Primitiva baptismo

Primitiva baptismo estas movado inter baptismaj kristanoj, ĉefe en Usono. Ili apartiĝis de aliaj baptismaj grupoj en la fruaj jaroj de la 19-a jarcento, ĉefe pro malakordo kun la ĝenerala baptisma inklino al misiaj societoj, kontraŭalkohola agitado, ktp. Ĝenerale ili estas pli kalvinismaj ol la cetera baptismanaro, uzas alkoholan vinon en la eŭĥaristio, kantas en la kirkoj sen instrumenta akompano, ktp.

Mount Tabor PBC, primitiva baptisma kirko en Indianao