Växjö estas urbo de suda Svedio, en la regiono Småland. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 74 052 loĝantoj sur areo de 3 823 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². Växjö estas la administra, kultura kaj industria centro de la moderna sveda provinco Kronobergs län. Ĝi estas cetere la sidejo de la luterana episkopejo de Växjö.

Växjö
urba areo de Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Regiono Småland
Provinco Kronobergs län
Poŝtkodo 350 03–359 99
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74 052  (2023) [+]
Loĝdenso 1 937 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 53′ N, 14° 48′ O (mapo)56.88902992486114.802795326212Koordinatoj: 56° 53′ N, 14° 48′ O (mapo) [+]
Alto 167 m [+]
Areo 38,23 km² (3 823 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Växjö (Svedio)
Växjö (Svedio)
DEC
Situo de Växjö

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Växjö [+]
vdr
stacidomo kaj komunuma domo

La nomo de la urbo devenas onidire de la svedaj vortoj "väg" (vojo) kaj "sjö" (lago): ĝi rilatas al la vojo super la frostita lago de Växjö, kiun farmistoj uzis vintre por atingi la vendoplacon (kiu poste fariĝis la urbocentro).

Ekonomio

redakti

La universitato de Växjö havis 14 mil studentojn en 2004. En la urbo troviĝas pluraj gravaj firmaoj kiel Alstom aŭ Aerotech Telub. Växjö gastigas la nacian muzeon pri vitro [1] Arkivigite je 2007-11-14 per la retarkivo Wayback Machine kaj proklamis sin kiel la "ĉefurbo de la reĝlando de Kristalo", kaj de la "reĝlando de Meblaro" [2].

 
Situo de Växjö en Svedio.

Sveda Elmigrula Instituto

redakti

En Växjö situas la Sveda Elmigrula Instituto [3] Arkivigite je 2005-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, kiu estis establita en 1965 apud la lago, kore de la urbo. Ĝi entenas arkivojn, librejon, muzeon kaj serĉcentron rilate al la amasa sveda elmigrado al Usono, kiu okazis inter 1846 kaj 1930.

Vidindaĵoj

redakti

Tuj norde de Växjö staras la kastelo Kronoberg, ruina fortikaĵo konstruita en la 15-a jarcento. Ĝi estis interalie uzita kiel bazo de Nils Dacke.

Partneraj urboj

redakti

Inter la partneraj urboj de (la komunu7mo kaj urbo) Växjö estas

Lokaj famuloj

redakti
  • Joachim Björklund, futbalisto
  • Jonas Björkman, tenisisto
  • Karl-Birger Blomdahl, komponisto de la 20-a jarcento
  • Martin Kellerman, bildrakontisto
  • Carolina Klüft, atleto
  • Pär Lagerkvist, verkisto kaj Nobel-premio pri literaturo de 1951
  • Otto Lindblad, 19-a jarcenta komponisto
  • Karolo Lineo, kuracisto kaj zoologo
  • Christina Nilsson, 19-a jarcenta opera kantistino
  • Thomas Ravelli, futbalisto
  • Mats Wilander, tenisisto
  • The Ark, muzikgrupo

Eksteraj ligiloj

redakti