Sankta Hieronimo en sia studejo

Sankta Hieronimo en sia studejo (en germana: Der heilige Hieronymus im Gehäus) estas gravuraĵo de 1514 fare de la germana artisto Albrecht Dürer. Sankta Hieronimo estas montrita sidanta ĉe sia skribotablo, koncentrita en laboro. La tablo, sur kies angulo staras kruco, estas tipa de la Renesanco. Imagebla linio el la kapo de Hieronimo pasanta tra la kruco alvenus al kranio sur la fenestrorando, kvazaŭ kontrastante morton kaj Resurekton. La leono en antaŭfono estas parto de la tradicia ikonaro de Sankta Hieronimo, kaj proksime estas dormanta hundo, animalo ofte trovebla en la verkoj de Durero, simboligante fidelecon. Ambaŭ kreitaĵoj estas parto de la historio de Hieronimo en la Ora Legendo (ĉirkaŭ 1260), kiu enhavas fantaziemajn hagiografiojn de sanktuloj.

Sankta Hieronimo en sia studejo.

Sankta Hieronimo en sia studejo estas ofte konsiderata kiel parto de grupo de tri gravuraĵoj de Durero (nome liaj Meisterstiche), el kiuj la aliaj estus la bone konataj Kavaliro, Morto kaj Diablo (1513) kaj Melankolio 1a (1514). Kune ili estis viditaj kiel reprezentantaj la tri sferojn de aktiveco agnoskitaj en mezepoko: Kavaliro, Morto kaj Diablo apartenus al la morala sfero kaj al la "aktiva vivo"; Melankolio 1a reprezentus la intelektan sferon; kaj Sankta Hieronimo la teologian kaj kontempleman vivon.