Hendrik LEYS (fojfoje literumita ankaŭ Henri Leys), naskiĝis en Antverpeno la 18-an de februaro 1815 kaj mortis samloke la 25-an de aŭgusto 1869, estis flandra grafikisto, sed antaŭ ĉio pentristo kaj portretisto.

Hendrik Leys
Persona informo
Naskonomo Jan August Hendrik Leys
Naskiĝo 18-an de februaro 1815 (1815-02-18)
en Antverpeno
Morto 26-an de aŭgusto 1869 (1869-08-26) (54-jaraĝa)
en Antverpeno
Tombo Schoonselhof
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Parencoj Henri de Braekeleer
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj An Interior of the 17th Century
Q17525672
Farmhouse
vdr
Henri Leys, Filipo la Bona, 1863, 107,5 x 37 cm
Reĝaj muzeoj pri belarto, Bruselo

Vivo kaj verko redakti

Hendrik Leys [prononcu: lejs] estis lernanto de Mathieu van Bree kaj de Ferdinand De Braekeleer. Komence li pentris ĉefe historiajn temojn laŭ romatika maniero. Ekde 1839 li subiras influon de i.a. Albrecht Dürer, Hans Holbein la malpliaĝa kaj de Quinten Matsijs. Pluraj verkoj liaj estis faritaj por la antverpena urbodomo, kaj ankoraŭ tie estas ĝueblaj.

Li estis bona amiko de lia kolego-pentristo Josef Lies.

Rekono redakti

En Antverpeno unu el la ĉefaj avenuoj portas lian nomon.

 
"La tridektaga meso por Berthal de Haze" (1854)
K.M.S.K., Bruselo

Lia historia pentraĵo La tridektaga meso por Berthal de Haze el 1854 estis premiita en la Monda Ekspozicio de Parizo en 1855. En 1862 li ricevis la titolon barono.

 
Vizito de Albrecht Dürer en Antverpenon en 1520, Jan August Hendrik Leys, 1855, Koninklijk Museum voor Schone Kunsten Antwerpen, Antverpeno, 2198.