Umeå
Koordinatoj: 63° 50′ N 20° 15′ O / 63.833 °N, 20.250 °O (mapo) Umeå (finne Uumaja), la plej granda urbo en la sveda provinco Västerbotten (Okcidenta Botnio], kun ĉirkaŭ 110 000 loĝantoj. En Umeå estas universitato kun pli ol 20 000 studentoj. Ĝis la fino de 2004, ĝi estis la sola sveda universitato norde de Upsalo; ĝi estas unu el la du svedaj universitatoj, kie oni povas lerni esperanton, la dua estas en Stokholmo. En Umeå ankaŭ estas granda hospitalo kaj aŭtofabriko. En 2014 Umeå kune kun la latvia urbo Rigo estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Umeå | |||
---|---|---|---|
| |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90X XX [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 916 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 2 616 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 63° 50′ N, 20° 16′ O (mapo)63.82845358351820.270566462023Koordinatoj: 63° 50′ N, 20° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 12 m [+] | ||
Areo | 35,13 km² (3 513 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Umeå estis dokumente menciita jam en la 14-a jarcento, sed la nuna urbo estis fondita nur en 1622. Je la 25-a de junio 1888 incendio detruis grandan parton de la urbo. Por malhelpi rapidan disvastiĝon de incendioj oni poste plantis multe da betuloj. Umeå nun havas la kromnomon "urbo de betuloj".

Partneraj urbojRedakti
Inter la partneraj urboj de Umeå estas
Vidu ankaŭRedakti
- la tekston pri Universala Medicina Esperanto-Asocio, mallongigata UMEA
Eksteraj ligilojRedakti
- www.umea.se - La oficiala hejmpaĝo de Umeå (en la sveda lingvo)
- www.umu.se - La oficiala hejmpaĝo de la universitato Umeå (en la sveda lingvo)