Malfermi la ĉefan menuon

La martirigo de dek miloj (Durero)

La martirigo de dek miloj.

La martirigo de dek miloj estas olea pentraĵo de Albrecht Dürer, datita el 1508 kaj nune en la Muzeo de Arthistorio de Vieno, Aŭstrio. Ĝi estas subskribita en kartuŝo kiu pendas el bastono portata de la memportreta figuro de la artisto en la centro, per diraĵo Iste fatiebat Ano Domini 1508 Albertus Dürer Aleman.

HistorioRedakti

La pentraĵo estis mendita de Frederiko la 3-a de Saksio por la Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Vitenbergo.[1] Frederiko estis patrono de Durero el 1496. Li mem elektis la temon, ĉar lia kolekto de relikvoj inkludis kelkajn el la Dekmil martiroj.

 
La simila gravuraĵo de 1496.

Durero estis uzanta la saman temon por lignogravuraĵo ĉirkaŭ dek jarojn antaŭe (vidu maldekstre), sed en la nova verko li nuligis kelkajn makabrajn detalojn kiel la torturo de la episkopo Akacio, kies okuloj estis boritaj per borilo. Tiu sceno estis anstataŭita per krucifikso dekstre kaj per la montro de la episkopo katenita malantaŭ ĝi.

 
Detalo de la arbaro.

La verko estis ripete menciita en la leteraro inter la artisto kaj Jakob Heller el Frankfurto. Durero ricevis 280 florenojn por tiu laboro.

PriskriboRedakti

La pentraĵo prezentas la legendan martirigon de dek mil kristanaj soldatoj buĉitaj en Monto Ararat fare de la Reĝo de Persio, Ŝapur la 1-a, laŭ ordono de la Romia imperiestro HadrianoAntonino Pia, aŭ, laŭ aliaj fontoj, Diokleciano.

Durero pentris nombrajn diversajn martirigajn scenojn ene de arbaro kun klaraĵoj kaj klifoj. En la fono estas krucifiksoj, senkapigoj, martelfrapadoj. La persa reĝo estis portretita kiel Otomana sultano, ĉevalrajde dekstre. Ankaŭ la ekzekutistoj vestas rimarkindajn otomanajn vestojn. En la fono estas prizonuloj kiuj piediras al klifo el kiuj ili estas forĵetitaj suben kontraŭ rokoj kaj dornaj arbustoj, same kiel scenoj de bataloj, ŝtonumadoj kaj frapado per grandaj klaboj.

Centre de la homamasa sceno, rimarkinde vestitaj nigre, estas du roluloj kiuj piediras trankvile, ŝajne nekonsciaj pri la hororo ĉirkaŭ ili: unu estas la memportreto de Durero mem (tenante sian subskribon), dum la alia estai lia amiko kaj humanisto Conrad Celtes, kiu estis mortinta kelkajn monatojn antaŭ la realigo de la pentraĵo.[1]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 . Kommentar. sandrart.net. Alirita 10a de junio 2013.

BibliografioRedakti

  • Costantino Porcu, ed. (2004). Dürer. Milan: Rizzoli.

Eksteraj ligilojRedakti