Homo

specio de primato, el la familio de homedoj
(Alidirektita el Homo sapiens)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Homo
Troveblo de fosilioj: Plejstoceno - Nun
Bildo de viro kaj virino sur ŝildo sendita en la interstelan spacon kun la kosmoŝipo Pioneer 11.
Bildo de viro kaj virino sur ŝildo sendita en la interstelan spacon kun la kosmoŝipo Pioneer 11.
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Genro: Homo Homo
Specio: H. sapiens
Homo sapiens
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Homo (science Homo sapiens) estas speco de primato, el la familio de homedoj. La vorto «Homo» estas ankaŭ la nomo de genro, el kiu tiu specio estas ne la unua membro.

Ĝi estas konscia, pensema, parolkomunikema animalo, subjekto de socio-historia agado kaj kulturo. Ĝi estas genro el la familio homedoj. El la genro Homo nun vivas nur la specio Homo sapiens, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligento kaj parolkapablo. Distinga karakterizo de la homo estas ĝia uzado de altnivela lingvo, ĝia kulturo kaj ĝia kapablo fari kompleksajn laborilojn kaj uzi ilin por influi la ĉirkaŭan medion (cetere aliaj animaloj, kiel la ĉimpanzo kapablas uzi simplajn ilojn).

La homo aperis rezulte de komplikaj kaj longdaŭraj historio-evoluaj procezoj (Vidu: Prahomo). La homo de moderna speco (Homo sapiens - "Homo saĝa") aperis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 - 200 000 jaroj, laŭ iuj donitaĵoj eĉ pli frue.

La ĉefkonceptojn, rilatajn al homo, oni povas distingi je tri niveloj:

Homo, kiel viva estaĵoRedakti

Ĝis en la malfruaj 1980-aj jaroj orangutanoj, goriloj kaj ĉimpanzoj estis kunigitaj en la familio de la homsimioj (Pongidae) kaj kontraŭstaris la familion de la veraj homoj (Hominidae).

Pro genetikaj komparoj oni tamen pruvis, ke ĉimpanzoj kaj goriloj estas pli parencaj al homoj ol al orangutanoj. De tiam oni kunigis homojn, ĉimpanzojn kaj gorilojn, kune kun iliaj fosiliaj prauloj al kuna taksono (Homininae), kiu staras apud la taksono de la orangutanoj (Ponginae).

Plenkreska homo havas tipan korpoalton inter 150 cm kaj 200 cm. Kiel ĉe aliaj vertebruloj, la korpo struktureblas anatomie en muskoloskeletan sistemon, internajn organojn, nervan kaj sensan sistemojn.

Unika inter parencaj specioj estas ĉefe la seksorganoj de la homo kaj la hararo, kiu povas, almenaŭ dum kelkaj jaroj, seninterrompe kreski.

HomiĝoRedakti

Okupiĝas pri la evoluhistorio de la homaro de la komenco ĝis la nuntempa homo la paleoantropologio, la arkeologio kaj la genetiko, kiu liveras gravajn datumfontojn por esploro. Multaj procedoj rilate al homiĝo el simiosimilaj prauloj, verŝajne en Orienta Afriko, ankoraŭ ne tute klaras.

Krom la biologia evoluo, tamen gravas al la homo ankaŭ ĝia kultura evoluo, kiu baziĝas ĉefe je la evoluo de la lingvo. La kultura evoluo de fruaj prauloj de la moderna homo estis dum jarcentmiloj preskaŭ sama. Nur post la estiĝo de la moderna homo plirapidis la kultura evoluo, ĝis kiam fine de la lasta glaciepoko homoj unufoje grandskale ŝanĝis sian medion per la estiĝo de agrikulturo kaj bestobredado.

La evoluo de la homo al Homo sapiens verŝajne estiĝis tra specioj, kiuj almenaŭ similis la jenajn: Ardipithecus ramidus, Australopithecus afarensis, Homo rudolfensis / Homo habilis kaj Homo ergaster / Homo erectus.

Genetika parencecoRedakti

 
Procentaj diferencoj de la bazaj paroj inter homoj kaj homedoj. De maldekstre dekstren: orangutanoj, goriloj, homoj, bonoboj kaj ĉimpanzoj

La homa genaro, kiel tiu de ĉiu eŭkarioto) entenas kaj kodigajn kaj ne-kodigajn DNA-sekvencojn, kiuj ofte homologas al tiuj de parencaj vivuloj kaj kiuj ofte estas tute identaj al la DNA-sekvencoj de tre parencaj specioj, kiel tiuj de la grandaj simioj.

Genetikaj analizoj evidentigis, ke la genetika diverseco estas ĉe la homo, kompare al aliaj homedoj, malgranda. Tion fakuloj klarigas per la portempe tre malalta populacio (ĉerande de formorto).[1] Laŭ la simileco de la DNA-sekvencoj de diversaj specioj eblas kalkuli la parencecon inter ili: tiel evidentigis genetikaj analizoj, ke bonoboj, ĉimpanzoj, goriloj kaj orangutanoj (laŭ tiu vico) estas la plej proksimaj parencoj de la homo.

Publikiĝis esploro en la jaro 2010, kiu evidentigas, ke 1 ĝis 4 procentoj de la DNA de Neandertala homo atingis la genprovizon de ne-afrikaj homoj pere de genfluo.[2]

Disvastiĝo de la moderna homo sur la teroRedakti

Kontraŭe al pluraj teorioj de la arkaika Homo sapiens troviĝis kraniaj ostoj de Homo sapiens idaltu el Etiopujo de antaŭ 160 000 jaroj. Tio estas la plej malnova fosilio sendube ligita al la biologia moderna homo. Pli multaj el tiaj trovaĵoj datiĝas de antaŭ 100 000 jaroj. Ĉiuj nuntempaj homoj estas tre proksimaj parencoj, pli proksimaj ol aliaj biologiaj specioj, kiel evidentigis molekulbiologiaj esploroj ĉe RRNA kaj mitokondria DNA. La plej grandaj diferencoj troveblas ene de la afrika populacio. Populacioj ekster Afriko estas, krom kelkaj grupoj elmigrintaj nur relative malfrue el Afriko - genetike tre samformaj. Multaj trovaĵoj subtenas la tiel nomatan teorion "el Afriko", laŭ kiu la disvastiĝo de la homo estiĝis sur la afrika kontinento. Dum longa tempo la specio vivis en Afriko samepoke kiel la Neandertala homo en Eŭropo, kiu estis aparte adaptita al la vivo en mezaj ĝis arktaj regionoj.

Unue en la proksima oriento, ekde la frua ŝtonepoko ankaŭ en Eŭropo, vivis Neandertaluloj kaj Homo sapiens samtempe en la samaj regionoj. Tiu kunvivado daŭris ĉirkaŭ 60 000 jarojn en la proksima oriento kaj apenaŭ 10.000 jarojn en Mezeŭropo. Sciencistoj supozis ĝis nun, ke la disvastiĝo de Homo sapiens de la Balkana montaro ĝis la Ibera duoninsulo daŭris ĉirkaŭ 7.000 jarojn. Paul Melars de la Universitato de Kembriĝo raportis en la jaro 2006 en la scienca ĵurnalo Nature, ke necesis verŝajne nur 5.000 jaroj. Iuj grupoj disvastiĝis laŭ la Pada Ebenaĵo en Italujo, aliaj elektis la vojon tra la valo de la Danubo, ankaŭ aliaj atingis preskaŭ Siberion.

La disvastiĝrapido estis meze po 400 metroj jare. La atlantikan marbordon de la ibera duoninsulo atingis Homo sapiens plej frue antaŭ 41 000 jaroj, eble pli malfrue. Novaj scioj devenas de reviziitaj rezultoj de karbondatumoj (C14-datado), laŭ kiuj ankaŭ verŝajnas pli mallonga kunviva epoko kun Neandertaluloj en Eŭropo. Sed ĉar el la epoko antaŭ pli ol 30 000 jaroj ekzistas nur unu eŭropa ostotrovaĵo de Homo sapiens, tio estas ĉirkaŭ 31 000 jarojn maljuna kranio el Ĉeĥio, mankas komparelementoj. La supozitaj ĝis 40 000 jarojn aĝaj trovaĵoj el Cro-Magnon kaj Schwaben evidentiĝis fakte maksimume 30 000 jarojn (Cro-Magnon) kaj 5 000 jarojn (Schwaben) aĝaj post radiokarbona ekzameno. Iuj kulturaĵoj, kiaj la ekstera formo de ŝtonaj iloj kaj grotdesegnaĵoj, ŝajne pli similiĝis en regionoj de kunvivado.

Laŭ nuntempaj scioj malverŝajnas, ke la du specioj multe miksiĝis: la plej multaj fosilioj montras rekte rekoneblajn morfologiajn diferencojn. La plej novaj molekulgenetikaj analizoj de mitokondria DNA kontraŭas miksiĝon de la du specioj, sed tio ankoraŭ esploreblas. La nuntempe jam vasta trovaĵaro, ĉefe el la proksima oriento, montras kunvivadon de tiuj genetike tre malsamaj biologiaj specioj. Ili konis unu la alian, sed ne emis miksiĝi, aŭ se jes, tiam oni ne scias pri eblaj idoj. En la proksima oriento ili laŭvice plurfoje setlis en la samaj lokoj.

Alternativa, antaŭe disvastiĝinta teorio supozas, ke Homo sapiens evoluis en diversaj lokoj de la tero el Homo erectus. Laŭ la plej lastaj molekulgenetikaj esploroj, tiu teorio estas ege malverŝajna.

TaksonojRedakti

 
Rekonstruaĵo de la kranio de la Homo antecessor "Knabo de Gran Dolina" (Museu d'Arqueologia de Catalunya, Barcelono).



AntropologioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antropologio.

Antropologio estas la scienca studo pri la homo, kiu celas priskribi kaj analizi ĝin laŭ aspektoj kulturaj kaj sociaj (kultura aŭ socia antropologio) aŭ biologiaj kaj fizikaj (biologia aŭ fizika antropologio). La vorto "antropologio" deriviĝas de la grekaj vortoj anthropos (homo) kaj logia (scienco). Inter la studbranĉoj de antropologio inkludiĝas arkeologio, etnografio, etnologio, lingvistiko kaj sociologio. Pli subaj fakoj estas ekzemple manĝantropologio, muzika antropologio kaj aliaj.

Tiu fako ekis per la studo de la vivmaniero de diversaj popoloj en diversaj geografiaj areoj, ĉefe en komparo kun la vivmaniero de okcidenta civilizo, kio ja temis pri eŭropisma sinteno. Pli aktuale antropologio fokusas al studo de partikularaj trajtoj de la homa socia vivo, ekzemple cele al analizo kaj konservo de sciaro, kultura enhavo ktp.

SociologioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sociologio.
 
"Rosie la nitistino" estis ikona simbolo de la usonaj klopodoj dum la Dua mondmilito kaj elirpunkto por rompo de genraj roloj pro militepokaj necesoj.

Sociologio estas socia scienco, kiu pristudas la strukturojn, funkciojn kaj evoluojn de homa socio. Ĝi koncernas sociajn regulojn kaj procezojn, kiuj kunigas kaj apartigas homojn ne nur kiel individuojn, sed ankaŭ kaj ĉefe kiel anojn de grupoj, societoj, sociaj klasoj, nivelaj tavoloj, aĝogrupoj, seksoj kaj seksaj tendencoj kaj institucioj.

Ĉar sociologio estas vasta scienco, ĝi ne povas esti facile difinita eĉ de sociologoj mem. Ĝi ne koncentriĝas en specifa sfero de socia vivo, male al aliaj sociaj sciencoj, ekzemple politika scienco kaj ekonomiko. Sociologoj celas priskribi la kunvivadon en komunumoj kaj socioj ĝenerale. Tio tuŝas la homan socion el multaj niveloj kaj vidpunktoj: historio de la kunloĝado, nomadismo kaj malnomadigo, ekonomiaj rilatoj, kunlaborado kaj konkurenco, disdivido de laborfortoj, seksaj rilatoj, familio kaj aliaj homaj grupigoj (klano, tribo, nacio, popolo ktp.) kaj kiel tio estas rigardate ene de la homa specio kun simileco kaj malsimileco al aliaj animalaj specioj.

DemografioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demografio.
 
Mondomapo kun loĝdenseco montras proksimume la geografian distribuadon de la homoj sur la tera surfaco. Evidentas en kiuj mondoregionoj troloĝigo povas rezulti en granda problemo por la homaj socioj, nome en Suda kaj Orienta Azio.

Demografio (de la grekaj vortoj δῆμος [demos] = "la popolo", kaj γραφειν [grafejn] = "priskribi") aŭ Popolscienco estas la scienco, kiu priskribas la kvantajn aspektojn de la popoloj, tio estas de la homaj grupoj. Tio inkluzivas la proporcion de la grupoj laŭ aĝo, sekso, nacieco, etneco, profesio kaj tiel plu. Foje oni uzas la vorton demografio por nomi la procezojn, kiujn esploras la scienco demografio mem: ekzemple, en kuntekstoj "demografiaj problemoj", "zorgiga demografio" kaj aliaj.

Demografio havas komunaĵojn kun aliaj sciencoj, nome kun sociologio, antropologio, historio kaj ankaŭ statistiko.

La demografio estas la kvanta kalkulado kaj kompreno de la loĝantaroj kaj de iliaj dinamikoj ekde karakterizoj kiel la naskiĝkvanto, la fekundiĝkvanto, la mortokvanto, la geedziĝokvanto kaj la migrado. La tasko de la demografoj konsistas je analizado de la vario de tiuj fenomenoj en la daŭro kaj la spaco, rilate al la sociaj-ekonomiaj kaj kulturaj rondoj. La demografoj havas rimedon al diversaj metodoj por ekspliki la demografiajn fenomenojn. Ili ĉerpas interalie en la konoj de proksimaj lernofakoj, kiel la sociologio, la ekonomio, la geografio kaj la historio k.t.p., por ke iliaj interpretado estu la pli ĝusta eble. Do la demografio transpasas larĝe la kadron de la statistika analizo kaj permesas esplori la fenomenojn kiuj trafas la loĝantarojn en kuna perspektivo.

La aktuala homaro frontas gravajn problemojn al kiuj la demografio klopodas havigi informaron kaj detalajn nombrojn, necesajn por poste entrepreni efikajn politikajn decidojn kiuj helpu la plibonigojn da la vivkondiĉojn de homoj. Ekzemple troloĝigo, amasaj migradoj en malfacilaj kondiĉoj, rifuĝintoj el diversaj konfliktoj kaj malriĉaj areoj estas kelkaj el la defioj al kiuj la demografiaj studoj havigu elementajn sciarojn.

PsikologioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Psikologio.
 
A Treatise Of Human Nature: Being An Attempt To Introduce The Experimental Method Of Reasoning Into Moral Subjects. Por John Noon, 1739.

Psikologio, psiĥologio (de la greka psiĥe 'animo', 'menso' kaj logos 'studo'), aŭ psikoscienco aŭ eĉ mensoscienco, estas la scienco kiu studas la homan konduton. Alivorte, ĝi pritraktas menson, konscion, konduton, nekonscion, ktp. Aplike, ĝi studas la funkciojn kaj problemojn de la homa menso, interalie, psikopatologion, kognon, emociojn, sonĝojn, dezirojn ktp. Resume temas pri la studo de homo, konsiderata kiel unuopa individuo, nome kiel persono, do tute male al sociologio kaj antrolopogio. Psikologio malsamas al sociologio, antropologio, ekonomiko kaj politika scienco en tio ke ĝi studas la mensajn procezojn kaj konduton de unuopuloj (sole aŭ grupe) anstataŭ la konduton de tuta grupo. Psikologio malsamas al biologio kaj neŭroscienco (neŭrologio) en tio ke ĝi ne studas la biologiajn kaj neŭronajn procezojn, sed studas mensajn procezojn kaj kiel ili interrilatas. Psikologio estas multflanka scienco, kiun oni ne povas tute kategoriigi kiel nur naturscienco, socia sciencohoma scienco. Ĝi havas ecojn de ĉiuj tri grupoj.

La konsidero de homo kiel unuopulo estas alia trajto kiu diferencas homojn de aliaj animalaj specioj. Persono havas propran nomon, faras apartajn specifajn agojn, havas apartan menson ktp. Dume la aliaj animaloj agadas are, grupe, senrilate al individueco; ilia vivo regata de instinkto rezultas en pli socia kaj komuna agado kaj kondutaro, kion ja studas la etologio. Nur kelkaj malmultaj bestoj povas iam kaj iel esti konsiderataj kiel unuopaj individuoj, nome psikologie, tio estas aldomigitaj bestoj kaj maskotoj kiuj vivas en proksima rilato al homoj kun kiu ili povas kunhavi se ne komunajn almenaŭ rilatajn trajtojn, kiel ekzemple propra nomo, altiraj rilatoj ktp.

Socia psikologio estas la scienca studo pri kiel la homaj pensoj, sentoj, kaj kondutoj estas influitaj per la fakta, imaga, aŭ implica ĉeesto de aliaj. En ĉi tiu difino, "scienca" signifas la empirian metodon de esplorado. La esprimoj, pensoj, sentoj, kaj kondutoj inkludas ĉiujn psikologiajn variablojn, kiuj estas mezureblaj ĉe homo. La deklaro ke aliaj povas esti imagitaj aŭ implicitaj sugestas tion, ke probable oni estas ema influiĝi de socio eĉ kiam neniuj aliaj homoj ĉeestas, kiel kiam oni spektas televidon, aŭ sekvas internigitajn kulturajn normojn.

Socia estaĵoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Socio.

La nocio "Homo" estas neapartigebla disde la socio, kie li kunvivas kaj kies parto li estas, kaj ankaŭ disde kulturo, scienco, ekonomio kaj aliaj agadsferoj. Vidu ankaŭ: homaro.

Homa socio estas tiu kiu estas konsiderata komponita de homoj per si mem, nome de loĝantoj kaj ilia medio, tio estas ene de ilia medio, ĉio tio interrilate kun komuna projekto, kiu havigas al ili identecon de aparteno. Tiel, la termino referencas al homa grupo kun ekonomiaj, ideologiaj kaj politikaj ligiloj. Tia socio superas la koncepton de naci-ŝtato, kio rezultas en la nuntempa homa socio kiel socio de nacioj, de ŝtatoj ktp.

HabitatoRedakti

 
Grandurbo Monterrey. La homa estaĵo estas kapabla komplete modifi sian medion por adapti ĝin al siaj necesoj aŭ kiel simpla konsekvenco de sia agadaro.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homa geografio.

Rilate al la kapablo de homo por realigi grandajn mediajn modifojn, oni diras, ke Homo sapiens estas fakte povega agento geomorfologia; en tiu kaj aliaj sencoj la homa estaĵo estas aktuale la plej pova pintopredanto kaj la specio plej pova de la planedo. Tamen, ĝi pluestas fragila antaŭ eblaj naturaj katastrofoj, kiel glaciepokoj, klimata ŝanĝo, epidemioj, ktp., por kiuj eble la homo mem kontribuis. Kaj krome povas okazi ankaŭ aliaj amasmortoj aŭ amaskatastrofoj, okazigitaj nur per la agado homa mem, kiel militoj, genocidoj, incendioj, medidetruo, poluado, kontraŭnatura kondutaro ktp.

Homo sapiens, kiel animalo tre suferema en la natura medio, estas tre dependa de la teknologio (tio estas: ĝi estas dependa de la scienco, eĉ se tiu estas primitiva), kaj tiel oni diras pri Homo sapiens (homo kiu scias) ke temas pri Homo faber (homo kiu faras).

Eble, ĉar ĉiu sistemo renutrita de natura maniero iam alvenas al sia fino, la fino de ekosistemo alvenas kiam la vivo sukcesis evolui ĝis akiro de homoj kun grado de konscio kapablaj programi sin pere de la ricevita eduko kaj ne laŭ tio termodinamike eltenebla. La eduko estas tiel la evidenta pruvo, ĉu la homoj estas parto de sistemo eĉ pli granda aŭ la homoj klopodas sendependigi sin entute, establante proprajn formojn akiri siajn rimedojn, sen atenti tiujn jam establitajn de la propra naturo mem.

Por ekzemplo, la naturo havigas al homo fizikajn kapablojn por akiri nutraĵojn el la ĉirkaŭa medio per maniero termodinamike efika. La homoj establas, ke plej bone estas raciigi la rimedojn kiujn la naturo havigas kaj produkti kaj fabriki ilin industrie, aplikante procezojn kiuj ne okazas nature, pliigante la energian konsumon por reprocezi ion kio jam ekzistas ampleksigante ĝin ĝis igi ĝin io tute nenecese termodinamike, kiel pro la faktoj transportegi la manĝaĵojn el malproksimege hejmen, interveni la genetikajn kodojn de la nutrospecioj tiel ke tiuj estu rezistantaj al malsanoj, influi sur nutraĵoj kiuj havu aŭ ne havu semojn, havu aŭ ne havu specifajn formojn, teksturojn, kolorojn, gustojn ktp., kio eble komfortigas la vivon de homoj sed ignoras la rezultojn de ĉiuj tiuj modifoj sur la diversaj genetikaj strukturoj kaj tiel ĉu la posteularo havos fundamentajn karakterojn por survivi en natura medio aŭ ĉu male tiu estos tia ke la homoj dependos tiom forte de la artefarita medio ke ajna modifo de tiu medio malkapabligos la vivon kaj okazigos formorton.

Racia estaĵoRedakti

Parolkapablo kaj semiotikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Lingvo, Lingvaro, Idiomo, Lingvistiko, Natura lingvo kaj Homa komunikado.
 
Heidegger meditis pri la rolo de la komunikado, la parolo kaj la lingvo por la esenco de la homo.

Parolkapablo estas termino uzata por la homa komunikado bazata sur la interpretado, kiel por la homaj komunikrimedoj, sed plej ofte la termino referencas al tio kion la homoj uzas por la ĉiutaga komunikado, tio estas, la naturaj aŭ artefaritaj lingvoj. La komunikkapablo estas universala fenomeno uzata nature de kaj personoj kaj de aliaj animaloj. Tameno, filozofoj kiel Martin Heidegger konsideris, ke la lingvokapablo mem estas propre posedaĵo de la homo. Estas fama la tezo de Heidegger laŭ kiu la lingvokapablo estas la hejmo de la ento (Haus des Seins) kaj la domo de la homa esenco. Tiu kriterio estas simila al tiu de Ernst Cassirer, kiu difinis la Homo sapiens kiel esence simbolema animalo; kaj tial estas preskaŭ maleble supozi homan pensaron sen la helpo de la simboloj, partikulare de la signifofarantoj kiuj subestas kiel esencaj fundamentoj por ajna kompleksa pensaro kiu transcendas al io instinkta. Kaj tio estas la plej indikita diferenco inter la komunikado de homoj disde tiu de aliaj animaloj, nome la instinkto, kiu estas la bazo de la animala komunikado, nome la necesoj por manĝo, reproduktado, survivado de la individuo, survivado de la genoj, survivado de la specio ktp. Male homoj sentas kromajn necesojn aŭ plaĉojn, nome tendenco al spirita, medita, arta sentoj.

Aktuale la homa specio montras tiun faceton parolante ĉirkaŭ 6000 diversajn lingvojn; tamen pli ol la duono de la 7000 milionoj de personoj kiuj aktuale formas la homan komunumon, parolas almenaŭ unu de la jenaj plej parolataj lingvoj: mandarena ĉina, hispana, angla, franca, araba, hindia, portugala, germana, bengala kaj rusa.

Spiriteco kaj transcendecoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Religio.

En multaj civilizacioj la homaj estaĵoj rigardis sin mem kiel diferencaj de la ceteraj animaloj, kaj en kelkaj kulturaj medioj (kiel ĉe la libroreligioj aŭ granda parto de la metafiziko de Okcidento) la diferenco estas atribuita al nemateria koncepto nomita animo, kiu estus hejmo de la menskapablo kaj de la personeco, kiu kelkaj kredas, ke povas ekzisti sendepende de la korpo.

El arkeologia kaj antropologia vidpunktoj oni konsideras la spiritan aspekton de la esenco de homeco kun la rilatoj al mortintoj kaj morto; tiel oni konstatis, ke la plej antikvaj survivantaj konstruaĵoj estis intencitaj por stoki aŭ respekti mortintojn kaj same pri la plej antikvaj monumentaj konstruaĵoj, tre ofte kun rilato al astronomiaj observoj, kio klare diferencas la konduton de homoj disde la ceteraj animaloj, ekzemple pro la kompreno de la koncepto de estonteco, pli fora de la animala inteligenteco.

TeknologioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teknologio.
 
Alteriĝo sur la luno estas unu el la plej gloraj teknologiaj atingoj de la homaro.

Estas aliaj bestoj krom homo, kiuj uzas la ilojn kaj kelkaj el ili eĉ ŝanĝas sian medion, kiel la kastoro kiu konstruas digojn. Ĉe ĉimpanzoj oni trovis tradiciojn de uzado de iloj kiuj estas transdonitaj de generacio al generacio per imitado, tiel ke en ĉiu komunumo estas formita malsama teknologia kulturo ol en aliaj komunumoj. Tamen la teknologia kulturo estis levita al tute alia nivelo en la homa specio. Ekzemple, nur homoj ofte uzas unu ilon por fari alian ilon, kaj nur homoj instruas siajn amikojn kaj posteulojn proaktive kaj organize pri la uzo de iloj. Aliaj homaj specioj antaŭis la inteligentan homon en ŝtonumado kaj ĉizado (antaŭ almenaŭ 3,3 milionoj da jaroj) kaj uzante fajron (antaŭ almenaŭ 800,000 jaroj), kaj li verŝajne heredis tiujn teknologiojn de ili tuj post sia apero, sed evoluigis kaj perfektigis ilin en la Supra Paleolitiko (vidu la prahistorio). La Neolitika Revolucio estis bazita sur agrikulturaj teknologioj kiel ekzemple irigacio, plugado kaj draŝado (vidu la Neolitika Revolutio).

Materialaj pretigaj teknologioj servas kiel la fondo de homaj teknologioj. Ujoj el diversaj metaloj, ceramiko kaj vitro anstataŭigis en multaj roloj la ŝtonajn kaj lignajn ujojn de la paleolitika periodo (vidu la historio). Por izoli kaj protekti sin de la fortoj de la naturo, homoj evoluigis konstruteknologiojn el ligno, ŝtono, uzante brikojn el argilo kaj betono, kaj vestaĵteknologiojn, unue faritajn el ledo kaj felo, kaj poste teksitajn el naturaj fibroj, teksitaj fibroj kiel lano, tolo kaj kotono, kaj fine sintezaj fibroj. Laŭlonge de la antaŭhistorio, la preskaŭ nura fonto de energio disponebla por la homo por la celo plenumi laboron estis siaj muskoloj. En la Neolitika revolucio, malsovaĝigo de bovoj, ĉevaloj kaj aliaj bredbestoj ankaŭ ebligis utiligi ilian muskolforton por transportado, kampolaboro kaj konstruado, kaj limigitaj metodoj de utiligo de akvoenergio estis evoluigitaj, kiel akvomuelejo kaj ventoenergio, kiel en vela teknologio. Jam en antikvaj tempoj la homo duobligis la muskolforton de si mem kaj de hejmaj bestoj per la helpo de simplaj maŝinoj, sed nur en la moderna tempo la Industria Revolucio kondukis al la disvastigita produktado de kemia energio kun la celo plenumi laboron per motoroj, kaj por stokado kaj transdono de energio per elektra teknologio.

Grava areo de homa teknologio traktas informojn - ĝian kodigon, dokumentadon kaj prilaboradon. La metodoj de hieroglifa skribo estis evoluigitaj sendepende en la Fekunda duonluno kaj en Sudameriko, ebligante la administradon de grandaj homaj organizoj kaj eĉ la establadon de imperioj. Alfabeta skribo igis legadon multe pli facila, kaj helpis pliigi legoscion ek de eta malplimulto de ekspertaj historiistoj komence de historio ĝis la plimulto de la populacio en la plej multaj homaj socioj hodiaŭ. La invento de la cifero nulo kaj la Dekuma nombrosistemo depende de la pozicio por notado de nombroj multe plibonigis la agadon de aritmetikaj kalkuloj. La invento de la moderna presilo pliigis la grandordon de la distribuado de libroj, gazetoj kaj aliaj dokumentoj, kaj ebligis la teknologian kaj sciencan revolucion en okcidenta kulturo en modernaj tempoj. La inventoj de la telegrafo, telefono, radio, televido, komputilo kaj Interreto revoluciis la vivon kaj sciencon de la 20-a kaj 21-a jarcentoj.

La profito de la plibonigo de la teknologio estas plibonigo de la vivokvalito en ĉiuj ĝiaj formoj: pliiĝo de vivdaŭro precipe per malkresko de infana mortindico, kaj pliiĝo de la kvalito de medicino, manĝaĵo, higieno kaj loĝado.

Sekso, parenceco kaj etnecoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sekso, Parenceco kaj Etneco.
 
Inuita Familio, foto de National Geographic de 1917

La biologia divido de homoj en du seksojn - inoj kaj maskloj - estas ankaŭ reflektita en kulturaj diferencoj inter la sociaj seksoj de virinoj kaj viroj. Multaj homaj kulturoj atribuas al ili malsamajn seksajn trajtojn kaj rolojn, kiel ekzemple seksa identeco, jura statuso, laborokupoj, karakteraj trajtoj kaj malsama vesta stilo. Aparte, en ĉiuj socioj virinoj pli verŝajne okupiĝas pri infanzorgado, dum viroj pli verŝajne okupiĝas pri fizike malfacilaj, danĝeraj aŭ publikaj roloj. Preskaŭ ĉiuj konataj homaj socioj estas patriarkecaj almenaŭ iagrade, kaj la statuso de viroj en ili estas averaĝe pli alta ol tiu de virinoj, kvankam kelkaj virinoj foje sukcesas atingi la plej altan statuson. En okcidenta kulturo en la lastaj jarcentoj, feminismaj idealoj kondukis al la lukto por egaleco de ŝancoj kaj kontraŭ diskriminacio kontraŭ virinoj.

Ĉiuj homaj socioj estas organizitaj surbaze de familiaj ligoj, tiuj bazitaj sur sangaj ligoj, kiel ekzemple inter persono kaj liaj aŭ ŝiaj idoj, kaj tiuj bazitaj sur ne-sangaj ligoj kiel ekzemple geedziĝoadopto. En la plej multaj socioj ekzistas malsamaj valoroj kaj konvencioj, kiuj difinas, laŭ la rilatoj de parencecoj inter homoj, iliajn respondecajn kampojn kaj la sociajn postulojn atendatajn de ili. Ekzemple, la patrino preskaŭ ĉiam estas atendata prizorgi siajn infanojn kaj la patro subteni la patrinon kaj iliajn komunajn infanojn. Parencecaj rilatoj ofte difinas apartenecgrupojn (kiuj kutime estas pli fortajn ol afinecgrupojn) laŭ komuna origino, kiel klanoj, triboj, kaj eĉ tutaj etnojpopoloj. Geedzecaj ligoj ofte formas aliancojn inter malsamaj apartenecgrupaj grupoj. Krome, preskaŭ ĉiuj socioj havas parencecajn rilatojn kiuj estas konsideritaj tro proksimaj por permesi geedziĝon, kaj do sekso inter tiaj parenceculoj estas perceptita kiel incesto.

Homoj ofte estas organizitaj en multe pli grandajn etnojn ol familioj. Oftaj kialoj por difinado de etno estas komuna origino kaj historio, komuna lingvo, komuna kulturo, komuna religio kaj nacia identeco. Etnaj difinoj kaj trajtoj ofte estas pravigitaj per komunaj rakontoj (narativoj), kiuj plifortigas la senton de identeco kaj aparteno de homoj al siaj etnoj. Popoloj kaj etnoj ĝenerale estas paralelaj al politikaj organizoj je malsamaj niveloj, kiel urboŝtatoj, ŝtatoj kaj nacioj.

Reĝimo kaj PolitikoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Civilizacio, Reĝimo, Ŝtato, Registaro, Politiko kaj Politika scienco.

Eĉ relative malgrandaj homaj socioj estas tro kompleksaj por ke iu ununura individuo regadu sole, kaj tial postulas ampleksan sistemon de aliancoj kaj komprenoj por la divido de potenco nomita politiko. Krome, multaj homaj socioj estas tro grandaj por ke iu el siaj membroj konu kaj memoru ĉiujn aliajn membrojn, kaj tiel necesas instituciigi rolojn, organizojn kaj sociajn normojn. En ŝtatoj, registaro povas esti difinita kiel la politika rimedo por promulgi kaj plenumi leĝojn, kaj por tiu devigo publikaj institucioj estis establitaj, kiel ekzemple la juĝistaro kaj la polico.

Dum antaŭhistorio kaj historio multaj malsamaj metodoj de registaro aperis en homaj organizoj kaj estis provitaj. Malgrandaj triboj de ĉasistoj-kolektistoj vivas kutime en relative egaleca reĝimo, ĉar ili ne havas konstantajn loĝlokojn kaj agrikulturon, kiuj ebligas amasigi multe da posedaĵoj kaj grandskale stoki manĝaĵojn. Vilaĝoj en agrikulturaj socioj estas kutime gviditaj fare de konsilio de ĉefoj de familioj, kiuj elektas unu aŭ plurajn personojn por estri ilin. Pli grandaj koalicioj de triboj aŭ vilaĝoj ofte kuniĝas sub reĝimo de ĉefo, urboŝtatoj kaj ŝtatoj sub monarkioj, kaj kelkaj ŝtatoj povas kuniĝi en aliancoj, imperioj kaj federacioj. Regantoj kaj homoj en pozicioj de potenco emas amasigi rajtojn, influon kaj posedaĵon, kaj ofte testamenti ilin al siaj posteuloj aŭ aliaj parencoj, procezo kiu kondukas al la kreado de heredita monarkio kaj aristokratio unuflanke, kaj malriĉaj, kaj eĉ sklavigitaj, klasoj aliflanke. Por limigi kaj kontroli la potencon de regantoj kaj institucioj de registaro, kaj por konservi bazajn rajtojn por ĉiu persono, demokratiaj kaj respublikaj metodoj estis evoluigitaj. Socialismaj kaj komunistaj registaroj kaj socialinstitucioj funkciigas diversajn publikajn mekanismojn, kiel ekzemple impostoj, por redistribuado de rimedoj kaj tiel iom pli egaligi la socion.

Komerco kaj EkonomioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Komerco, Ekonomio, Negoco kaj Kapitalismo.
 
Aĉetantoj kaj vendistoj en merkato

Komerco estas la libervola interŝanĝo de varoj kaj servoj. La mekanismo kiu ebligas komercon nomiĝas merkato. Ekonomiko estas la branĉo de sociaj sciencoj, kiu okupiĝas pri posedaĵo kaj komerco en ĝi.

En socioj de ĉasistoj-kolektistoj kaj antikvaj agrikulturaj socioj, komerco estis natura interŝanĝo, tio estas, rekta interŝanĝo de varoj kaj servoj, kaj la merkato estis fizika loko kie komerco estis farita, foje en foirtagoj. Komerco permesis al homoj specialiĝi pri diversaj okupoj, kaj tiamaniere dividi la laboron inter ili pli efike. Komerco inter komunumoj instigis pacrilatojn inter ili, kaj kiel rezulto ankaŭ la interŝanĝon de scio kaj reciproka fekundigo inter malsamaj mondkonceptoj.

Arkeologia indico montras al interŝanĝokomerco en siliko kaj vulkana vitro okazis jam en la Paleolitiko. La Neolitika revolucio multe pliigis la superfluon de manĝaĵo kaj la amasiĝon de posedaĵoj en homaj komunumoj, kaj ankaŭ plibonigis la transportrimedojn. Internaciaj komercvojoj unue estis konataj de la tria jarmilo a.K., kiam mezopotamiaj sumeroj komercis kun la de la Induso-civilizacio.

Laŭlonge de la historio disvolviĝis diversaj interŝanĝo-rimedoj, kiel mono (en valutoj, monbiletoj aŭ aliaj rimedoj) kaj kredito, kiuj multe antaŭenigis la efikecon de komerco danke al la ebleco apartigi la aĉetan agon de la venda kaj de la ricevo de pago. Laŭ ĝenerala akceptita supozo, la unuaj formoj de skribo evoluis el interkonsentitaj signosistemoj uzitaj por administri kontojn kaj dokumenti proprieton kaj transakciojn. En modernaj tempoj kaj precipe ekde la Industria Revolucio, la rapideco de teknologia kaj scienca progreso ankaŭ ebligis ampleksan tutmondan internacian komercon, rapidan ekonomian kreskon, signifan pliiĝon de kredito por investo en novaj iniciatoj, kaj grandegan plibonigon de vivnivelo: En 1500 la malneta nacia produkto pokape en la mondo estis ekvivalenta al 550 USD, kaj komence de la 21-a jarcento ĝi staras je 8 800 USD.

Religio, ideologio kaj moraloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Religio, Ideologio kaj Moralo.

Arkeologiaj trovaĵoj datantaj de pli ol 100 000 jaroj en la mezoriento, same kiel en kavernoj loĝitaj fare de neandertala homo tiutempe, montras markojn de ceremonia entombigo akompanita per oferoj, sugestante kredon je la postvivo. Statuetoj, kiel la famegaj Venusfiguroj, kaj rokpentraĵoj de la Aŭrinjaka kulturo, antaŭ proksimume 30 000 jaroj, prezentas korpe abundajn virinojn kiuj eble estis fekundecaj diinoj, kaj fantaziaj estaĵojn, duono homa kaj duono besto, indikante kredon pri la supernaturo. Religio estas speco de socia kaj kultura organizo kiu inkluzivas sistemon de kredoj kaj mondkonceptoj, kiuj ligas homon al spiriteco aŭ al ligaj moralaj principoj. Multaj religioj inkludas simbolojn, ritojn kaj skribaĵojn dezajnitajn por klarigi la manieron kiel vivo kaj la universo estis kreitaj, kaj ilian signifon.

Animismo - la kredo je la animoj de bestoj kaj eĉ senvivaj objektoj - estas ofta hodiaŭ ĉe junaj infanoj, same kiel en ĉasistoj-kolektistoj kulturoj. Politeismo estas kredo je dia diverseco kiu estis ofta en okcidenta kulturo en antikvaj tempoj, kaj eĉ hodiaŭ en diversaj orientaj religioj kiel ekzemple Ŝintoismo kaj hinduismo. Monoteismo - kredo je unu kaj nurunu Dio - enradikiĝis en la okcidenta kulturo ĉefe kun la apero de la abrahamaj religioj: Judismo, Kristanismo kaj Islamo. Aliaj religioj kiel Konfuceismo, Zen Budhismo kaj Taoismo emfazas filozofion kaj vivmanieron pli ol kredon je certaj dioj.

Ĉiuj homaj socioj estas karakterizitaj per interkonsentitaj tradicioj de normoj, dogmoj, limigoj kaj malpermesoj por la bonorda formo de konduto. Homoj emas rekompenci tiujn kiuj obeas sociajn normojn kaj puni tiujn kiuj devias de ili. La diferencoj inter la normoj de homaj socioj ĉirkaŭ la mondo sugestas, ke ili estas kulture formitaj kaj transdonitaj, sed multaj el ili ankaŭ povas havi biologian bazon. Sociaj normoj estas profunde radikitaj en la pensado kaj kutimoj de homoj, kaj formas iliajn sentojn kaj personan konduton eĉ en foresto de ajna rekompenco, puno aŭ sociaj sekvoj. La kristaliĝo de normoj en orda sistemo de valoroj kaj reguloj nomiĝas moralo. En grandaj kaj instituciigitaj homaj socioj, iuj el la normoj kaj moraloj de jura institucio, kiu estis malobservita, ankaŭ estas punitaj kiel krimo. Multaj homaj socioj sanktigas moralon kaj leĝon, kaj atribuas al ili superan fonton kaj pravigon - dian, naturan aŭ ideologian.

ArtoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Beletro, Muziko, Danco, Historio de arto, Filozofio, Mitologio kaj Literaturo.
 
Laŭhorloĝe: memportreto de Vincent van Gogh; afrika statuo de ĉokveoj; detalo el la Naskiĝo de Venuso de Sandro Botticelli; kaj japana ŝisa leono.
 
Virino en Tamilnado desegnas kolamo.

Eble la manifestigo plej klara de homeco estas arto —en la plej ampleksa senco de la termino—, kio estas produktita per kulturo, kvankam kulturo estas socia koncepto, dum arto povas esti tute persona afero. Por ekzemplo, la individuoj de difinita birdospecio konstruas neston, aŭ elsendas voĉon, kies trajtoj estas ĝenerale specifaj, komunaj al ĉiuj individuoj de tiu speco. Male, ĉiu unuopa homo povas stampi en sia agado la proprajn karakterojn de sia individueco; pro tio, kiam oni analizas pentraĵon, verkostilon, manieroj fabriki ilon ktp., oni povas dedukti kiu estas ties aŭtoro, faranto, artisto.

En 2011, en la revuo Science, oni publikigis la rezultojn de studo de Francesco d'Errico, de la Universitato de Bordozo, en kiu li asertis, ke li trovis restaĵojn de unu de la plej antikvaj pentratelieroj, nome en la Groto Blombos en la Kablanda Marbordo, 300 km oriente de Kaburbo, Sudafriko. Tie evidentis sistema tekniko por akiri pigmentojn, tiel ke la kunigo de ĉiuj elementoj necesaj por la preparado de tiu pentrotipo estas indikilo de alta nivelo de pensaro, kio estas nomebla "simbola pensaro". Tiu kapablo estas ĝenerale konsiderata granda paŝo en la homa evoluo, precize tio kio diferencigis la homon ene de la animala regno.[3]

Paralele, la homo estas la nura bestospeco kiu dediĉas siajn tempon kaj energion al io ŝajne neutila el pure praktika vidpunkto. La arto estas unu de la manifestigoj de la homa kreivo, sed temas pri malplena kaj neutila manifestigo ekde la vidpunkto de la survivado. Tamen se tiu arta aktiveco estas dekomence neprofita, vere ĝi estas agado per kiu la Homo sapiens disvolvigis sian kulturon, unuemon kaj forton kiel homa komunumo.

Perforto kaj MilitoRedakti

 
La atombombo sur Nagasako mortigis almenaŭ 39 000 homojn

Perforto estas perforta konduto kiu damaĝas homojn kaj aliajn estaĵojn, foje ĝis la punkto de kaŭzi ilian morton. Perforta konduto en homoj havas biologiajn karakterizaĵojn kiuj ankaŭ estis trovitaj en bestoj, kiel ekzemple tendenco eniri konatan fiziologian staton en la esprimo fuĝo-lukto reago. Tamen, perforta konduto en homoj estas tre influita de ilia kulturo.

Homoj estas preskaŭ la solaj en la besta regno, kiuj desegnas, konstruas, trejnas kaj uzas armilojn - aparatojn destinitajn por damaĝi homojn kaj aliajn estaĵojn. Armiloj estis ofte ĉe la avangardo de teknologia evoluo, ekzemple la pafarko kaj sago estis inter la unuaj aparatoj por stoki kaj liberigi elastan energion; Teknologioj por la produktado kaj kolciado de bronzo, fero kaj ŝtalo estis plejparte evoluigitaj por la produktado de malvarmaj armiloj kaj korpokiraso; Pafiloj bazitaj de bruliga pulvo estis la unua ofta uzo kiu transformis brulenergion por elfari mekanikan laboron; Kaj la atombombo estis la unua uzo de nuklea energio.

Fizika perforto kontraŭ aliaj homoj estas uzata por akiri materian gajnon, por puni, por esprimi emociojn, por solvi konfliktojn kaj malkonsentojn, kaj eĉ kiel sadisma amuzo. La socia kaj kultura legitimeco de perforto dependas de ĝia kunteksto. Ekde la Mezepoko multaj homaj socioj travivis dokumentitan procezon de kulturigado, kaj hodiaŭ multaj landoj en la mondo kondamnas perforton, leĝdonas leĝojn kaj pasigas internaciajn traktatojn kontraŭ ĝi. Sed eĉ en tiaj socioj perforto estas perceptata en iuj kazoj kiel legitima, precipe kiam temas pri memdefendo aŭ oficialaj organizoj kiel polico kaj armeo, kiuj estas rajtigitaj de la registaro por plenumi ĝiajn regulojn kaj leĝojn.

Kiel plej multaj formoj de homa konduto, ilia perforto ofte estas organizita en grandaj grupoj. Milito estas perforta kaj armita lukto inter grandaj homaj organizaĵoj, kutime popoloj, triboj aŭ ŝtatoj, farata kun la celo subigi la kontraŭan flankon, dikti al ĝi diversajn postulojn, regi ĝiajn teritorion kaj loĝantaron, kaj en ekstremaj kazoj eĉ tute detrui ĝin. Konscia kaj fakorganizita provo detrui klaran socian grupon, kiel nacian, etnan aŭ religian, estas nomita genocido. En la unua duono de la 20-a jarcento, la nombro da mortoj en militoj atingis pinton de dekoj da milionoj, precipe en la Unua kaj Dua Mondmilitoj. Tamen, ĉi tiu periodo ankaŭ estis karakterizita per drameca pliiĝo en la grandeco de la monda loĝantaro. Kiam oni raportas al la mortnombro kiel procento de la loĝantaro aŭ de ĉiuj mortoj, oni povas taksi, ke laŭlonge de la historio estis laŭpaŝa malkresko de perfortkrimoj kaj de militoj, kaj la lastaj jardekoj estas inter la plej trankvila kiel estas konata en la historio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Perforto, Milito  kaj Genocido.

Matematiko, Filozofio kaj SciencoRedakti

 
Babilona argila tabuleto kiu montras nombran proksimumadon de la kvadrata radiko de 2. Peg-nombroj estas tradukitaj en modernajn nombrojn ĉe la nombrabazo 60. 17-a18-a jarcento a.K.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Matematiko, Filozofio kaj Scienco.

Homaj kulturoj traktas en organizita maniero la studo de la mondo, la serĉo de ŝablonoj kaj regulecoj en la realo, la amasiĝo de scio kaj ĝia organizo, ĝia ĝeneraligo al abstraktaj kaj universalaj principoj, kaj ĝia transdono al estontaj generacioj.

Matematiko evoluis el nombrado, kalkulado, mezurado kaj esplorado de geometriaj figuroj, kaj ĝia celo estis konstrui ĉiam pli abstraktajn kaj ĝeneralajn ĝeneraligojn, kiel nombrojn de malsamaj specoj. Antikvaj agrikulturaj kulturoj, kiel ekzemple la kulturoj de Ŝumero kaj antikva Egiptio, uzis matematikon antaŭ pli ol 5 000 jaroj por spuri la sezonojn, desegni grandegajn strukturojn kaj fari impostajn kaj komercajn kalkulojn. En la sama tempo, filozofio evoluis en kritikan studon de bazaj konceptoj en homa konscio, kiel ekzemple ekzisto, realeco, logiko, kaj kaŭzeco. Logiko, kiu disvolviĝis ĉefe en antikva Grekio, estas orda metodo de konkludo el ekzistanta scio per indukto kaj dedukto.

Ĝis modernaj tempoj ekzistis neniu klara distingo inter scienco kaj metafizikaj kampoj kiel ekzemple mito, religio, filozofio, kaj pseŭdoscienco. La scienca metodo estis evoluigita por la orda ekzameno de hipotezoj per ilia konfrontiĝo kun la rezultoj de sciencaj eksperimentoj kaj kolektado de observaĵoj, kaj por la formuliĝo de naturleĝoj kaj sciencaj teorioj. Ĝia granda sukceso kondukis al la scienca revolucio, kiu subestas la akcelitajn teknologiajn kaj medicinajn progresojn de la homaro en la lastaj jarcentoj. La scienco de astronomio studas la universon, fizikon kaj kemion la materialojn kaj energion, kaj geologion la strukturon kaj historion de la tero. La vivsciencoj studas vivon, korpon kaj cerban strukturon kaj medicinon. En la lastaj kelkaj jarcentoj evoluis la homaj sciencoj, kiel historio, arkeologio, antropologio kaj lingvistiko, kaj la sociaj sciencoj, kiel psikologio, sociologio, ekonomio kaj politika scienco.

SciencoRedakti

 
Galileo Galilei, konsiderata patro de la moderna scienco.[4]: Vol. 24, No. 1, p. 36

Scienco (el la latina vorto scientia, kun la signifo "sci-aro") estas agadosfero de la homo, kies funkcio estas ellaboro kaj sistemigo de objektiva scio pri la realo. Scienco estas unu el formoj de la socia konscio. Ĝi inkluzivas la agadon por akiro de novaj scioj, eltrovon de la leĝoj de la naturo, ankaŭ ĝiajn rezultojn, la sumon de la scioj kaj estas bazo de la nuntempa homara mondobildo, kvalite kaj kvante tute aparta de la simpla akumulado de lernokapabloj fare de kelkaj animalaj specioj kiuj agadas nur motivitaj de la spontana kaj pormomenta instinkto.

Laŭ la unuaj difinoj (proponitaj, interalie, de Aristotelo), scienco estas la aro da scioj, kiujn eblas logike kaj racie pruvi. Jam en la klasika tempo oni taksis sciencon kiel parton de la homa scio forte ligita al filozofio; nur en la 17-a jarcento oni apartigis la nocion filozofio disde la tiam nomata "natura filozofio", kiun oni nomus, per hodiaŭa lingvo, "naturscienco". Laŭ la nuntempa lingvouzo, scienco estas ne nur la ĉi-supre priskribita sciaro, sed ankaŭ la maniero akiri ĝin.

Oni ofte traktas la nocion scienco kiel samsignifan al naturscienco; alivorte, ĝi priskribas fakojn kiuj studas la realan mondon. Tia difino kompreneble forigas puran matematikon el la aro de sciencoj.

Scienco aperis en antikveco por la bezonoj de socia praktiko, sed formiĝis en la 16-17-a jarcentoj. Dum sia historia evoluo, scienco iĝis grava socia instituto, havanta grandan influon al ĉiuj sferoj de la socio. Scienco estas ligita kun filozofio, ideologio kaj politiko, kio determinas ĝian socian rolon.

Percepto - Emocio - Volo - Animo - Agado

La homo en kulturoRedakti

La origino de la homo laŭ religioj kaj mitojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kreo.

Rakontoj pri la origino de homo estas grava parto de la plej multaj mondaj religioj, mitoj kaj folkloro de diversaj popoloj. En judismo kaj kristanismo, laŭ la libro de Genezo, Dio kreis la unuajn viron kaj virinon laŭ Sia bildo. Li kreis la homon el tero kaj "ŝveligis en lia nazon animon de vivo". Ankaŭ en Islamo ekzistas simila priskribo, en kiu la homo estas kreita el argilo kaj post doninte al li formon, Dio ŝveligis en lin de sia animo [5]. La kreado de la unuaj homoj el tero, koto aŭ argilo estas ofta motivo en la mitologioj de malsamaj popoloj. La Kreinto-Dio en la madagaskara mitologio vidis sian filinon skulpti malgrandajn argilajn pupojn, kaj li tiom ŝatis ilin, ke li enspiris al ili vivon. En la plej malnova konata mitologio hodiaŭ - sumera mitologio - la dio Enki knedis la unuajn homojn el argilo dum ebriado, tiel klarigante la multajn malfortojn kaj problemojn de la homa raso. Ne ĉiam viro unue estas kreita - en kelkaj versioj de maoria mitologio la ĉefdio Tane unue knedas la unuan virinon el ruĝa argilo. [6]

En aliaj mitologioj homoj estis kreitaj el malsamaj materialoj, ekzemple la kreintoj en melanesia mitologio kaj norena mitologio kreis la unuajn homojn el arboj, kaj la kreinto en la mitologio de Samoo kreis ilin el vermoj. [6] En la babilona krea epopeo Enuma Eliŝ, la dioj kiuj venkis la monstron Thiamat kreis viron de la korpo de ŝia giganta filo. En la mitologio de la apaĉoj la dio Haktkin kreis la bestojn el argilo, kaj ili petis al li krei alian estaĵon kiu protektus ilin en kazo dio forlasus la mondon. Dio kreis la unuan homon laŭ Sia bildo el materialoj kolektitaj de la diversaj bestoj - la sango el ruĝa okro, la ostoj el rokoj, la haŭto el koraloj kaj similaj, kaj enspiris vivon en ĝin.

En alia speco de kreadrakonto, la unuaj homoj ne estis skrupule formitaj sed kreskis el praa aŭ dia elemento. En egipta mitologio, la infandioj, Ŝuo dio al la aero kaj Tefnut la de la diino de nebulo kaj humido estis perditaj dum vojaĝo. La Kreinto-Dio Atumo, ilia patro, zorgis pri ili kaj sendis sian ĉion-vidantan okulon por serĉi ilin. Kiam ili alvenis hejmen, Atumo ekscitiĝis kaj ekplodis pro ĝojo. Liaj larmoj gutis al la tero kaj tiele fariĝis la unuaj homoj.

Multaj mitologioj rakontas pri la kreado de homo en pluraj stadioj, ĉar la kreintoj-dioj emas penti kaj detrui siajn fruajn provojn, ofte tra inundoj aŭ similaj naturaj katastrofoj. En inkaa mitologio, la kreinto-dio Virakoĉa unue kreis mondon sen suno, luno kaj steloj. Li ĉizis grandegajn estaĵojn en ŝtono, sed decidis detrui ilin ĉar li timis ilin. Anstataŭ ili li kreis homojn, sed kelkajn jarojn poste li ankaŭ detruis ilin, ĉar ili forgesis lin. Post la granda detruo, Virakoĉa denove eklaboris, kaj ĉi-foje, antaŭ la kreado de la homo, li kreis lumon, sunon, lunon kaj stelojn. Li denove ĉizis homojn el la roko, ĉi-foje aldonante ankaŭ bestojn. Post kreado, Virakoĉa deklaris al homoj ke li estas la Kreinto-Dio por esti sklavigita eterne, kaj malaperis en la maron.

 
Romia reliefo el la 3-a jarcento p.K., prezentanta la agon krei homon laŭ greka mitologio: Prometeo kreas homojn el polvo, kaj Atena donas al ili ilian animon.

Homa naturo en kulturo, literaturo kaj pensoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Universalaĵoj homaj.

Tra la historio, homaj kulturoj, artaĵoj kaj literaturaĵoj, teologoj, ideologoj, filozofoj kaj sciencistoj traktis profundajn demandojn pri la homa naturo, ĝia loko en la mondo kaj la signifo de ĝia ekzisto.

Religioj kaj mitologioj tendencas havi teocentran koncepton en kiu la celo de homo estas adori la diaĵon (ununura aŭ multobla) kiu kreis lin, kaj aliflanke, antropocentraj konceptoj evoluigis ke lokigas la homon ĉe la centro, [7] kaj eĉ prezenti lin kiel tiu, kiu formis Dion laŭ sia bildo. [8] Homo estas ofte portretita kiel supera ol bestoj, sed ankaŭ kiel malsupera ol Dio. Estas dirite en Kohelet ke "homo per neniu diferencas de la besto", sed laŭ la libro de Genezo la homo estas diferenca de ĉiuj bestoj pro tio ke li estis kreita "laŭ la bildo de Dio". La demando pri la kapablo de homo supreniri al la rango de dio, ekzemple por gajni senmortecon, okupis antikvajn epopeojn kiel la intrigojn de Gilgameŝ. La diferenco, se ne la nurunueco, de la Homo el ĉiuj aliaj vivantoj, kaj la signifo de lia ekzisto estis longe diskutitaj en filozofio kaj literaturo, kaj precipe antaŭ la modernaj sciencaj malkovroj, ke la homo estas specio de organismo, kiu evoluis el aliaj specioj, sur planedo sen klara unikeco, en nespeciala loko ene de vasta kaj tre antikva universo. La unikeco de homo en la universo estas la temo de la filozofia-kosmologia debato inter la kopernika principo kaj la principo de mezumoj kaj la antropa principo. La fama demando de Hamleto: "esti, aŭ ne esti" esprimas la ekzistadisman dilemon: kial la homo elektu la vivon super la morto? Platono argumentis ke la esenco de homo kaj lia celo estas lerni kaj scii, Aristotelo kredis ke la esenco de homo estas la aspiro al la bono; La greka fluo de hedonismo deklaris ke la celo de homo estas plezuro kaj feliĉo; Maimonido deklaris ke la celo de homo estas la akiro de dio kiel la kapablo de homo koni lin; Jean-Jacques Rousseau argumentis ke la esenco de homo kaj la signifo de lia ekzisto estas la realigo de lia potencialo; Kaj Erich Fromm argumentis ke amo estas la primara respondo al la problemo de homa ekzisto.

Alia ripetiĝanta demando en literaturaj verkoj kaj filozofiaj kaj teologiaj diskutoj estas ĝis kia grado la homo havas liberan elekton en formado de sia destino, aŭ ĉu tiu destino estas antaŭdiktita de dieco, de la fortoj de la universo aŭ de homa naturo. En epopeaj verkoj kiel Iliado kaj Odiseado, kaj en tragedioj kiel Edipo la Reĝo, eĉ la sorto de regantoj, herooj kaj rolmodeloj estas antaŭdeterminita, kaj ofte decidita per tragedia difekto en karaktero, sed donita al ĉiuj elekton laŭ sia maniero porti tiun sorton. En hinduismo, kiel priskribite ekzemple en la Bhagavad Gita, la percepto estas ofta ke ĉiu persono estas destinita por destino kaj loko en socio de kiu ili ne povas esti deturnita, sed tiuj kiuj akceptas sian destinon saĝe akiros karmon kaj pli bonan sorton en la sekva enkarniĝo. La procezo ("Dharma" aŭ "Tao") liberiĝi de la ciklo de enkarniĝoj kaj atingi spiritan kleriĝon, aŭ Nirvanon, estas centra temo en orientaj filozofioj.

Tria ofta demando pri homa naturo estas kiomgrade ĝi estas esence bona aŭ esence malbona. Homo ofte estas portretita kiel pli bona ol bestoj havante la scion kaj moralan kapablon distingi kaj decidi inter bono kaj malbono. Multaj literaturaj verkoj traktas la luktadon de la protagonistoj kaj decidadon pri fatalaj moralaj dilemoj. La fonto de malbono laŭ komunaj konceptoj povas esti en la instinkto de malbono, en prapeko, en supernatura detrua potenco kiel Angra Mainju en ZaratuŝtrismoSatano, en la Abrahamaj religioj, aŭ en blindaj naturaj fortoj. Scienco esploras la demandon de heredeco kontraŭ medio - ĝis kia grado la homa naturo estas determinita de naskiĝo kaj ĝis kia grado ĝi estas lernita de la medio kaj edukado, kaj submetata al elekto sen pledo al Naturo.

En EsperantoRedakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 1an ĉapitron similtitolan "Faktoj kaj fantazioj" al komentoj kaj priskriboj de homoj, ĉefe en komparo kun aliaj animaloj.[9]

ProverbojRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri homo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:

  •  
     Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon. 
  •  
     En infano vidiĝas, kia homo fariĝos. 
  •  
     Kiom da homoj, tiom da gustoj. 

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Vidu ekzemple mitokondria Eva aŭ Y-kromosoma Adamo.
  2. Richard E. Green et al.: A draft sequence of the Neandertal Genome. Science, Vol. 328, 2010, p.710–722, DOI: 10.1126/science.1188021
  3. «Un taller de pintura de hace 100.000 años.»
  4. “Galileo and the Birth of Modern Science”, American Heritage of Invention and Technology 24. 
  5. La Korano, Surao 32, 6, 8
  6. 6,0 6,1 David Leeming, Kreadomitoj de la mondo: enciklopedio, p. 11
  7. Tiu ĉi koncepto estas fame esprimita en la aserto de la greka sofisto Protagoro ke "homo estas la mezuro de ĉio."
  8. Ekzemple la greka poeto kiel Ksenofaneso rimarkis, ke homoj de malsamaj socioj dezajnis siajn diojn laŭ si mem, kaj li konjektis ke se leonoj aŭ brutaj havus dioj, ili estis en formo de leonoj aŭ virbovoj, respektive.
  9. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 17-20.
  10. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-19.

BibliografioRedakti

  • Allman, John Morgan (1a de januaro 2003). El cerebro en evolución. Barcelona: Ariel. p. 244. ISBN 9788434408975.
  • Bryson, Bill (2003). Una breve historia de casi todo. Barcelona: RBA Libros. p. 512. ISBN 9788478711758.
  • Freeman, Scott; Jon C. Herron (2007). Evolutionary Analysis (4th ed.). Pearson Education, Inc. ISBN 0-13-227584-8. pp. 757–61.
  • Gerd Haeffner: Philosophische Anthropologie. Stuttgart/Berlin/Köln 2000.
  • Goodman, M., Tagle, D., Fitch, D., Bailey, W., Czelusniak, J., Koop, B., Benson, P., Slightom, J. (1990). Primate evolution at the DNA level and a classification of hominoids. Journal of Molecular Evolution 30(3): 260–266.
  • Lewin, R. (2005). Human Evolution, an illustrated introduction, Blackwell Publishing (5a eld.), ISBN 1-4051-0378-7.
  • Reich, David (2018). Who We Are And How We Got Here – Ancient DNA and the New Science of the Human Past. Pantheon Books. ISBN 978-1101870327.
  • Friedemann Schrenk: Die Frühzeit des Menschen. Der Weg zum Homo sapiens (= C.H.Beck Wissen). 5., vollständig neubearbeitete und ergänzte Auflage. C.H. Beck, München 2008, ISBN 978-3-406-57703-1.
  • Szentágothai János, Réthelyi Miklós: Funkcionális anatómia. 8. átd. bőv. kiad., Medicina Könyvkiadó, Budapest, 2002. ISBN 963-242-564-2

Eksteraj ligilojRedakti