Karolo Lineo la pli juna

(Alidirektita el Karolo Lineo la Juna)

Karolo Lineo la pli juna, Carl von LinnéCarolus Linnaeus la pli juna (naskiĝis la 20-an de januaro 1741, mortis la 1-an de novembro 1783) estis sveda natursciencisto. Li estas konata kiel Linnaeus filius (do "Lineo, la filo", mallongigita al Lf kiel botanika aŭtoritato) por distingi lin de sia fama patro, la biologia sistemigisto Karolo Lineo (Carl von Linné respektive Carolus Linnaeus).

Karolo Lineo la pli juna
portreto, pentrita de Jonas Forsslund
portreto, pentrita de Jonas Forsslund
Persona informo
Carl von Linné d.y.
Naskiĝo 20-an de januaro 1741 (1741-01-20)
en Falu Kristine church parish
Morto 1-an de novembro 1783 (1783-11-01) (42-jaraĝa)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Mortis per hepata malsano vd
Tombo Upsala Katedralo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Familio
Dinastio von Linné vd
Patro Karolo Lineo vd
Patrino Sara Elisabeth Moræa vd
Gefratoj Elisabeth Christina von Linné • Sara Christina von Linné • Lovisa von Linné vd
Profesio
Okupo botanikisto • universitata instruisto • fungosciencisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studentiĝis en la Universitato de Upsalo al la aĝo de naŭ jaroj, kaj estis instruita pri scienco fare de studentoj de sia patro, inter ili Pehr Löfling, Daniel Solander kaj Johann Peter Falck. En 1763, en aĝo de nur 22 jaroj, li sukcedis sian patron kiel la estro de Paktika Medicino en la Upsala Universitato. Lia profesoriĝo - sen plenumi ekzamenojn aŭ defendi tezon - kaŭzis protestojn inter la kolegoj.

La laboro de Karolo Lineo la pli juna estas modesta kompare kun tiu de lia patro. Lia plej konata verko estas la Supplementum Plantarum systematis vegetabilium de 1781, kiu enhavas botanikajn priskribojn de la patro kaj liaj kolegoj, redaktitajn kaj ampleksigitajn de la filo.

Li heredis de sia patro vastajn kolektojn de sciencaj objektoj kaj korespondaĵoj, kaj laboris por konservi la materialon. Kiam li mortis seninfana la 1-an de novembro 1783 (de iktero dum vizito al Londono), lia patrino vendis la kolektojn al la angla botanikisto Sir James Edward Smith, kiu lasis ilin al la Lineana Societo de Londono.

Eksteraj ligiloj redakti