Prediger (Schwäbisch Gmünd)

Prediger, mallonge por Kloster der Prediger ("monaĥejo de la predikantoj") respektive Kloster der Predigermönche ("monaĥejo de la predikantaj monaĥoj"), estas la nomo de eksa dominikana monaĥejo en la urbo Schwäbisch Gmünd de Germanio, en la distrikto Ostalb kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi nuntempe estas kulturdomo kaj interalie gastigas muzeon kaj artan galerion. La konstruaĵo situas centre de la historia urbokerno, ĉe la johana placo kaj vidalvide de la kirko Sankta Johano.

okcidenta kaj suda fasadoj de la iama monaĥeja kirko post renovigo en 2011

La "Museum im Prediger" estis fondita en 1876 kiel artmetia muzeo kaj ekde 1973 estas instalita en la iama dominikana monaĥejo. Ĝi montras arton kaj artmetion kaj apartenas al la plej fruaj muzeoj de sudokcidenta Germanio. En la muzeo "Prediger" ekde 1994 ankaŭ estas instalita la "Galerie im Prediger" (Galerio en Prediger).