Artoteorio

(Alidirektita el Teorio de arto)

Artoteorio (aŭ teorio de artoj) estas akademia fako kiu enhavas ĉiun priskribon de la artaj montrovariantoj (artaj fenomenoj aŭ artverkoj), dekomence el ties konsidero aŭ akcepto kiel tio, en ĉiuj ĝenroj de arto, sed ĉefe el la nomataj belartoj (kiuj inkludas kaj la vidartojn -pentrarto, skulptarto kaj arkitekturo- kiel la literaturo, la muziko aŭ aliaj spektaklaj artoj).

La ateliero de la pentristo, de Gustave Courbet, 1855. La realismo defias la akademiismon per tiu manifesto per kiu la pentristo fieras per la ĉirkaŭo de roluloj ej ĉiuj sociaj sektoroj.

Male, la nomataj aplikataj artoj (nomitaj ankaŭ malgrandaj artoj, dekoraciaj artojartoj kaj metioj) ricevis historie pli malgrandan aprezon (kun tiu de aliaj metioj kaj male al la pli bone valoritaj liberalaj artoj), kvankam el fino de la 19-a jarcento ili postuliĝis kaj el la 20-a jarcento ili atingis la etikedon de dezajno, kies ĝeneraligo al ajna medio de la kreivo kaj la produktado aŭ eĉ de la servoj endanĝerigas la etoson ĝis ties aplikado senkriterie de troa kaj eĉ ridinda maniero, senvalorigante sian enhavon.

La teorioj de arto analizas tiun el vidpunktoj kaj teoria kaj normiga, havigante metodologion por aperigi la signifon de la artverkoj. La filozofia kadro en kiu eblas la situo de ĉiu versio de la teorio de arto estas forte ligita al la diferencaj interpretoj de la estetiko, ĉar la meditado ĉirkaŭ la esenco kaj funkcio de la arto mem troviĝas ĉe la limo inter ambaŭ fakoj, de malfacila limigo.

En ĉiu fako la artoteorio funkcias diference, analizante diverstipajn materialojn, per diversaj metodologioj kaj variaj celoj. Tiele ekzistas aparte la muzikteorio, la literatura kritiko ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Blunt, Anthony (1940) La teoría de las artes en Italia del 1450 a 1560. Madrid: Cátedra (hispana eldono de 1979) ISBN 84-376-0194-0
  • Eco, Umberto (2004). Historia de la belleza. Lumen, Barcelona. ISBN 84-264-1468-0.
  • Fuga, Antonella (2004). Técnicas y materiales del arte. Electa, Barcelona. ISBN 84-8156-377-3.
  • Givone, Sergio (2001). Historia de la estética. Tecnos, Madrid. ISBN 84-309-1897-3.
  • Gombrich, Ernst (1997). Historia del Arte. Debate, Madrid. ISBN 978-84-8306-044-5.
  • González, Antonio Manuel (1991). Las claves del arte. Últimas tendencias. Planeta, Barcelona. ISBN 84-320-9702-0.
  • Hauser, Arnold (2004). Historia social de la literatura y el arte. Debolsillo, Barcelona. ISBN 978-84-9793-220-2.