Hans Baldung

germana pentristo de la 16a jarcento

Hans Baldung GrienGrün[1] (ĉirkaŭ 1484 – Septembro 1545) estis germana artisto por pentrarto kaj presado kiu estis konsiderita la plej talentohava studento de Albrecht Dürer. Laŭlonge de sia vivodaŭro, Baldung disvolvigis distingigan stilon, plenan de koloro, esprimpovo kaj imagivo. Liaj talentoj estis variitaj kaj li produktis grandan kaj etendan varion de artaĵoj, kiel portretoj, lignogravuraĵoj, altareroj, desegnoj, murtapiŝoj, alegoriaj kaj mitologiaj motivoj.

Hans Baldung
Persona informo
Naskonomo Hans Baldung
Naskiĝo 1-an de januaro 1484 (1484-01-01)
en Schwäbisch Gmünd
Morto 31-an de aŭgusto 1545 (1545-08-31) (61-jaraĝa)
en Strasburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Caspar Baldung
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • gravuristo • gravuristo • grafikistovitralisto • book artist • konstrua desegnisto
Verkoj Adam and Eve
The Three Ages of Man and Death
Eve, the Serpent and Death
vdr
Laŭlonge de sia vivo, Baldung pentris nombrajn portretojn, konataj pro ilia fajnaj karakteroj.

Aldone al tradiciaj religiaj temoj, Baldung estis interesita dum tiuj jaroj por la nereligia temo de la tujeco de morto kaj por scenoj de sorĉistinoj. Li helpis enkonduki supernaturajn kaj erotajn temojn en la Germana arto, kvankam tiuj estis jam tre klaraj en la verkaro de lia majstro. Plej fame, li pentris sorĉistinojn, nome afero de loka intereso: humanistoj de Strasburgo studis sorĉadon kaj ties episkopo estis akuzita je trovo kaj persekutado de sorĉistinoj. Liaj ĉefaj karakteraj pentraĵoj estas malgrandaj; io kia serio de puzloj, ofte erotaj alegorioj kaj mitologitemaj verkoj. La nombro de la religiaj verkoj de Hans Baldung malpliiĝis je la starto de la Protestanta Reformacio, kiu ĝenerale malakceptis eklezian artoj kiel elspeziga kaj idolema.

Elektitaj verkoj redakti

 
Hans Baldung - Mater Dolorosa (detalo).
  • Du altaraloj (Karolo la Granda, Sankta Georgo), Augsburg, Ŝtata Galerio.
  • La nasko de Kristo, Basel, Kunstmuseum Basel, 1510
  • Krucifikso de Kristo, Basel, Kunstmuseum Basel, 1512
  • Morto kaj virino, Basel, Kunstmuseum Basel, 1517
  • Krucifikso de Kristo, Berlino, Gemäldegalerie, 1512
  • Lamento de Kristo, Berlino, Gemäldegalerie, 1516
  • Piramo kaj Tisbo, Berlino, Gemäldegalerie, around 1530
  • La meso de Sankta Gregorio, Cleveland, Cleveland Museum of Art, 1511
  • Kristo kiel ĝardenisto, Darmstadt, Hessen State Museum, 1539
  • La adoro de la Magiistoj, Dessau, Anhalt Arta Galerio, 1510
  • Adamo kaj Evo, Florenco, Galleria degli Uffizi - Uffizi
  • La bapto de Kristo, Frankfurt am Main, Städel, 1518
  • Portreto de junulo, Hampton Court, Royal Collection 1509
  • Malkutima paro, Liverpool, Walker Art Gallery, 1527
  • Portreto de viro, London, National Gallery, 1514
  • La tri aĝoj de homo kaj Mortuloo, Museo del Prado, Madrido
  • La Sankta Triunuo, London, National Gallery, 1512
  • Venuso kun Kupido, Otterlo, Rijksmuseum Kröller-Müller, 1525
  • Filis kaj Aristotelo, Parizo, Luvro, 1503
  • Merkurio kiel planeda dio, Stokholmo, Nacia Muzeo, 1530-1540
  • Ripozo dum la fuĝo al Egipto, Vieno, Pentrogalerio de Akademio de Fajnaj Artoj, 1513

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. Baynes & Smith 1880, p. 224.

Bibliografio redakti

  • Baynes, T.S.; Smith, W.R., eds. (1880). "Grün, Hans Baldung" . Encyclopædia Britannica. 11 (9th ed.). New York: Charles Scribner's Sons. p. 224.
  • Cleef, Augustus Van (1907). "Hans Baldung" . In Herbermann, Charles (ed.). Catholic Encyclopedia. 2. New York: Robert Appleton Company.