Hans Leonhard Schäufelein

(Alidirektita el Hans Schäufelein)

Hans Leonhard SCHÄUFELEIN [ŝojfelajn] (ĉirkaŭ 1480–1540) estis germana artisto, kiel pentristo kaj desegnisto de lignogravuraĵoj.

Hans Leonhard Schäufelein
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1480
en Nurenbergo
Morto ĉ. 1540
en Nördlingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Nurenbergo, probable studis kun Michael Wolgemut, kaj poste iĝis helpanto de Albrecht Dürer, kiun li imitis.[1] En 1512 li iris al Aŭgsburgo kaj en 1515 retranslokiĝis al Nordlingen.

Li estis gracia rakontisto, kaj liaj tipoj, kvankam rare akurate desegnitaj, estas altiraj, sed al li mankas energio kaj profundo. Karakteraj fruaj pentraĵoj estas la altarpeco de Ober Sankt Veit ĉe Vieno (1502), "Scenoj el la vivo de Kristo" (Dresdena Galerio), kaj "Sankta Hieronimo" (Germanisches Nationalmuseum, Nurenbergo).

 
Abendmahl (Eŭkaristio), Hans Leonhard Schäufelein, 1515, Ĉefpreĝejo de Ulm.

Al lia periodo de Nordlingen apartenas lia majstroverko, la tiel nomita "Zieglera Altaro" por la preĝejo de Sankta Georgo (1521), parto el kiu estas ankoraŭ en la preĝejo, parto en la muzeo; "Scenoj el la historio de Judith," en la urbodomo; kaj la iluminita Psalterio de la grafo von Ottingen, nune en Berlina presejo. Liaj ĉefaj lignogravuraĵoj estas tiuj de Theuerdank de la imperiestro Maksimiliano la 1-a.

Schäufelein kreis ludkartaron ĉirkaŭ 1535, kiu estas konsiderata mejloŝtona en la germana 16a-jarcenta produktado de ludkartaroj.[2]

Notoj redakti

  1. Herbermann, Charles, eld. (1913). "Hans Leonhard Schäufelin". Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company.
  2. Trionfi.com Alirita la 24an de junio 2019.