Malfermi la ĉefan menuon

Johann Geiler von Kaysersberg

Johann Geiler von Kaysersberg (1445-1510) (naskiĝis en Schaffhausen, en la 16-a de marto 1445 - mortis en Strasburgo, en la 10-a de marto 1510) estis franca svisdevena teologo kaj predikisto. Unu el la plej grandaj predikistoj de la 15-a jarcento, krom tio, estis renoma religia verkisto. Kune kun Jakob Wimpfeling, li batalis kontraŭ la ekleziajn misuzojn iliaepoke, serĉante la savon kaj la supervivadon de la kristana moralo en la eklezio kaj en la ŝtato, per la fidokonservado en la doktrinoj de la eklezio.

Johann Geiler von Kaysersberg
(1445-1510)
Ein heilsam kostliche Predig Doctor Iohans Geiler von Keisersperg (1513)
Ein heilsam kostliche Predig Doctor Iohans Geiler von Keisersperg (1513)
Persona informo
Naskonomo Jean Geiler de Kaysersberg [#]
Naskiĝo 16-a de marto 1445
en Schaffhausen, Flago-de-Svisio.svg  Svislando
Morto 10-a de marto 1510
en Strasburgo, Flago-de-Francio.svg Francio
Mortokialo edemo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj latina lingvogermana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Bazelo
Profesio
Profesio verkistopredikisto • katolika sacerdoto • teologo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Lia patro mortis dum ursoĉasado, do, li estis edukita de sia avo. En 1460, li eniris en la Universitato de Frajburgo kie li diplomiĝis kaj estis lernanto de Konrad Stürtzel (1435-1509)[1]. Poste, li studis la "Libron pri la Sentencoj" far Petrus Lombardus (1100-1160), la komentojn far Aleksandro de Hajleso kaj multenombrajn verkojn de Aristotelo.

Lia granda intereso pri teologiaj objektoj, nutrataj de la studoj kun Johano de Gerson, lin kondukis, en 1471, al la Universitato de Bazelo, kiu tiam estis la konverĝa centro al la plej renomaj kleruloj tiupoke. En 1475, li fariĝis Doktoro pri Teologio, kaj en la sekvanta jaro li estis nomumita al katedro en la Universitato de Frajburgo. Tamen, liaj interesoj, sub la forto de la tempo, iom post iom inkliniĝis kaj li fariĝis predikanto, kaj en malmulte da tempo, lia fervoro kaj lia elokventeco rezultis al li en multaj invitoj al la plej grandaj urboj.

Finfine, en 1478, Johano akceptas inviton al la katedralo de Strasburgo, kie li senĉese laboris, kun malmultaj interrompoj, ĝis iom antaŭ sia morto, en la 10-a de marto 1510. La bela predikseĝo, starigita de li, en 1481, sur la katedrala navo, kiam la Kapelo de Sankta Laŭrenco montriĝis tiel eta, daŭre donis atestojn pri lia populareco kiel predikanto, kies konfirmado povas doni al ni Sebastien Brant (1457-1521), Beatus Rhenanus (1485-1547), Johannes Reuchlin (1455-1522), Filipo Melanktono (1497-1560), kaj aliaj montrantaj kiom influa estis lia karaktero kaj figuro. Lia predikoj estis efikaj, solidaj, abundaj je pitoreskaj bildoj kaj tekstoj kies bazo estis ne nur la Biblio, kaj kiuj influis la germanan penson, same kiel la germanan lingvon liaepoke.

Gejler faradis en siaj predikoj akraj kaj bonhumoraj kritikoj rilate al la situacio de la eklezio kaj sekularigo de la klerikaro, al kiu li postulis severajn reformojn. Liaj verkoj konsideriĝas la plej grava atesto de la piema kaj populara germana beletro antaŭaj al Marteno Lutero. Ties efektoj kompariĝas al tiuj de predikistoj kiel Berthold von Regensburg (1210-1272)[2] kaj Abraham a Sancta Clara (1644-1709)[3].

VerkojRedakti

  • Peregrinus / Der bilger mit seinen eygenschaften (Der Pilger), 1494
  • Baum des Seelenheils, 1502, Frankfurt (Oder)
  • Predigten teutsch, 1509
  • Das irrig Schaf, 1510
  • Das Buch Granantapfel, 1510
  • Der Seelen Paradies, 1510
  • Navicula sive speculum fatuorum, 1510
  • Navicula poenitentiae, 1511
  • Christliche Pilgerschaft, 1512
  • Die Passion, 1514
  • Evangelibuch, 1515 (editor, J. Pauli)
  • Emeis. Dies ist das Buch von der Omeißen, 1517 (editor, J. Pauli)
  • Die Brösamli Doct. Kaiserbergs, 1517 (hrsg. von J. Pauli)
  • Das Buch von den Sünden das Munds, 1518
  • Das buoch Arbore humana … Von dem menschlichē baum …, (editor, Hans Grüninger), 1521
  • Postill“, 1522

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti



 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj