Vitralisto

arta vitra profesio

La vitralisto estas tiu arta profesio, kiam oni kreas vitralon el koloraj vitroj.

Vitralo en katedralo en Budapeŝto
Bildoj pri vitraloj aŭ aliaj vitraĵoj
Vitromozaiko "Paco" fare de Miksa Róth, premiita en Parizo en 1900
Vitralo (detalo) en la Kapelo de Eyneburg (Belgio)
Municipa domo de Prago
Vitralo en Katedralo Nia Sinjorino de Parizo
Koloraj trianguloj
Vitraĵa pordo en Italio
Arkeologiaĵo
Moderna vitralo


Historio redakti

Jam la praegiptoj konis kolorajn vitrojn. Jam dum la mezepoko ekde la 10-a jarcento la monaĥoj kreis vitrajn mozaikojn. Post 3 jarcentoj en la katedraloj oni uzis vitrojn farbitajn per emajloj. Britoj inventis la plumbovitron en la 17-a jarcento. Ili donis al la vitro plumban oksidon.

La nuna tekniko de vitropentrado estas tio, ke la vitro estas kovrita per tavolo de facile degelanta vitropolvo, kiu degelas post varmiĝo, dum la suba vitro ankoraŭ ne moliĝas. Estas konata tekniko pentri sur vitro same tiel, kiel pentristo sur kanvaso, nature la iloj kaj farboj estas aliaj. Estas pli facile pentri sur ebenajn vitrojn, ol vitrajn objektojn (kruĉoj, vazoj ktp).

Necesaĵoj por vitropentrado redakti

  • travidebla vitra folio aŭ ajna vitra objekto
  • vitra farbo
  • por konturado ora, arĝenta, bronza kaj nigra farboj
  • peniko
  • fenestropurigilo por sengrasigi
  • skalpelo, lavtuko

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti