Munot estas rondfortikaĵo en la urbo Ŝafhaŭzo en Svislando. Ĝi estas la reknonilo de la urbo. Ĝi estis konstruita en la 16-a jarcento, sed jam tuj post ĝia finkonstruo estiĝis fortaj duboj, ĉu la fortikaĵo korespondas al la tiama stato de la militarto. La fortikaĵo efektive nur unu fojon en ĝia historio en la jaro 1799 dum la milito inter Napoleono kaj Aŭstrio estis uzita dum milita batalo.

Munot
kastelo
fortreso [+]

LandoSvislando
Koordinatoj47° 41′ 49″ N, 8° 38′ 23″ O (mapo)47.6969444444448.6397222222222Koordinatoj: 47° 41′ 49″ N, 8° 38′ 23″ O; CH1903: 690162 / 283615 (mapo)

Estiĝo1563

Munot (Kantono Ŝafhaŭzo)
Munot (Kantono Ŝafhaŭzo)
DEC
Munot
Munot
Lokigo de Kantono Ŝafhaŭzo en Svislando

Map
Munot

Vikimedia Komunejo:  Munot [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fortikaĵo Munot en Ŝafhaŭzo

Historio redakti

La instalaĵo estis konstruita inter 1563 kaj 1585 laŭ la planoj de la rondfortikaĵo de Albrecht Dürer. La konstruado okazis parte per servutlaboro. Kun ĝia gardoturo ĝi estas unu el la tre malmultaj ekzemploj de transiro inter mezepoka kastelo al moderna fortikaĵo. Munot estis parto de la urba defendfortikaĵo.

Post la ununuara sieĝo de la frotikaĵo en la jaro 1799 ĝi perdis ĝian signifon kaj servis kiel ŝtonrezervo por la kreskanta urbo. Ek de 1826 Johann Jakob Beck (1786-1868), desegnoinstruisto de la kantona lernejo de Ŝafhaŭzo, engaĝiĝis por la konservado de Munot. Pro lia iniciativo la fortikaĵo ĝis 1839 estis renovigita kaj sekurigita kontraŭ disfalo. La 30-an de oktobro 1839 oni reinaŭguris la renovigitan fortikaĵon per granda festo. La saman tagon estis fondita la Munot-Asocio kies unua prezidanto fariĝis Johann Jakob Beck.

Priskribo de la konstruaĵo redakti

La fortikaĵo Munot prezentiĝas hodiaxu kiel cilindroforma konstruaĵo kun diametro de 50 m. La alteco de la murigita cilindro de la planko ĝis la plej supera kanonplatformo mezuras proksimume 25 metrojn, ĉe averaĝa murdikeco de 4 m. La turo, kiu estas kovrita per pinta tegmento, estas ankoraŭ 15 metrojn pli alta. En la turo troviĝas ankaŭ la loĝejo de la munotgardisto, kies tasko estas la flegado de la damaaro, kiu vivas en la Munotfoso ĉirkaŭante la fortikaĵon, kaj sonorigi ĉiun vesperon je la 21-a horo mane la Munotsonorileton. Ĉe la suda kaj okcidenta deklivo de la Munotmonteto situas vitejoj.

Plia utiligado de la nomo Munot redakti

La loka radiostacio de Ŝafhaŭzo nomas sin Radio Munot. Samle la plejmalnova asocio de mezlernejanoj de Ŝafhaŭzo sin nomas Munot, kaj liniŝipo, kiu trafikas sur la suba parto de Bodenlago portas la nomon de la fortikaĵo.

Eksteraj ligiloj redakti