Iskiatalgio (ankaŭ iskia neŭritolumb-iskialgio) estas aro de simptomoj inter kiuj elstaras doloro en la areo de la itinero de la iskia nervo, kiu povas esti akompanata de ŝanĝoj en la loka nerva funkcio.[1]

Inter ties kaŭzoj estas la ĝenerala kumpremado aŭ irito de unu el la kvin radikoj de la spinaj nervoj kiuj naskas ĉiujn iskiajn nervojn, aŭ pro la kunpremado aŭ irito de la maldekstra aŭ la dekstra aŭ ambaŭ iskiaj nervoj. La doloro sentiĝas en la lumba zono, gluteoj aŭ diversaj partoj de la kruro aŭ piedo. Krom doloro povas esti torporiĝo, muskola malfortiĝo, sento de formikado, sento de brulo kaj malfacilo por movo aŭ rego de la kruro. Tipe, la simptomoj sentiĝas nur en unu flanko de la korpo.

Kvankam la iskiatalgio estas formo relative komuna de doloro de malsupra dorso kaj doloro ĉe kruroj, la vera signifo de la termino estas foje miskomprenita. La iskiatalgio estas aro de simptomoj pli ol diagnozo de tio kio iritas la radikon de la nervo, kaŭzante la doloron. Tio gravas, ĉar la traktado kontraŭ la simptomoj de la iskiatalgio estas ofte diferenca, depende de la suba kaŭzo de la simptomoj.

La unua konata uzo de la vorto iskiatalgio datiĝas el 1451.[2]

Notoj redakti

  1. Fitzgerald, Robert H; Kaufer, Herbert; Malkani, Arthur L (2004). «Lumbalgia y ciática». Ortopedia. Ed. Médica Panamericana. pp. 1308–1322. ISBN 950060793X. Konsultita la 30an de decembro de 2013. [1]
  2. Diccionario Inglés de Oxford, 2a eld. "A1450a la Humanidad (Brandl)."