Artoj kaj Metioj

(Alidirektita el Artoj kaj metioj)

Artoj kaj Metioj (en angla Arts and Crafts) estas arta movado kiu unue disvolviĝis en Britio en la 19-a jarcento. La estro de la movado estis Charles Robert Ashbee. Kune kun li laboris tri arkitektoj kaj dezajnistoj, Augustus Pugin, John Ruskin kaj William Morris, kiuj interalie dekomence kontraŭis la produktadon de meblaro en industrio per maŝinoj, ĉar ne nur ke la produkto estis de malalta kvalito sed ke la teknologio igis la dezajniston mem kiel mekanika ilo kaj ke ekzistis neniu konservado de arta kvalito, aŭ de personeco de la produktanto en la produkto.

Dezajno de William Morris murpapero nomata "Trellis", 1862
Unu el la domoj dezajnitaj fare de William Morris en Anglio

La movado manifestis kontraŭ la troa dekoracio en tiu tempo kaj prediktis pri reveno al laboro en gildoj, eble kiel en la mezepoko. Ilia celo estis stari kiel premgrupo kontraŭ la malbona nivelo de industria dezajno, protekti la artan dezajniston, inkluzive de lian statuson kaj laborrajtojn, kaj konservi altajn normojn de kvalito kaj formo. Ili elektis la vorton "gildo" ĉar ĝi estas donita en la kunteksto de la socia strukturo en la mezepoko, en kiu la metiistoj kaj artistoj ene de la gildo ricevis respekton kaj sendependecon.

La ĉefdisputo levita koncerne la movadon estis ke ĝi provis turni la horloĝon malantaŭen, kaj ke ĝi ne povis esti praktika en moderna, urba, konsumema kaj evoluanta socio.

Malgraŭ tiaj polemikoj, la movado pli kaj pli trapenetris kaj la konscion de la konsumantoj kaj la produktejojn, kaj estis disvastigita en Eŭropo. La diferenco inter la brita filio kaj tiu evoluinta en Usono kuŝis en la alirebleco (tiu signifas marketan prezon) de la konsumanta publiko al la produktoj. La menciita brita movado produktis manfaritan arton, surmerkatigis produktojn kies prezo ne konvenis al la mezklasa konsumanto, kaj limigis ĝin al la riĉa konsumantaro. Kontraste, la usona movado estis integrita kun la mekanizita fabrikado, kiu malaltigis produktoprezojn kaj allogis multe pli larĝan konsumantan publikon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti