Sébastien Vaillant
Sébastien Vaillant estis franca botanikisto.
Sébastien Vaillant | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sébastien Vaillant | |||||
Naskiĝo | 26-an de majo 1669 en Vigny | ||||
Morto | 20-an de majo 1722 (52-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Ĝardeno de la Plantoj vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto fungosciencisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Joseph de Tournefort vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vaillant naskiĝis ĉe Vigny en nuna Val-d'Oise. Li studis medicinon ĉe Pontoise, kaj poste translokiĝis al Parizo por praktiki kiel kirurgo, kie li studis ankaŭ botanikon ĉe la Ĝardeno de la Plantoj sub Joseph Pitton de Tournefort.
Vaillant iĝis membro de la stabanaro de la Ĝardeno de la Plantoj en 1702, kaj sub-inspektisto de plantoj en 1708. En sia inaŭgura leciono, Vaillant studis la reproduktadon de plantoj kaj la floran organfunkcion farante analogiojn kun animala reproduktado.