Abraham a Sancta Clara

Abraham a Santa Clara (vere: Ulrich Megerle; naskiĝinta la 4-an de junio 1644 en Leibertingen-Kreenheinstetten, mortinta la 1-an de decembro 1709 en Vieno) estis germana predikisto kaj populara-humura verkisto.

Abraham a Sancta Clara
Persona informo
Naskonomo Johann Ulrich Megerle
Naskiĝo 2-an de julio 1644 (1644-07-02)
en Kreenheinstetten
Morto 1-an de decembro 1709 (1709-12-01) (65-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolikismo vd
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo verkisto • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li iĝis aŭgustenano en Maria Brunn proksime de Vieno kaj senditis post la ordinado en 1666 al Maria-Stern proksime de Odelzhausen-Taxa. Sed de tie li baldaŭ revenis Vienon. Tie li estis tre aplaŭdita predikisto kaj nomumitis en 1677 kortega predikisto. Inter 1682–89 li deĵoris en Graz, poste denove en Vieno.

Graveco kaj literatura agado redakti

Megerle estis reprezentanto unika de klerikula burlesko. Li estis bona animzorganto kaj porparolanto firma de la jezuita kontraŭreformacio. Li povis rakonti brile anekdotojn kaj priskribi en ĉiuj koloroj la tiutempan vivon ĉiutagan de Vieno. Sekve li ankaŭ gravas kulturhistorie. Li ŝatis diri la veron sed aplikis por tio multan provokadon.

Verkaro redakti

Germanaj redakti

Inter liaj verkoj menciindas la jenaj:

  • »Prophetischer Willkomm, d.i. Ein Weissagung von Glück ohn Tück« (Wien 1676)
  • »Huy und Pfuy! der Welt« (1680)
  • »Mercks Wienn, d.i. des wüthenden Todts umständige Beschreibung« (1680)
  • »Auff, Auff ihr Christen!« (1683, prediko kontraŭ la sieĝantaj Turkoj, kion uzis Ŝilero por la kapuĉena prediko en la verko »Wallensteins Lager«)
  • »Judas der Ertz-Schelm« (Salzburg 1686–95, ĉefverko)

Latinaj redakti

  • Epitome Elogiorum. Hacque, Vindobonae, 1670
  • Epithaphium Illustrissimi Et Excellentissimi Domini. Haan, Salisburgi, 1684
  • Epithaphium Reverendissimi, Illustrissimi Et Amplissimi Domini. Haan, Salisburgi, 1684
  • Epithaphium Suspensi Praefecti. Haan, Salisburgi, 1684
  • Applausus Sine Grano Salis Ausus. Widmanstetter, Graeciae, 1687
  • Grammatica Religiosa. Haan, Salisburgi, 1691

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 1. Leipzig 1905, S. 47-48, kio legeblas ĉi tie.

Eksteraj ligiloj redakti