Idrija (itale Idria) estas urbo en okcidenta Slovenio. Ĝi estas sidejo de la Municipo Idrija. Ĝi situantas en la tradicia regiono de Slovenia Marbordo kaj estas en la Regiono Goriška. Ĝi elstaras pro sia hidrarga mino kun stokejoj kaj infrastrukturo, same kiel la ministaj loĝokvartaloj, kaj minista teatro. Kun la hispana mino ĉe Almadén, ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko ekde 2012.[1] En 2011 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

Idrija
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 848  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 0′ N, 14° 2′ O (mapo)46.002514.0275Koordinatoj: 46° 0′ N, 14° 2′ O (mapo) [+]
Alto 326 m [+]
Areo 293,7 km² (29 370 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Idrija (Slovenio)
Idrija (Slovenio)
DEC
Situo de Idrija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Idrija [+]
vdr

Historio

redakti

Post sia ennobeligo, Karolo Lineo plue instruis kaj verkis. Lia reputacio estis etenda tra la tuta mondo, kaj li korespondis kun multaj diversaj homoj. Ekzemple li korespondis kun Giovanni Antonio Scopoli, "la Lineo de la Aŭstria Imperio", kiu estis tiam doktoro kaj botanikisto en Idrija, Duklando de Karniolo (nune en Slovenio).[2] Scopoli komunikis ĉiujn siajn trovojn kaj priskribojn (ekzemple de proteo kaj de gliro, nome du malgrandaj animaloj ĝis tiam nekonatajn de Lineo). Lineo ege respektis lin kaj montris grandan intereson en lia verko. Li nomigis genron de solanacoj, Scopolia, fonto de la skopolamino, laŭ lia nomo. Pro la granda distanco, ili neniam renkontis.[3][4]

Referencoj

redakti
  1. Heritage of Mercury. Almadén and Idrija - UNESCO World Heritage Centre
  2. Soban, Branko, "A Living Bond between Idrija and Uppsala". Kontrolita 4a Aprilo 2012.
  3. Soban, Branko. A Living Bond between Idrija and Uppsala. Slovenija.svet. Slovene Emigrant Association (Januaro 2005). Alirita 2007-12-01.
  4. Scopoli, Giovanni Antonio. Joannes A. Scopoli-Carl Linnaeus. Dopisovanje/Correspondence 1760–1775, ed. Darinka Soban. Slovenian Natural history society.

Eksteraj ligiloj

redakti