Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturo
La Internacia Kodo de Zoologia Nomenklaturo aŭ en angla internacie International Code of Zoological Nomenclature (ICZN aŭ ICZN Kodo) estas amplekse akceptita konvencio en zoologio kiu regulas la formalan sciencan nomigon de organismoj traktitaj kiel animaloj. La regularo ĉefe regulas la jenon:
- Kiel nomoj estas ĝuste establitaj kadre de dunoma nomenklaturo
- Kiu nomo devas esti uzata kaze de nomokonflikto
- Kiel scienca literaturo devas citi nomojn
International Code of Zoological Nomenclature | |
---|---|
nomenklatura kodo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Zoologia nomenklaturo estas sendependa el aliaj sistemoj de nomenklaturo, ekzemple botanika nomenklaturo. Tiu implicas ke animaloj povas havi la samajn genrajn nomojn kiel plantoj.
La reguloj kaj rekomendoj havas unu fundamentan celon: havigi la maksimuman universalecon kaj kontinuecon en la nomado de ĉiuj animaloj, escepte kie taksonomiaj juĝoj diras alie. La Kodo gvidas nur la nomenklaturon de animaloj, dum lasas al zoologoj liberon klasigi novajn taksonojn.
Alimaniere dirite, ĉu unu specio estas aŭ ne agnoskita ento estas subjektiva decido, sed kiu nomo estu aplikita ne estas tia. La Kodo aplikiĝas nur al tiu lasta, ne al tiu unua.
Eksteraj ligiloj
redakti- ICZN retejo
- Teksto de la kodo
- ZooBank: The World Register of Animal Names Arkivigite je 2015-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Proponita ŝanĝo al la International Code of Zoological Nomenclature por etendi kaj rafini metodojn de publikigo Arkivigite je 2008-12-27 per la retarkivo Wayback Machine