George Clifford la 3-a

George Clifford la 3-a (naskiĝis la 7-an de januaro 1685 en Amsterdamo, mortis la 10-an de aprilo 1760 en Heemstede) estis riĉa nederlanda bankisto kaj unu el la direktoroj de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio. Li estas konata pro sia malferma intereso pri plantoj kaj ĝardenoj. Lia bieno Hartekamp havis riĉan varion de plantoj kaj li engaĝigis la svedan naturaliston Karolon Lineon, kiu restis ĉe lia bieno el 1736 al 1738, por verki Hortus Cliffortianus (1737), majstroverko de komenca botanika literaturo publikigita en 1738, kaj por kiu Georg Dionysius Ehret faris la ilustraĵojn. Multaj specimenoj el la ĝardenoj de Clifford estis studita de Lineo ankaŭ por sia Species Plantarum (1753).

George Clifford la 3-a
George Clifford en 1728
George Clifford en 1728
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1685 (1685-01-07)
en Amsterdamo
Morto 10-an de aprilo 1760 (1760-04-10) (75-jaraĝa)
en Heemstede
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Familio
Patro George Clifford
Patrino Anna Maria van Schuylenburch
Edz(in)o Johanna Bouwens
Infanoj George Clifford • Jan Clifford • Pieter Clifford • Johanna Clifford • Henry Clifford
Okupo
Okupo bankisto • botanikistojuristo
vdr
De Hartekamp en 2009

Clifford ege impresis pro la kapablo de Lineo por klasigi plantojn, kaj invitis lin iĝi lia kuracisto kaj superintendanto de lia ĝardeno. Lineo jam estis interkonsentinta kun Johannes Burman por resti ĉe li vintre, kaj ne povis tuje akcepti. Tamen Clifford proponis kompensi Burman per oferto de kopio de la verko de Siro Hans Sloane Natural History of Jamaica, ege rara libro, se li permesas Lineo resti kun li, kaj Burman akceptis.[1][2] La 24an de Septembro 1735, Lineo iĝis la botanika zorganto kaj hejma kuracisto ĉe Hartekamp, libera por aĉeti ajn libron aŭ planton kiun li dezirus.

En Julio 1736, Lineo veturis al Anglio, je la konto de Clifford.[3] Li iris al Londono por viziti Siron Hans Sloane, kolektiston de natura historio, kaj por vidi sian kuriozaĵkabineton,[4] same kiel por viziti la Ĉelsian Botanikan Ĝardenon kaj ties zorganton, nome Philip Miller.[5] Li veturis ankaŭ al la Oksforda Universitato por viziti la botanikiston Johann Jacob Dillenius.Li poste revenis al Hartekamp, kunportante multajn specimenojn de raraj plantoj.[6] La venontan jaron, li publikigis Genera Plantarum, en kiu li prsikribis 935 genrojn de plantoj, kaj tuj poste li suplementis ĝin per Corollarium Generum Plantarum, kun aliaj 60 (sexaginta) pliaj genroj.[7]

Lia verko ĉe Hartekamp kondukis al alia libro, Hortus Cliffortianus, nome katalogo de la botanika enhavo en la herbario kaj botanika ĝardeno ĉe Hartekamp. Li verkis ĝin en naŭ monatoj (komplete en Julio de 1737), sed ĝi ne estis publikigita ĝis 1738. Ĝi enhavas la unuan uzon de la nomo Nepenthes, kiun Lineo uzis por priskribi genron de karnovoraj plantoj.[8][9]

Lineo restis kun Clifford ĉe Hartekamp ĝis la 18an de Oktobro 1737 (nova stilo), kiam li lasis la hejmon por reveni al Svedujo.

La angla avo de Clifford nome George Clifford la 1-a, estis moviĝinta el Stow, Lincolnshire, kie lia patro estis rektoro, al Amsterdamo ĉirkaŭ 1640, startante nederlandanglan bankistan dinastion. Sekvaj membroj de la familio Clifford estis elstaraj gravuloj en Amsterdamo.

Referencoj kaj eksteraj ligiloj redakti

  1. Anderson (1997), p. 64.
  2. Stöver (1974), pp. 81–82.
  3. Blunt (2001), pp. 106–107.
  4. Stöver (1974), p. 89.
  5. Stöver (1974), pp. 89–90.
  6. Stöver (1974), pp. 90–93.
  7. Stöver (1974), p. 95.
  8. Veitch (1897)
  9. "If this is not Helen's Nepenthes, it certainly will be for all botanists. What botanist would not be filled with admiration if, after a long journey, he should find this wonderful plant. In his astonishment past ills would be forgotten when beholding this admirable work of the Creator!" (tradukita el la Latino fare de Harry Veitch)