Schwäbisch Gmünd

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Schwäbisch Gmünd estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostalb kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 62 325 loĝantojn.

Schwäbisch Gmünd
Blazono
Schwäbisch Gmünd (Germanio)
Schwäbisch Gmünd (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • Libera regna urbo • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Stutgarto
Distrikto Distrikto Ostalb
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 07171
Poŝtkodo 73501–73529
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 7070
Aŭtomobila kodo AA (antaŭe: GD)
Oficiala Municipokodo 08136065
Politiko
Komunumestro Richard Arnold
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
73525 Schwäbisch Gmünd
Demografio
Loĝantaro 62325 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 48′ N, 9° 48′ O (mapo)48.89.8Koordinatoj: 48° 48′ N, 9° 48′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 321 m
Areo 113,78 km²
Oficiala retejo https://www.schwaebisch-gmuend.de/
vdr
katedralo Sankta Kruco
Talentegula gimnazio

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Teatro redakti

En la Kongrescentro Stadtgarten regule okazas teatroprezentadoj.

Muzeoj redakti

 
la dominikana monaĥejo „Prediger“

La "Museum im Prediger" estis fondita en 1876 kiel artmetia muzeo kaj ekde 1973 estas instalita en en la iama dominikana monaĥejo ("Prediger"). Ĝi montras arton kaj artmetion kaj apartenas al la plej fruaj muzeoj de sudokcidenta Germanio. En la muzeo "Prediger" ekde 1994 ankaŭ estas instalita la "Galerie im Prediger" (Galerio en Prediger).

La Ott-Pausersche Fabrik (Fabriko Ott-Pauser) esta muzeo pri arĝentaĵoj kaj biĵuterio.

Konstruaĵoj redakti

 
La malfruromanika Johanniskirche (Kirko S-a Johano)
 
Rigardo el la Königsturm (Reĝa turo) direkte al Johanneskirche
 
Kirko S-a Ciriako, Straßdorf

La rekonilo de Schwäbisch Gmünd estas la Katedralo, kiu en la 14-a jarcento en gotika stilo estis projektita de Heinrich Parler, kies filo Peter Parler famiĝis kiel arkitekto en Prago. Ĝi estas la plej granda halkirko de Sudgermanio.

Aliaj famaj konstruaĵoj en la kernurbo estas la "Prediger", la iama Dominikana monaĥejo, kiu nun estas uzata kiel kulturcentro, la iama monaĥejo Gotteszell, kiu hodiaŭ estas prizono, la Nova Urbodomo de 1760, la "Grät" (elparolu: gret; iama urbodomo el la 14-a jarcento; la nomo signifas laŭvorte "domo de konsilantaro") kaj multnombraj aliaj privataj domoj. Sur la Münsterplatz (katedrala placo) staras la Mariensäule (kolono de S-a Maria) el la jaro 1693, sur la Marktplatz (foirplaco) la Marienbrunnen (fontano de S-a Maria] el la jaro 1776.

Pliaj kirkoj en la kernurbo krom la Heilig-Kreuz-Münster (katedralo de la S-a kruco) estas la Johanniskirche (kirko de S-a Johano), kiu en 1317 menciiĝis kiel kapelo de S-a Johano), la St. Leonhardskapelle (kapelo de S-a Leonardo) sur la tombejo, kiu menciiĝis en 1471 kaj plurfoje transformiĝis, la paroĥeja kirko St. Franziskus (S-a Francisko, iama monaĥeja kirko de la franciskanoj) kaj la evangelia paroĥeja kirko (la iama kirko de la aŭgustenoj). Ekzistas krome pluraj kapeloj: la Hergottsruhkapelle (kapelo de la dia ripozo) el 1622, kiu en 1791 estis pliampleksigita, la Josefskapelle (kapelo de S-a Jozefo), en 1677/78 konstruita laŭ la modelo de la Herrgottsruhkapelle), la Wallfahrtskapelle (pilgrima kapelo) St. Salvator (S-a salvinto) sur la Nepperstein, konstruita ekde 1616 kaj la St. Katharinenkapelle (kapelo de S-a Katarina) de la iama Siechenspital (fleghejmo), kies kerno originas el la 14-a jarcento.

Iom novaj kirkoj en la (ne striktasence) kernurbo estas S-aj Petro kaj Paŭlo en la Hardt-Siedlung (konstruita en 1958), la kirko S-a Mikaelo (konstruita en 1968) kaj la kirko S-a Pio el 1967 kaj la evangelia Friedenskirche (kirko de la paco) el 1961.