Malfermi la ĉefan menuon

Albrecht DÜRER [ALbreht DIrer], esperantigite Durero (naskiĝis la 21-an de majo 1471(nun 1471-05-21) en Nurenbergo, mortis la 6-an de aprilo 1528 samloke)[1], literumita ankaŭ kiel DurerDuerer estis germana pentristo, presisto kaj grafikisto. Krome li restos kiel teoriulo de la Germana Renesanco. Naskiĝinta en Nurenbergo, Durero establis sian reputacion kaj influon tra Eŭropo kiam li estis ankoraŭ dudekjarulo pro la alta bonkvalito de siaj ksilografioj. Li estis en komunikado kun la ĉefaj italaj artistoj de sia epoko, kiel Rafaelo, Giovanni Bellini kaj Leonardo da Vinci, kaj el 1512 li estis patronigita de la imperiestro Maksimiliano la 1-a. Durero estas rememorata de la eklezioj kaj de Luteranoj kaj de Episkopanoj.

Albrecht Dürer
Albrecht Dürer, Selbstbildnis mit 26 Jahren (Prado, Madrid).jpg
Albrecht Dürer, memportreto, 1498
Naskiĝo la 21-an de majo 1471(nun 1471-05-21)
en Nurenbergo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto la 6-an de aprilo 1528 (56‑jara)
en Nurenbergo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Sukcesis kiel pentristo kaj grafikisto
v  d  r
Information icon.svg

La ampleksa verkaro de Durero inkludas gravuraĵojn, nome sia preferata tekniko en siaj lastaj presaĵoj, altarpecojn, portretojn kaj mem-portretojn, akvarelojn kaj librojn. La lignogravuraĵoj, kiel tiuj de la serio de la Apokalipso (1498), esta pli gotikaj ol la cetero de lia verkaro. Inter liaj plej famaj gravuraĵoj estas la Kavaliro, Morto kaj Diablo (1513), Sankta Hieronimo en sia studejo (1514) kaj Melankolio 1a (1514), kiuj estis celo de etenda analizo kaj interpretado. Ankaŭ liaj akvareloj markis lin kiel unu el la unuaj eŭropaj artistoj de pejzaĝoj, sed ĉefe liaj ambiciaj lignogravuraĵoj revoluciigis la eblojn de tiu rimedo.

Li postlasis nur kelkajn pentraĵojn (Memportreto, La Roza Festeno, La kvar apostoloj), sed multajn karbodesegnojn kaj kuprogravuraĵojn, kaj ankaŭ teoriajn verkojn pri matematiko, perspektivo kaj idealaj proporcioj. La enkonduko fare de Durero de klasikaj motivoj en Nordeŭropa arto, tra sia sciaro de Italaj artistoj kaj de Germanaj humanistoj, sekurigis sian reputacion kiel unu el la plej gravaj figuroj de Norda Renesanco.

Durero estis la unua artisto, kiu sistemate subskribis siajn grafikaĵojn per monogramo (AD). Tio baldaŭ iĝis kvalitsigelo, kiun oni kopiis. Laŭ la planoj de Albrecht Durero estis konstruita la fortikaĵo Munot en Ŝafhaŭzo.

Enhavo

NomoRedakti

 
La monogramo de Dürer, 1498
 
Blazono de Durero, pentrita de nekonata vitristo

La nomo Dürer devenas de la hungara Ajtósi. Albrecht Dürer (pli aĝa), devenis el la vilaĝo hu:Ajtós proksime al la urbo Gyula en Hungarujo, estas konata en Hungarujo sub la nomo Ajtósi Dürer Albrecht. En Germanujo li nomis sin komence „Thürer” (= Türmacher; pordofabrikanto), ĉar en la hungara „ajtós” signifas („ajtó” = pordo).

Albrecht Dürer ŝanĝis la de sia patro uzatan skribformon, „Türer“, al „Dürer“ por alproksimiĝi ĝin al la orientfrankonia elparolmaniero.

VivoRedakti

Ekvivo (1471–1490)Redakti

 
Portreto de Barbara Dürer, nask. Holper, Oleo sur abiaĵo (1490/93), Germana Nacia Muzeo, Nurenbergo.
 
Portreto de Albrecht Dürer la pli aĝa, Oleo sur ligno (1490), Florenco.
 
Memportreto de la dektrijarulo, arĝentskribilo sur blanke fonigita papero (1484), plej malnova konservita memportreto de Albrecht Dürer, Vieno.

Dürer naskiĝis la 21an de majo 1471, kiel tria infano kaj dua filo de siaj gepatroj, kiuj havis almenaŭ dekkvar kaj eble tiom multaj kiom dekok gefilojn. La patro de Albrecht Dürer, kiu nomiĝis ankaŭ Albrecht venis en 1455 de Hungarujo, nome el Ajtós, proksime de Gyula,[2] al Nurembergo kaj laboris tie sukcese kiel oraĵisto. En 1467 li edziĝis al Barbara Holper, filino de nurenberga majstro. En 25 edzecaj jaroj ŝi naskis 18 gefilojn, el kiuj nur tri supervivis. Albrecht naskiĝis la tria infano la 21-an de majo 1471. Ekde 1475 la familio Dürer vivis en propra domo ĉe la burgo (Burgstrasse 27). Albrecht priskribis sian patrinon kiel preĝejulino, kiu punis siajn gefilojn diligente kaj ofte. Verŝajne malfortigita de la multaj gravedecoj, ŝi ofte malsanis.

Ankaŭ unu el la fratoj de Albrecht, nome Hans Dürer, estis pentristo kaj trejniĝis kun li. Alia el la fratoj de Albrecht, nome Endres Dürer, ekhavis la negocon de sia patro kiel mastra oraĵisto.[3]

La baptopatro de Dürer estis Anton Koberger, kiu lasis oraĵigon por iĝi presisto kaj publikigisto en la jaro de laa nasko de Dürer, kaj iĝis la plej sukcesa publikigisto en Germanio, kaj finfine li ekposedis dudek kvar presmaŝinojn kaj konstruis nombrajn oficejojn en Germanio kaj eksterlande. La plej fama publikaĵo de Koberger estis la Nuremberga Kroniko, publikigita en 1493 en germana kaj latina eldonoj. Ĝi enhavis senprecedencajn 1,809 lignogravurajn ilustraĵojn (tamen kun multaj ripetitaj uzoj de la sama bloko) fare de la ateliero de Michael Wolgemut. Dürer eble laboris por kelkaj el tiuj, ĉar la laboro por la projekto komencis kiam li estis kun Wolgemut.[4]

Jam june la patro venigis lin en sian metiejon por eduki lin kiel oraĵiston. El tiuj lernojaroj estas lia Brustbildo, kiun li desegnis en 1484 laŭ spegulo sur pergamenon (nun en Vieno) kaj Madono kun du anĝeloj el 1485. De la fino de 1486 ĝis 1490 li lernis kaj laboris ĉe la nuremberga pentristo Michael Wolgemut jam dekkvinjaraĝa en 1486. Ekzistas indicoj, ke Dürer partoprenis la skizojn por la Schedelsche Weltchronik de Hartmann Schedel. Ĉar Durero lasis membiografiajn verkojn kaj iĝis tre fama jam kiam li estis dudekjarulo, lia vivo estas bone dokumentata fare de kelkaj fontoj. Post kelkaj jaroj de lernejo, Durero eklernis la bazojn de oraĵado kaj desegnado el sia patro. Kvankam lia patro deziris, ke li plue trejniĝu kiel oraĵisto, li montris pli fruan talenton en desegno. La Memportreto de la dektrijarulo, farita per arĝentskribilo sur blanke fonigita papero, estis datita en 1484 (Muzeo Albertina, Vieno) "kiam mi estis infano", kiel lia posta subskribo diras. Wolgemut estis la ĉefa artisto en Nurenbergo tiam, per granda ateliero kiu produktis varion de artaĵoj, partikulare lignogravuraĵoj por libroj. Nurenbergo estis tiam grava kaj prospera urbo, centro por publikigo kaj por multaj luksaj komercoj. Ĝi havis fortajn ligilojn kun Italio, speciale kun Venecio, je relative mallonga distanco tra la Alpoj.[4]

Wanderjahre (Veturjaroj) kaj geedziĝo (1490–1494)Redakti

 
La plej frua pentrita Memportreto (1493) de Albrecht Dürer, oleo, origine sur veleno (Luvro, Parizo).

Post finkompletigi sian metilernantecon, Durero sekvis la kutiman germanan kutimon Wanderjahre — Veturjaro, sed fakte ripozjaro — en kiu la metilernanto lenis kapablojn el artistoj de aliaj areoj; Dureri pasigis fore ĉirkaŭ kvar jarojn. Li foriris en 1490, eble por labori kun Martin Schongauer, ĉefa gravuristo de Norda Eŭropo, sed kiu mortis tuj antaŭ la alveno de Durero al Colmar en 1492. De Pasko 1490 ĝis Pentekosto 1494 Durero ekmarŝis al Supra Rejno; la ekzakta vojo de tiu unua el tri grandaj vojaĝoj dum lia vivo estas nekonata. Eble li unue iris al Frankfurto kaj Nederlando aŭ al la meza Rejno, antaŭ viziti Alzacon en 1492. En Colmar, Durero estis bonvenigita de la fratoj de Schongauer, nome oraĵistoj Caspar kaj Paul kaj la pentristo Ludwig. En 1493 Durero iris al Strasburgo, kie li ekkonis la skulptarton de Nikolao Gerhaert. La unua pentrita mem-portreto de Durero (nune en Luvro) estis pentrita tiam, probable por esti sendita al sia fianĉino en Nurenbergo.[4] Poste Dürer estis en Bazelo, kie estiĝis la famaj lignogravuraĵoj por la Narrenschiff de Sebastian Brant (1494).

Komence de 1492 Durero veturis al Bazelo por resti kun alia frato de Martin Schongauer, nome la oraĵisto Georgo.[5]

Tuj post sia reveno al Nurenbergo, nome la 7an de julio 1494 Albrecht, estante 23-jaraĝa, edziĝis al Agnes Frey (mortinta en 1539), filino de amiko de sia patro el malnova konata nuremburga familio, kvankam ŝi alportis nur 200-orflorinan doton. La geedzeco kongruis kun aranĝo farita dum sia foresto. Agnes estis la filino de elstara latunisto (kaj amatora harpisto) en la urbo. Tamen, la edzeco restis sengefila. Tiel forpasis la familio Durero, ĉar oni ne konas gefilojn de la du fratoj de Albrecht. La geedzeco ne estis ĝenerale feliĉa, kiel estis indikita de la leteroj de Albrecht Durero en kiuj li ŝercis al Willibald Pirckheimer en tre akra tono pri sia edzino. li nomis ŝin "olda korvo" kaj faris aliajn vulgarajn rimarkojn. Ankaŭ Pirckheimer ne faris sekreton de sia antipatio al Agnes, priskribis ŝin kiel avara harpio kun akra lango, kiu helpis okazigi la morton de Durero je tre juna aĝo.[6] Oni kredas amplekse, ke Albrecht estis duseksema, sed ne rekta samseksema, ĉar kelkaj el liaj verkoj enhavas temojn de samseksa deziro, same kiel la intima naturo de lia leteraro kun kelkaj tre proksimaj masklaj amikoj.[7]

Unua veturo al Italio (1494–1495)Redakti

 
Weiher im Walde (Lageto en la arbaro), akvarelo (ĉ. 1495), Brita Muzeo, Londono

Sekve kaj ĝis 1500 Durero verkis serion de malgrandaj pejzaĝaj akvareloj kun motivoj el Nurenbergo aŭ el etapoj de sia vojaĝo al Venecio, al kiu li ekvojaĝis jam komence de oktobro 1494, t.e. nur tri monatojn post la geedziĝo. Li revenis al Nurembergo maje 1495. Post tri monatoj de sia geedzeco, Durero foriris al Italio, sona, eble instigita de eksplodo de plago en Nurenbergo. Li faris akvarelajn skizojn dum li veturis tra la Alpoj. Kelkaj supervivis kaj aliaj estas dedukteblaj el akurataj pejzaĝoj de realaj lokoj en sia posta verkaro, por ekzemplo en liaj gravuraĵoj pri Nemezo.

 
Skizo de Durero pri sia edzino Agnes Frey, 1494.

En Italio, li iris al Venecio por studi ĝian pli antaŭenrintan artan mondon.[8] Danke al tutorado fare de Wolgemut, Durero lernis kiel fari presaĵojn per seka punkto kaj desegni lingnogravuraĵojn laŭ la germana stilo, baze sur la verkoj de Martin Schongauer kaj de la Majstro de la Domlibro.[8] Li ankaŭ eble havis aliron al kelkaj italaj verkoj en Germanio, sed la du vizitoj kiujn li faris al Italio havis enorman influon sur li. Li verkis, ke Giovanni Bellini estis la plej malnovaj kaj la plej bonkvalitaj el la artistoj de Venecio. Liaj desegnoj kaj gravuraĵoj montras la influon de aliaj, ĉefe de Antonio Pollaiuolo, kun sia intereso por la proporcioj de la korpo; Lorenzo di Credi; kaj Andrea Mantegna, kies verkojn li kopiis dum trejnado.[9] Durero probable vizitis ankaŭ Padovon kaj Mantovon dum sia veturo.[10]

Reveno al Nurenbergo (1495–1505)Redakti

 
Feldhase (Juna leporo), akvarelo (1502), Vieno.

En 1497 Durero sendependiĝis kaj verŝajne ekde 1503 funkciigis propran metiejon kun la kunlaborantoj Hans Schäufelein, Hans de Kulmbach kaj Hans Baldung Grien. Esti geedziĝinta estis tiama postulo por tio. Li ege laboris pri siaj verkoj en la urbocentro de Nurenbergo. Dum tiu unua periodo de sia artista vivo li kreis ĉefe portretojn kaj kelkajn memportretojn: la bildon de sia patro (1497, nun en la nacia galerio en Londono), sian memportreton (1498, nun en la Prado-Muzeo en Madrido), tiun de la lindaŭa komercisto Oswald Krell (markitan „Oswolt Krel. 1499”, nun en la bavara ŝtata pentraĵkolekto en Munkeno), sian memportreton (1500, nun en Munkeno), bildon de Frederiko la 3-a de Saksujo (1494/97, nun en la ŝtata prusa kulturposedaĵo en Berlino) kaj aliajn.

El la jaro 1500 estas ankaŭ la malgranda Kristo ĉe la kruco en la dresdena galerio, bildeto de nekomparebla delikateco, kaj el la sama epoko altarverkaĵo, ankaŭ en Dresdeno: Die sieben Schmerzen Mariä (La sep doloroj de Maria) kaj Maria das Kind anbetend (Maria adoranta la infanon).

Dum la postaj kvin jaroj lia stilo pli kaj pli integris italajn influojn sub nordaj formoj. Liaj plej bonkvalitaj verkoj de siaj unuaj jaroj de ateliero estis liaj lignogravuraj presaĵoj, ĉefe religitemaj, sed ankaŭ nereligiaj scenoj kiel La virbanejo (ĉirkaŭ 1496). Tiuj estis pli grandaj kaj pli fajnaj ol la pli granda majoritato de germanaj lignogravuraĵoj ĝistiame, kaj multe pli kompleksaj kaj ekvilibraj laŭ la kompono. Ĉefe tamen li dediĉis sin al kuprogravurado kaj desegnaĵoj por lignogravurado. La kuprogravuradon li elprovis jam delonge; la unua konservita folio datiĝas de 1497, sed verŝajne jam ekzistis pli fruaj. El tiu periodo estas ankaŭ: la Apokalipso de Johano (1498), serio de 16 lignogravuraĵoj, kaj Adamo kaj Evo (1504), kuprogravuraĵo.

 
Portreto de Oswolt Krel, komercisto el Lindau (Bodenlago), kiu partoprenis en la sudgermana mezepoka komerckorporacio Große Ravensburger Handelsgesellschaft, 1499.

Oni supozas nuntempe, ke estas malverŝajne ke Durero tranĉis li mem siajn lignoblokojn; tiu tasko male estus plenumita de specialista metiisto. Tamen, lia trejnado en la ateliero de Wolgemut, kiu faris multajn ĉizaĵojn, pentris altarerojn, kaj kaj desegnis kaj eltranĉis lingnoblokojn por ĉizado, evidente havigis al li grandan komprenon pri tio kion la tekniko povus produkti, kaj kiel labori per bloktranĉiloj. Durero aŭ faris sian desegnon rekte sur la lignobloko mem, aŭ gluis paperdesegnon al la bloko. Alimaniere, liaj desegnoj estus estintaj detruitaj dum la eltranĉado de la bloko.

Lia fama serio de dekses grandaj desegnoj por la Apokalipso[11] estis datita en 1498, same kiel lia gravuraĵo de Sankta Mikaelo luktanta kontraŭ la Drako. Li faris la unuajn sep scenojn de la Granda Pasio en la sama jaro, kaj iom poste, serion de dekunu pri la Sankta Familio kaj sanktuloj. La Poliptiko de la Sep Doloroj, komisiita de Frederiko la 3-a de Saksio en 1496, estis realigita de Durero kaj de liaj helpantoj ĉirkaŭ 1500. En 1502, mortis la patro de Durero. Ĉirkaŭ 1503–1505 Durero produktis la unuajn 17 de serio kiu ilustris la Vivon de la Virgulino, kion li ne finigis dum kelkaj jaroj. Nek tiuj nek la Granda Pasio estis publikigitaj kiel serio ĝis post kelkaj jaroj, sed presaĵoj estis venditaj unuope je konsiderindaj nombroj.[4]

Dum tiu sama epoko Durero trejniĝis en la malfacila arto uzi burinon por fari gravuraĵojn. Eble li eklernis tiun kapablon dum sia ektrejnado kun sia patro, ĉar ĝi estis ankaŭ esenca fako por oraĵisto. En 1496 li realigis la Perditan filon, kin la itala arthistoriisto de la Renesanco Giorgio Vasari unuopigis por aparta laŭdo kelkajn jardekojn poste, notante sian germanecan bonkvaliton. Li estis tuj produktante kelkajn rimarkindajn kaj originalajn bildojn, aparte "Nemezo" (1502), "La Marmonstro" (1498), kaj "Sankta Eŭstakio" (ĉirkaŭ 1501), kun tre detalemaj pejzaĝa fono kaj animaloj. Liaj pejzaĝoj de tiu periodo, kiel "Lageto en la arbaro" kaj la "Salikmuelejo", estas tre diferencaj el liaj fruaj akvareloj. Estas multe pli granda emfazo al kaptado de la etoso, ol al la priskribo de la topografio. Li faris nombrajn versiojn de Madonoj, nuraj religiaj figuroj, kaj malgrandajn scenojn kun komikaj kamparanaj figuroj. Presaĵoj estas tre facile porteblaj kaj tiuj verkoj faris Dureron fama tra la ĉefaj artaj centroj de Eŭropo post kelkaj malmultaj jaroj.[4]

 
Origina gravuraĵo de 1504 pri Adamo kaj Evo.

La venecia artisto Jacopo de' Barbari, kun kiu Durero renkontiĝis en Venecio, vizitis Nurenbergon en 1500, kaj Durero diris, ke li lernis multon pri la novaj disvolvigoj en perspektivo, anatomio kaj proporcio el li. De' Barbari malpretis klarigi ĉion kion li konis, kaj tiel Durero devis fari siajn proprajn studojn, kio iĝos vivodaŭra priokupo. Serio de supervivantaj desegnoj montras la eksperimentojn de Durero pri homa proporcio, kio kondukis al la fama gravuraĵo de Adamo kaj Evo (1504), kiu montras lian subtilecon uzante la burinon por la teksturigo de la karnaj surfacoj.[4] Tiu estas la nura ekzistanta gravuraĵo subskribita per lia kompleta nomo.

 
Preĝantaj manoj, desegno per krajono kaj inko (ĉirkaŭ 1508).

Durero kreis grandajn nombrojn de preparaj desegnoj, speciale por siaj pentraĵoj kaj gravuraĵoj, kaj multaj supervivas, plej fame la Betende Hände (Preĝantaj manoj) el ĉirkaŭ 1508, nome studo por apostolo de la altarero de Heller. Li plue faris bildojn per akvarelo kaj guaŝo (kutime kombine), kiel por nombraj aĵpentraĵoj por sekcioj de herbejoj aŭ animaloj, kiel la fama Juna leporo (1502) kaj la Granda herbotufo (1503).

La ligo de Durero al humanismo montriĝas en la ilustraĵoj por la teksto de Conrad Celtis, „Quatuor libri Amorum” (1502).

Dua veturo al Italio: Venecio (1505–1507)Redakti

En 1505 Durero duan fojon vojaĝis al Venecio, kie tiam verkis la plej grandaj pentristoj de la renesanco de la itala skolo, Tiziano, Giorgione, Palma la Maljuna; sed antaŭ ĉiuj impresis lin Giovanni Bellini, kiun li nomis en letero la „pest in gemell” (plej bona pri pentrarto). Serioza studado, diligenteco kaj kompreno jam junaĝe en la hejmo montris al li la gravecon de bona observado kaj ĝusta desegnado; nun li vidis neimagitan forton kaj profundecon de kolorito, kiu daŭre efikis al li.

En Italio, li revenis al la pentrarto, dekomence produktante serion de verkoj realigitaj per tempero sur lino. Tio inkludas portretojn kaj altarerojn, ĉefe, la altarero Paumgartner kaj la Adorado de la Magiuloj. El la komenco de 1506 li estis en Venecio ĝis la printempo de 1507.[12] Jam ĉirkaŭ tiu epoko la gravuraĵoj de Durero estis atingintaj grandan popularecon kaj estis amplekse kopiitaj.

 
Rosenkranzfest (Rozarifesto), oleo sur poplaĵo (1506), nacia galerio, Prago.

En Venecio li ricevis valoran komision el la migranta germana komunumo de germanaj komercistoj en Venecio, nome la Rozarifesto por la Bartolomeo-preĝejo. Tiu artaĵo inkludas portretojn de membroj de la germana komunumo de Venecio, sed montras fortan italan influon. Tiun pentraĵon poste aĉetis altkoste Rudolfo la 2-a kaj portigis ĝin de kvar viroj al Prago, kie ĝi restis en la tiea monaĥejo Strahow kaj nun estas en la Nacia Galerio. Ĝi prezentas la kronigon de la Madono fare de du anĝeloj. La virgulino donas rozarion al la imperiestro, la Kristinfano alian al la papo. La pentraĵo, kiu estas difektita pro surpentrado montras evidentan venecian influon.

Aliaj pentraĵoj kiujn Durero produktis en Venecio estas La Virgulino kaj la Infano kun la kardelo, Kristo inter la doktoroj (supozeble produktita en nur kvin tagoj), kaj nombraj pli malgrandaj verkoj. Kvankam Durero estis alte taksita en Venecio kaj la konsilio ofertis al li jaran salajron de 200 dukatoj, se li loĝos daŭre en la urbo, li tamen revojaĝis hejmen fine de la aŭtuno de la jaro 1506.

 
La Albrecht-Dürer-Domo en Nurenbergo, ekde 1509 la loĝejo kaj laborejo de Durero.

Nurenbergo kaj la majstroverkoj (1507–1520)Redakti

Spite la altan konsideron de la venecianoj, Durero revenis al Nurenbergo meze de 1507, kaj restis en Germanio ĝis 1520. Lia reputacio etendiĝis tra tuta Eŭropo kaj li estis en amikaj terminoj kaj en komuniko kun plej el la ĉefaj artistoj kiel Rafaelo, Giovanni Bellini kaj — ĉefe tra Lorenzo di CrediLeonardo da Vinci.

Inter 1507 kaj 1511 Durero laboris por kelkaj el siaj plej famaj pentraĵoj: Adamo kaj Evo (1507), La martirigo de dek miloj (1508, por Frederiko de Saksio), Virgulino de iriso (1508), la altarero La ĉieliro de la Virgulino (1509, por Jacob Heller de Frankfurto), kaj Adorado de Triunuo (1511, por Matthaeus Landauer). Dum tiu periodo ankaŭ li finkompletigis du seriojn de lignogravuraĵoj, nome Granda Pasio kaj la Vivo de la Virgulino, ambaŭ publikigitaj en 1511 kun la dua eldono de la serio de Apokalipso. La post-veneciaj lignogravuraĵoj montras la disvolvigon fare de Durero de la modelaj efikoj de chiaroscuro,[13] kreante mez-tonon pere de presaĵo per kiu lumoj kaj ombroj estu kontrastataj.

Aliaj verkoj el tiu periodo estas la 37 lignogravuraĵoj de la Malgranda Pasio, publikigitaj unue en 1511, kaj serio de 15 malgrandaj gravuraĵoj samtemaj en 1512. Plendinte ke pentraĵoj ne enspezigas sufiĉe da mono por justigi la tempon dediĉitan kompare al liaj presaĵoj, li ne produktis pentraĵojn el 1513 ĝis 1516. Tamen, en 1513 kaj 1514 Durero kreis siajn tri plej famajn gravuraĵojn: nome Kavaliro, Morto kaj Diablo (1513, probable bazita sur la traktaĵo de Erasmus nome Enchiridion militis Christiani), Sankta Hieronimo en sia studejo, kaj la tre analizita Melankolio 1a (ambaŭ de 1514, la jaro kiam mortis la patrino de Durero). Pliaj elstaraj desegnoj per krajono kaj inko de Durero de 1513 estis desegnoj por lia amiko Willibald Pirckheimer. Tiuj desegnoj estis poste uzitaj por dezajni famajn lustrojn lusterweibchen.

En 1515, li kreis sian lignogravuraĵon de rinocero liu estis alveninta en Lisbono el skribita priskibo kaj skizo de alia artisto, sen iam esti vidinta la animalom mem. Estante bildo de Hindia rinocero, tiu gravuraĵo havis tian forton ke ĝi restis unu el liaj plej bone konataj kaj estis uzataj ankoraŭ en kelkaj germanlernejaj lernolibroj tiom malfrue kiom ĝis la fino de la 19a jarcento.[4] En la jaroj ĝis 1520 li produktis ampleksan gamon de verkoj, kiel la lignoblokoj por la unuaj en Okcidento presitaj stelmapoj en 1515[14] kaj portretoj per tempero sur lino en 1516. Liaj nuraj eksperimentoj per akvaforto estis de tiu periodo, kiam li produktis kvin en 1515–1516 kaj sesan en 1518; tekniko kiun li eble forlasis kiel maltaŭga kun sia estetiko de metodika, klasika formo.[15]

Patronado de Imperiestro Maksimiliano la 1-aRedakti

 
Imperiestro Maksimiliano la 1-a, oleo sur tiliaĵo (1519), arthistoria muzeo, Vieno.
 
La lasta juĝo, lignogravuraĵo (ĉ. 1510), el Die kleine Passion (La pasieto).

Ekde 1509 Durero estis alvokita de la granda konsilio en Nurenbergo, kaj tial verŝajne partoprenis la planadon de la artaj projektoj de la urbo. En tiu epoko li multe pli laboris pri lignogravurado kaj kuprogravurado, pentraĵoj maloftiĝis. Durero ricevis de sia meceno la imperiestro Maksimiliano la 1-a oficialan dokumenton (Freibrief) kiel protekto kontraŭ kopio de liaj gravuraĵoj. Rimarkindaj verkoj el la jaro 1512 estas la gravuraĵoj Maria sur la herba benko kaj Kristo la toleranto. Plurfoje Durero laboris mendite de la imperiestro Maksimiliano la 1-a. Ekde 1510/11 ekzistis ligoj, eble okazigitaj de Willibald Pirckheimer. Ĉiuj ĉi verkoj iel montris la honoron kaj la gloron de la imperiestro. Krom Durero verkis ankaŭ aliaj artistoj por la imperiestro, kiel Hans Burgkmair, Hans Schäufelein, Beck, Albrecht Altdorfer, Lucas Cranach kaj Jörg Breu la Maljuna.

El 1512, Maksimiliano la 1-a iĝis la ĉefa patrono de Durero. Inter liaj mendoj estis "La triumfa arko"", granda verko presita el 192 apartaj blokoj, kies simbolismo estis parte informita pere de la traduko fare de Pirckheimer de la Hieroglifoj de Horapollo. La programo kaj klarigoj de la desegno estis dezajnita de Johannes Stabius, la arkitektura desegno farita de majstro konstruisto kaj kortega pentristo Jörg Kölderer kaj la lignogravurado mem farita de Hieronymous Andreae, kun Durero kiel desegnistestro. La Arko estis sekvita de "La triumfa procesio"", kies programo estis prilaborita en 1512 fare de Marx Treitz-Saurwein kaj inkludas gravuraĵojn de Albrecht Altdorfer kaj Hans Springinklee, same kiel de Durero.

Durero laboris per krajono sur la margenaj bildoj de eldono de la presita Preĝolibro de la Imperiestro; tiuj estis tre nekonataj ĝis oni publikigis faksimilojn en 1808 kiel parto de la unua libro publikigita per litografio. La laboro de Durero por la libro estis haltigita pro nekonata tialo, kaj la ornamado estis pluigita fare de artistoj kiel Lucas Cranach la Maljuna kaj Hans Baldung. Durero faris ankaŭ kelkajn portretojn de la Imperiestro, inklude unu tuj antaŭ la morto de Maksimiliano en 1519.

Estiĝis tiuepoke ankaŭ liaj famaj gravuraĵoj: Ritter, Tod und Teufel (Kavaliro, morto kaj diablo, 1513), Der heilige Hieronymus im Gehäus (La sankta Hieronimo en sia laborejo, 1514) kaj la altarero de la "Naskiĝo de Kristo", destinita al la Katarina-preĝejo de Nurenbergo, konata kiel Altarero de Paumgartner, kiu nun troviĝas en Munkeno.

En 1514, du monatojn antaŭ la morto de sia patrino li verkis karbodesegnon de ŝi; ĝi estas la unua portreto de mortmalsana homo.

Sukceso en Nederlando (1520–1521)Redakti

 
Der Hafen von Antwerpen (La haveno de Antverpeno), plumdesegnaĵo (1520), Vieno.

De 1518 ĝis 1520 Durero intense laboris pri teorio de arto, kaj pri konceptoj kiel proporcioj. La morto de Maksimiliano okazis kiam Durero estis suferanta perdon de "mia vidkapablo kaj libera uzado de manoj" (eble okazigita de artrito) kaj pli kaj pli tuŝita per la verkoj de Marteno Lutero.[16] En julio 1520 Durero faris sian kvaran kaj lastan gravan veturon, por renovigi la imperian pension kiun Maksimiliano estis doninta al li kaj por sekurigi la patronecon de la nova imperiestro, Karlo la 5-a, kiu estis kronota en Akeno.

La 12-an de junio 1520 li ekveturis kun sia edzino tra la valo de la Rejno, nome preter Bamberg, Frankfurto, Kolonjo al Antverpeno kaj aliaj nederlandaj urboj. Ili revenis nur aŭtune de la sekva jaro. La vojaĝo al Nederlando estis sukceso, ĉie la majstro estis festita; la magistrato de Antverpeno proponis al li jaran salajron de 300 guldenoj, belan domon kiel donacon, ĉiujn vivokostojn kaj pagon de ĉiuj liaj publikaj verkoj por ke li restu definitive en Antverpeno. Princoj, eksterlandaj ambasadoroj, kleruloj, kiel Erasmo de Roterdamo, kaj artistoj honoris lin kaj anigis lin al sia socio. En Antverpeno li produktis nombrajn desegnojn per arĝentpinto, kreto kaj karbodesegno. Krom iri al la kronigo, li faris ekskursojn al Kolonjo (kie li admiris la pentraĵojn de Stefan Lochner), Nijmegen, 's-Hertogenbosch, Bruĝo (kie li vidis la Madonon de Bruĝo de Mikelanĝelo, Gento (kie li admiris la altareron de Jan van Eyck), kaj Zelando.

 
Vizito de Albrecht Dürer en Antverpenon en 1520, Jan August Hendrik Leys, 1855, Koninklijk Museum voor Schone Kunsten Antwerpen, Antverpeno, 2198.

La novelektita imperiestro, Karlo la 5-a konfirmis la privilegiojn donitajn de Maksimiliano kaj montris al li apartan bonvolon. Lia taglibro de tiu vojaĝo troviĝas en la skriba heredaĵo. Rezulto de la vojaĝo al Nederlando estis ankaŭ granda nombro de bildoj de kleruloj, princoj, artistoj, ktp. Durero kunportis grandan stokon de presaĵoj kun li kaj skribis en sia taglibro al kiu li donacis, ŝanĝis aŭ vendis ilin, kaj por kiom da. Tio havigas raran informon pri la mona valoro atribuita al presaĵoj en tiu epoko. Malkiel ĉe pentraĵoj, ties vendado estis tre rare dokumentita.[17] Kvankam la taglibro havigas valoran dokumentan pruvaron, la nederlanda taglibro de Durero montras ankaŭ, ke la vojaĝo ne estis tiom profitodona. Por ekzemplo, Durero proponis sian lastan portreton de Maksimiliano al lia filino, Margareto de Aŭstrio, sed finfine li ŝanĝis la pentraĵon kontraŭ blanka vestaro post al Margareto ne plaĉis la portreton kaj malakceptis ricevi ĝin. Dun tiu veturo li renkontiĝis ankaŭ kun Bernard van Orley, Jan Provoost, Gerard Horenbout, Jean Mone, Joachim Patinir kaj Tommaso Vincidor, kvankam ŝajne li ne renkontiĝis kun Quentin Matsys.[18]

Je peto de Kristiano la 2-a de Danio, Durero venis al Bruselo pentri la portreton de la reĝo. Tie li vidis "la aĵojn kiujn oni sendis al la reĝo el la ora tero" — nome trezoro de Aztekoj kiun Hernán Cortés estis sendinta hejmen al la Imperiestro Karolo la 5-a post la konkero de Meksiko. Durero skribis, ke tiu trezoro "estis multe pli bela por mi ol mirakloj. Tiuj aĵoj estas tiom valoraj ke ili estis valorigitaj je 100,000 florenoj".[4] Durero ŝajne ankaŭ estis kolektante por si mem sian propran kuriozaĵkabineton, kaj li sendis reen al Nurenbergo variajn animalajn kornojn, pecon da koralo, kelkajn grandajn fiŝajn naĝilojn, kaj lignan armilon el Karibio.

En la jaroj 1520-1521 Durero gvidis la ornamadon de la nurenberga urbodomo. La ornamaĵoj perdiĝis, sed ekzistas postaj desegnaĵoj el la la jaro 1530 pri ĝi. Estante sekurigitna sian pension, Durero finfine revenis hejmen la 2-an de julio 1521, post ekhavi nedeterminitan malsanon — eble malario [19]— kiu tuŝis lin por la cetero de sia vivo, kaj ege malpliigis sian labornivelon.[4]

Finaj jaroj en Nurenbergo (1521–1528)Redakti

 
Salvator Mundi (Savinto de la mondo), nefinita olepentraĵo sur ligno.

Reveninte al Nurenbergo, Duyrero laboris por nombraj grandaj projektoj de religiaj temoj, kiel krucifiksa sceno kaj "Sacra conversazione" (Sankta konversacio), kvankam neniu el ili estis finkompletigita.[20] Tio okazis eble parte pro lia malboniĝinta sanstato, sed eble ankaŭ pro la tempo kiun li dediĉis al preparado de siaj teoriaj verkoj pri geometrio kaj perspektivo, pri proporcioj de homoj kaj ĉevaloj, kaj fortikaĵoj. En la lastaj jaroj Durero dediĉis sin pli kaj pli al artoteorio kaj venis al konkludoj, kiujn kontraŭdiras la italoj. Ĝis sia morto li daŭre verkis, je la fino verŝajne pri prespreparo de teoria verko pri proporcioj.

El la jaro 1526 estas interalie la olebildo de Hieronymus Holzschuher (nomo de komercisto) kiu estas konsiderita la plej bonkvalita el ĉiuj portretoj de Durero. Tamen, kiel konsekvenco de tiu ŝanĝo en la emfazo okazanta dum la lastaj jaroj de sia vivo, Durero produktis kompare malmulte kiel artisto. En pentrarto, estis la menciita portreto de Hieronymus Holtzschuher, Madono kun filo (1526), Salvator Mundi (1526), kaj la du paneloj montrantaj Sanktan Johanon kun Sankta Petro en la fono kaj Sanktan Paŭlon kun Sankta Marko en la fono. Tiu lasta granda verko, nome La kvar Apostoloj, estis donita de Durero al la urbo Nurenbergo — kvankam li rericevis 100 guldenojn.[21]

Dum por gravuraĵoj, la verkaro de Durero estis limigita al portretoj kaj ilustracioj por sia traktaĵo. La portretoj estis de la kardinal-elektisto Albrecht von Brandenburg; de Frederiko la Saĝulo), elektisto de Saksio; de la humanisma fakulo Willibald Pirckheimer; de Philipp Melanchthon, kaj de Erasmo de Roterdamo. Por tiuj de la Kardinalo, de Melanchthon, kaj de la fina ĉefa verko, nome desegna portreto de la Nurenberga patricio Ulrich Starck, Durero pentris la fratinojn profile, eble respegulante pli matematikan alproksimigon.

 
Durero montras sian lienon, skizo (ĉ. 1528).

Spite plendon pro sia manko de formala klasika edukado, Durero esti tre multe interesata en intelektaj temoj kaj lernis multon el sia amiko el la junulaĝo Willibald Pirckheimer, kun kiu li sendube konsultis pri la enhavo de multaj el liaj bildoj.[22] Li ĝuis ankaŭ grandan kontentigon el siaj amikecoj kaj korespondado kun Erasmo kaj kun aliaj fakuloj. Durero sukcesis produkti du librojn dum sia vivodaŭro. "La kvar libroj pri mezuro" estis publikigita en Nurenbergo en 1525 kaj estis la unua libro por plenkreskuloj pri matematiko en germana lingvo,[4] same kiel estis citita poste de Galileo kaj de Kepler. La alia, nome verko pri urbaj fortikaĵoj, estis publikigitaj en 1527. "La kvar libroj pri la homa proporcio" estis publikigita postmorte, tuj post lia morto en 1528.[23]

 
Tomboŝtono de la tombo de Durero en Nurenbergo.

Post la vojaĝo al Nederlando kaj suferante sekvojn de malario, Dürer mortis neatendite la 6-an de aprilo 1528, iom antaŭ sia kvindeksepa naskiĝdatreveno. La simptomojn de sia malarimalsano, inter kiuj forta lienpligrandiĝo, li priskribis al sia kuracisto, kiel montras skizo en letero al li. Li tie montras al sia pligrandiĝinta lieno (Vidu maldekstran bildon).

Durero mortis en Nurenbergo estante 56-jaraĝa, lasante havaĵon valoran je 6,874 florenoj – nome konsiderinda monkvanto. Li estis entombigita en la tombejo Johannisfriedhof. Lia granda domo (aĉetita en 1509 el la heredantoj de la astronomo Bernhard Walther), kie li estis havinta sian atelieron kaj kie lia vidvino loĝis ĝis sia morto en 1539, restas grava vizitindaĵo en Nurenbergo.[4] Ĝi estas nune muzeo.

VerkojRedakti

GalerioRedakti

En Esperanto aperisRedakti

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Müller, Peter O. (1993) Substantiv-Derivation in Den Schriften Albrecht Dürers, Walter de Gruyter. ISBN 3-11-012815-2.
  2. Heaton, Mrs. Charles (1881). "The Life of Albrecht Dürer of Nürnberg: With a Translation of His Letters and Journal and an Account of His Works". Seeley, Jackson and Halliday: 29.
  3. "Dürer – oi". Alirita la 23an de junio 2019.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 Giulia Bartrum, "Albrecht Dürer and his Legacy", British Museum Press, 2002, ISBN 0-7141-2633-0
  5. Tie li produktis lignogravuraĵon de Sankta Hieronimo kiel frontopeco por la 'Epistolare beati Hieronymi' de Nikolao Kessler. Erwin Panofsky argumentas ke tiu presaĵo kombinis la 'Ulm-an stilon' de la 'Vivoj de Sanktuloj' de Koberger (1488) kaj tiun de la ateliero de Wolgemut. Panofsky, 21
  6. Harry John Wilmot-Buxton; Edward John Poynter (1881). German, Flemish and Dutch Painting. Scribner and Welford. p. 24.
  7. George Haggerty (5a de novembro 2013). Encyclopedia of Gay Histories and Cultures. Taylor & Francis. p. 262. ISBN 978-1-135-58513-6.
  8. 8,0 8,1 Lee, Raymond L. & Alistair B. Fraser. (2001) The Rainbow Bridge, Penn State Press. ISBN 0-271-01977-8.
  9. Campbell, Angela and Raftery, Andrew. "Remaking Dürer: Investigating the Master Engravings by Masterful Engraving," Art in Print Vol. 2 No. 4 (Novembro–Decembro 2012). Alirita la 25an de junio 2019.
  10. La pruvoj pri tiu veturo ne estas definitiva; la sugesto ke ĝi certe okasis estas subtenita de Panofsky (en sia Albrecht Dürer, 1943) kaj aliaj, sed ĝi estis pridisputita de aliaj fakuloj, kiel Katherine Crawford Luber (en sia Albrecht Dürer and the Venetian Renaissance, 2005).
  11. Johannesapokalypse in klassischen Comics Alirita la 25an de junio 2019.
  12. Müller, Peter O. (1993) Substantiv-Derivation in Den Schriften Albrecht Dürers, Walter de Gruyter. ISBN 3-11-012815-2.
  13. Panofsky, 135
  14. Dürer's hemispheres of 1515—the first European printed star charts
  15. Cohen, Brian D. "Freedom and Resistance in the Act of Engraving (or, Why Dürer Gave up on Etching)," Art in Print Vol. 7 No. 3 (Septembro–Oktobro 2017).
  16. Bartrum, 204. Citaĵo el letero al la sekretario de la Elektisto de Saksio.
  17. Landau & Parshall:350-54 kaj passim
  18. Panofsky, 209
  19. Panofsky
  20. Panofsky, 223
  21. Erwin Panofsky, The Life and Art of Albrecht Dürer, Princeton, 1945, ISBN 0-691-00303-3
  22. Corine Schleif (2010), "Albrecht Dürer between Agnes Frey and Willibald Pirckheimer", The Essential Dürer, eld. Larry Silver kaj Jeffrey Chipps Smith, Philadelphia, 85–205
  23. Müller, Peter O. (1993) Substantiv-Derivation in Den Schriften Albrecht Dürers, Walter de Gruyter. ISBN 3-11-012815-2.


BibliografioRedakti

  • Bartrum, Giulia. Albrecht Dürer and his Legacy. British Museum Press, 2002. ISBN 0-7141-2633-0
  • Campbell Hutchison, Jane. Albrecht Dürer: A Biography. Princeton University Press, 1990. ISBN 0-691-00297-5
  • Demele, Christine. Dürers Nacktheit – Das Weimarer Selbstbildnis. Rhema Verlag, Münster 2012, ISBN 978-3-86887-008-4
  • Dürer, Albrecht (tradukita de R.T. Nichol el la Latina teksto), Of the Just Shaping of Letters, Dover Publications. ISBN 0-486-21306-4
  • Harbison, Craig. "Dürer and the Reformation: The Problem of the Re-dating of the St. Philip Engraving". The Art Bulletin, Vol. 58, No. 3, 368–373. Septembro 1976.
  • Korolija Fontana-Giusti, Gordana. "The Unconscious and Space: Venice and the work of Albrecht Dürer", in Architecture and the Unconscious, eld. J. Hendrix kaj L.Holm, Farnham Surrey: Ashgate, 2016. pp. 27–44, ISBN 9781472456472.
  • Koerner, Joseph Leo. The Moment of Self-Portraiture in German Renaissance Art. Chicago/London: University of Chicago Press, 1993.
  • Landau David; Parshall, Peter. The Renaissance Print. Yale, 1996. ISBN 0-300-06883-2
  • Panofsky, Erwin. The Life and Art of Albrecht Dürer, Princeton, 2005. ISBN 9780691122762
  • Price, David Hotchkiss. Albrecht Dürer's Renaissance: Humanism, Reformation and the Art of Faith. Michigan, 2003. ISBN 9780472113439.
  • Strauss, Walter L. (eld.). The Complete Engravings, Etchings and Drypoints of Albrecht Durer. Dover Publications, 1973. ISBN 0-486-22851-7
  • Wilhelm, Kurth (eld.). The Complete Woodcuts of Albrecht Durer, Dover Publications, 2000. ISBN 0-486-21097-9
  • Wolf, Norbert. Albrecht Dürer. Prestel, 2010. ISBN 978-3-7913-4426-3

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti