Baptismo

nekatolika kristana grupo
(Alidirektita el Baptistoj)

Baptismo estas la plej granda nekatolika kristana grupo en Usono, kaj havas milionojn da adeptoj alilande tra la mondo. Plej multaj baptistoj konsideras sin protestantoj, sed iuj malakceptas tiun nomon, argumentante ke la prauloj de baptismo ekzistis longe antaŭ ol la epoko de Kalvino kaj Lutero.

Preĝejo de Baptismo en Burlington, Vermonto, Usono

Historie, la usonaj baptismaj grupoj devenis plejparte de la anglaj baptistoj de la unua duono de la 17a jarcento, kiuj ŝajne estiĝis kiam kelkaj grupoj de anglaj puritanoj, ekzilite al Holando, ekkonis la instruojn de la menonanoj pri la bapto kaj la naturo de la eklezio (t.e., ke la eklezio konsistu el konfesintaj baptitaj kredantoj, kaj ke sekve oni ne baptu infanetojn). De la menonanoj la baptistoj akiris ankaŭ sian principon pri disigo de la ŝtato disde la eklezio, kiun ili unuafoje realigis en politika komunumo kiam la baptisma pastoro Roger Williams fondis la kolonion Providence (nun la usona ŝtato Rhode Island) en 1636.

Tri usonaj prezidentoj (Harry S. Truman, Jimmy Carter kaj William J. Clinton) estis baptismanoj, kaj la konata estro de la movado por civilaj rajtoj de afrikdevenaj usonanoj, d-ro Martin Luther King, estis baptisma pastoro.

Fakoj redakti

Primitiva baptismo estas movado inter baptismaj kristanoj, ĉefe en Usono. Ili apartiĝis de aliaj baptismaj grupoj en la fruaj jaroj de la 19-a jarcento, ĉefe pro malakordo kun la ĝenerala baptisma inklino al misiaj societoj, kontraŭalkohola agitado, ktp. Ĝenerale ili estas pli kalvinismaj ol la cetera baptismanaro, uzas alkoholan vinon en la eŭĥaristio, kantas en la kirkoj sen instrumenta akompano, ktp.

Institucioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti