Malfermi la ĉefan menuon

Hieronymus Gebwiler

Hieronymus Gebwiler (1473-1545) (naskiĝis en Kaysersberg, 1473 - mortis en Hagenau, en la 21-a de junio 1545) estis germana humanisto, teologo, historiisto kaj vico-kanceliero.

Hieronymus Gebwiler
(1473-1545)
Epitome regii ac vetustissimi ortus Caroli V. (1650)
Epitome regii ac vetustissimi ortus Caroli V. (1650)
Persona informo
Naskiĝo 1473
en Kaysersberg, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 21-a de junio 1545
en Hagenau, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Bazelo
Profesio
Profesio Renaissance humanist [#]
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li edukiĝis en la Universitato de Bazelo en 1492, kaj en la Universitato de Parizo li ricevis siajn diplomojn pri Bakalaŭro en februaro 1493 kaj Magistro pri Artoj en 1495. Ekde 1501, li fariĝis direktoro de la fama Latina Lernejo en Selestato, kie li altiris multajn lernantojn, kiuj pli malfrue fariĝis influhavaj humanistoj, kaj inter ili troviĝis Beatus Rhenanus, Bonifacius Amerbach kaj sia eventuala sukcedinto Hans Sapidus[1].

En 1509, li translokiĝis al Strasburgo kiel direktoro de la katedrala lernejo, kaj li estis determinita igi la lernejon en la ideala klasika gimnazio. Li preterlasis la tradician prigramatikan mezepokan latinan libron "Doctrinale", de Alexander de Villa Dei, kaj adoptis novan humanisman gramatikon de Johannes Cochlaeus[2]. Gebwiler publikigis plurajn eldonojn de la Epistoloj de Horacio kaj la komedioj de Plaŭtus por uzado en la latinaj lecionoj, same kiel notitan eldonon de la komentoj pri la "Fiziko" de Aristotelo farita de la franca humanisto Jakobus Faber Stapulensis kaj eldonon de historia verko "De inventorions rerum"[3] de la itala humanisto Polidoro Vergilio[4].

Li estis kontraŭa al la Protestanta Reformo, kaj kiam la movado prenis kontrolon de Strasburgo, en 1525, li lasis sian postenon kaj fariĝis direktoro en lernejo en urbo Haguenau.

VerkojRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj