Johano Stabo

aŭstra kartografo
(Alidirektita el Johannes Stabius)

Johann von Stöberer (ankaŭ Johann Stab) (1468-1522), estis aŭstra humanisto, genealogo, poeto kaj historiografo, profesoro pri matematiko en la Universitato de Ingolstadt kaj astronomio en la Universitato de Vieno. En 1515, kunlabore kun Alberto Durero (1471-1528), li dezajnis la unuan perspektivan vidaĵon de la tersurfaco vidatan el la ĉielo, nome, ĝi estis ia globobildo dediĉita al la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519) al kiu li laboris dum pli ol dekses jaroj. Membro de la Danuba Societo[1], li estis plurfaka geniulo kun rara erudicio. Astronomio estis lia speciala hobio kaj li estis talentoplena pri fabrikado de instrumentoj. Li faris parton de la humanisma rondo ligita al la kortego de Maksimiliano la 1-a.

Johannes Stabius
(1468-1522)
Blazonŝildo de Johano Stabio, kreita de Alberto Durero
Blazonŝildo de Johano Stabio, kreita de Alberto Durero
Persona informo
Naskiĝo 1468
en Hueb, apud Steyr,  Aŭstrio
Morto 1-a de januaro 1522
en Graz,  Aŭstrio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco AŭstrioGermanio vd
Alma mater Universitato de Ingolstadt
Universitato de Vieno
Profesio
Okupo kartografogeografoverkisto • universitata instruisto • natursciencisto • humanisto • matematikisto • astronomo vd
Laborkampo kartografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Johannes von Stöberer naskiĝis en Hueb, urbo identigita kiel Steyr en la Supra Aŭstrio, supozeble filo de arbaristo. En 1482 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Ingolstadt, kie, en 1484, li ricevis sian bakalaŭrecon. Post multe da vagado li venis al Nurenbergo kaj Vieno, kaj, en 1498, li trovis laboron kiel profesoro pri matematiko en la Universitato de Ingolstadt. Kiel pastro li aktivis en la Paroĥejo de Karlstetten, en Malsupra Aŭstrio.

Konrad Celtis estis profesoro en Ingolstadt ekde 1492, kaj Stabo ekprenis katedron en 1502 en la Universitato de Vieno, kie Georgo Tannstetter, ankaŭ konata kiel Georgo Kolimito (1482-1535) estis lia lernanto. En 1514, Kolimito eldonis siajn Astronomiajn Tabelojn kaj ankaŭ unu historion pri vienaj matematikistoj kaj astronomoj sub la titolo "Viri Mathematici"[2] kaj en tiu libro li priskribas sin kiel studento de Stabo, lia "gvidanto de matematikaj elpensoj".

En somero 1503, Stabo venis serve de la imperiestro Maksimiliano la 1-a, kiun li akompanas en vojaĝo kaj fariĝis konsilisto de la reganto pri sciencaj kaj beletraj demandoj.

 
Oronce Fine, korformata mondomapo montrante la Aŭstralan Teron, projekto origine disvolviĝinta de Johano Stabio

La beletristo kaj la Triumfarko redakti

Stabo familiariĝis kun multaj erudiciaj humanistoj kaj poetoj, samkiel, Ladislaus Sunthaym (1440-1513), Jakobo Mennel (1460-1525) kaj sia granda amiko Alberto Durero. Durero kreis al li blazonon kaj plurfoje portretis lin. Li ankaŭ estis renoma poeto, kaj en 1502, Celtis omaĝis lin kiel laŭrokronitan poeton dank'al Odo kiun li faris al la imperiestro.

 
Collegium Poetarum et Mathematicorum, kreita en 1501, de la Imperiestro Maksimiliano[3]

La plej polemika el la renesancaj akiraĵoj estas serio da ilustraĵoj preparitaj de Maksimiliano la 1-a. La imperiestro, ne povante konstruigi ŝtonan triumfarkon[4], obstine kreigis paperajn arkojn, kiuj, pere de gravurtekniko, povus samtempe stariĝi en multaj lokoj, aŭ eĉ esti legataj kvazaŭ libroj. La teksto de la Ehrenpforte[5] estis preparita de Johano Stabo; alia humanisto, Willibald Pirckheimer (1470-1530) komponis la konfuzan kaprompilon, Georgo Kölderer (1465-1540)[6], la arkitekto, dezajnis la strukturon, kaj grupo da artistoj estritaj de Durero, kreis la blokojn. Fakuloj ne mankis, tamen la grandega kaj naŭziga amaso da kristanaj kaj paganaj simboloj, alegorioj kaj hieroglifoj; la sennombraj bildoj laŭdegante la kavalerion de Maksimiliano kaj la militajn ornamaĵojn, kaj la malbelega malformeco je la proporcioj, kaj la bizara muntado de turoj, kupoloj kaj pinakloj -- ĉio ariĝis por reprezenti la propran antitezon de iu roma triumfarko.

La eldonisto kaj humanisto redakti

Stobio ankaŭ aktivis kiel eldonisto kaj kunlaboris kun amaso da humanismaj verkoj krom la eldono de iu kopio de la historiografo Jordaneso (m. 552). Kiel esploristo de nekritika historio li rifuzis eldoni la verkojn de Johannes Trithemius (1462-1516)[7], kiun li konsideris fabloverkiston, kaj ne historiiston. Stabo laboris kune kun Ladislaus Sunthaym kaj Konrado Celtis kun kiuj li kunlaboris en la genealogio de la habsburgoj ekde ties origino.

Stabo laŭŝajne bonrilatis kun la Monaĥejo de Rajŝenao kiun li vizitis plurfoje. Iutempe, li prunteprenis de Johano Kuspiniano (1473-1529) manuskriptajn tekstojn de la Patroj de la Eklezio el la karolida epoko.

La geografo kaj astronomo redakti

Johano Stobio rolis grave en la kampo de kartografio per la unua reprezentaĵo, kune kun Alberto Durero, de la terglobo[8]. Ĉi-projekto korformata estis poste publikigita de Johannes Werner (1468-1522), kaj ankaŭ estis uzata de Martin Waldseemüller (1470-1521) en lia mondomapo de 1507. Post du jaroj, Johano Skonero (1477-1547) sekvis lian ekzemplon kaj en 1523 -- okaze de la reiro de la supervivantoj en la ekspedicio de Ferdinando de Magelano (1480-1521) ĉirkaŭ la mondo -- Skonero produktis novan terglobon ĝisdatitan inkludante la insulojn kaj landojn ĵus malkovritajn instigita de la reĝo el Portugalio Johano la 3-a (1502-1557). La terglobo de Stobio estis vaste uzita en la unua duono de la 16-a jarcento, se poste ĝi estis anstataŭita de la Merkatora dezajno.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Danubaj Ŝvaboj aŭ Danuba Societo estis kolektiva esprimo uzata por la germanparola popolo vivantaj en la Sudorienta Eŭropo, speciale tiuj loĝantaj en la valo de la Rivero Danubo. La plejmulto devenis de 18-jarcenta imigrantaro varbitaj de koloniistoj por popoligi la regionon post la forpelo de la Otomana Imperio.
  2. Writing the History of Mathematics - Its Historical Development, Joseph W. Dauben, Christoph J. Scriba]
  3. La Kolegio de la poetoj kaj matematikistoj estis intelektulara grupo kreita en 1501 de la imperiestro Maksimiliano por promocii la humanisman edukadon.
  4. Triumfarko (gravuraĵo).
  5. The Impact of Humanism on Western Europe During the Renaissance, A. Goodman, Angus MacKay
  6. La mondo de la habsburgoj.
  7. White Magic, Black Magic in the European Renaissance, Paola Zambelli
  8. Mercator: The Man who Mapped the Planet, Nicholas Crane