Josef Lies

belga pentristo

Josef Hendrik Hubert LIES (fojfoje literumita ankaŭ Jozef LiesJoseph Lies), naskiĝis en Antverpeno la 14-an de junio 1821, mortis la 3-an de januaro 1865), estis flandra artpentristo, konata precipe pro siaj olepentraĵoj.

Josef Lies
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1821 (1821-06-14)
en Antverpeno
Morto 3-an de januaro 1865 (1865-01-03) (43-jaraĝa)
en Antverpeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo per akvaforto • desegnisto
vdr

Kvankam Lies estis respektata kaj fama persono dum sia vivo, plej multe li skuis sian urbon Antverpeno postmorte. Li estis elektinta laikan enterigon, ion kio estis tute nekutima en la 19-a jarcento. Pro tiu decido li estis enterigita en la "hunda enterigejo" de Stuivenberg apud Antverpeno. Tamen ĉeestis la ceremonion aliaj gravaj artistoj, kiel lia kolego-pentristo Hendrik Leys, kiuj provis persvadi la urban registaron ŝanĝi sian kutimon pri aparta loko por ne-katolikoj. Kelkajn tagojn poste Jean-Baptist van Rijswijck, urbestrarano de Antverpeno, postulis en la urbestraro, ke ĉiu estu enterigita samrange, sendepende de la kredo aŭ nekredo. Tamen daŭris ĝis 1872, kiam oficiale la korpoj el la "hunda enterigejo" estis translokigitaj al la enterigejo de la distrikto Kiel, kie Josef Lies ricevis pompan tombon.[1]

Referenco redakti

  1. 365 dagen Antwerpen, eldonejo Lannoo, 2008.