interkonektoj por pasaĝeroj ne plu eblas en la estonteco. Anstataŭ la atendita redukto de naturmedia kaj trafika problemoj la nuligo kaŭzos pli da trafikaj problemoj. Ĉar la publika transporto kaj metroa sistemo de la ĉefurbo estas optimumigitaj por la centra stacio. Kvankam argumentita alie de la usona konsilanta firmao Booz Allen Hamilton, la projekto estas do ege pridisputita de Okcident-Eŭropa transport-specialistoj kaj fervojaj societoj.[1][2]

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Georgian Railway - Tbilisi Railway Bypass Project. Georgian Railway LLC. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2011-02-04.
  2. Georgische Eisenbahn, Retrieved 2011-02-04[bezonas pli bonan fonton]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tbilisi railway station en la angla Vikipedio.