Species Plantarum

(Alidirektita el Species plantarum)

Species Plantarum (Latina por "Specioj de Plantoj") estas libro de Karolo Lineo, origine publikigita en 1753, kiu listigas ĉiujn speciojn de plantoj konataj tiam, klasigitaj en genroj. Ĝi estis la unua verko kiu konsiste aplikis la dunoman nomaron kaj estis la startiga punkto por la nomigo de plantoj.

Species plantarum
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Karolo Lineo
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr

Publikigo redakti

Species Plantarum[1] estis publikigita la 1an de Majo 1753 de Laurentius Salvius en Stokholmo, en du volumenoj.[2] Dua eldono estis publikigita en 1762–1763,[2] kaj tria eldono en 1764, kvankam tiu "iom diferenca" el la dua.[3] Pliaj eldonoj estis publikigitaj post la morto de Lineo en 1778, sub la estrado de Karl Ludwig Willdenow, nome direktoro de la Botanika Ĝardeno de Berlino; la kvina eldono (1800) estis publikigita en kvar volumenoj.[4]

Referencoj redakti

  1. Ties kompleta titolo estis Species plantarum, exhibentes plantas rite cognitas ad genera relatas, cum differentiis specificis, nominibus trivialibus, synonymis selectis, locis natalibus, secundum systema sexuale digestas.
  2. 2,0 2,1 Carolus Linnæus, Species Plantarum, Stockholm 1762–3. Collection Highlight Summer 2007. Universitato de Aberdeen (2007). Alirita 20a de oktobro 2013.
  3. Clive A. Stace. (1991) “The development of plant taxonomy”, Plant Taxonomy and Biosystematics, 2‑a eldono, Cambridge University Press, p. 17–64. ISBN 978-0-521-42785-2.
  4. V. N. Naik. (1984) “A review of pre-Darwinian classification”, Taxonomy of Angiosperms. Tata McGraw-Hill, p. 9–24. ISBN 9780074517888.

Eksteraj ligiloj redakti