Anton Koberger

germana oraĵisto, presisto kaj publikigisto

Anton KOBERGER[1] (ĉirkaŭ 1440/1445 – 3a de oktobro 1513) estis germana oraĵisto, presisto kaj publikigisto kiu presis kaj publikigis la Nurembergan Kronikon, nome mejloŝtono de inkunabloj, kaj estis sukcesa librovendisto de verkoj de aliaj presistoj. Li stablis en 1470 la unuan presejon en Nurenbergo.

Anton Koberger
Lignogravuraĵo el la Biblio de Koberger, 1483.
Lignogravuraĵo el la Biblio de Koberger, 1483.
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1439 (1439-11-30)
en Nurenbergo
Morto 3-an de oktobro 1513 (1513-10-03) (73-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Anton Koberger
Okupo
Okupo oraĵisto • eldonisto • librovendisto • presisto • pentristo
vdr

Anton Koberger naskiĝis en establita familio de Nurenbergo de bakistoj, kaj faris sian unuan aperon en 1464 en la Nurenberga listo de civitanoj. En 1470 li edziĝis al Ursula Ingram kaj post ŝia morto li reedziĝis kun alia membro de la Nurenberga alta klaso, nome Margarete Holzschuher, en 1491. Entute li arigis 25 gefilojn, el kiuj dektri survivis al maturiĝo.

Koberger estis la baptopatro de Albrecht Dürer, kies familio loĝis en la sama strato. En la jaro antaŭ la nasko de Dürer en 1471 li ĉesis oraĵadon por iĝi presisto kaj publikigisto. Li tuj iĝis la plej sukcesa publikigisto en Germanio,[2] absorbante siajn rivalojn laŭlonge de la jaroj por iĝi granda kapitalisma entrepreno, kun dudek kvar presmaŝinoj funkciantaj, presante nombrajn verkojn samtempe kaj uzante en sia pinto 100 laboristojn:[3] presistoj, tiparistoj, tiparfondistoj, iluminaciistoj kaj tiel plu. Konstante plibonigante sian negocajn projektojn, li sendis veturagentojn kaj establis ligilojn kun librovendistoj tra tuta Okcidenta Eŭropo, ekzemple al Venecio, nome la alia granda centro de presado de Eŭropo, Milano, Parizo, Liono, Vieno kaj Budapeŝto. Por la paperliverado, li akiris du papermuelejojn.

Lia preskompanio supervivis sian morton nur ĝis 1526, kaj la familio plue estis oraĵistoj kaj juvelistoj.[4]

Notoj redakti

  1. Tiutempaj dokumentoj literumas ankaŭ lian nomon Koburger, Coberger, Coburger.
  2. Bartrum, Giulia, Albrecht Dürer and his Legacy, British Museum Press, 2002, pp 94-96, ISBN 0-7141-2633-0
  3. Walter Gebhardt, "Nürnberg macht Druck! Von der Medienhochburg zum Printzentrum." in Marion Voigt (ed): Lust auf Bücher. Nürnberg für Leser. Nürnberg. (2005) pp 11-43.
  4. Herbermann, Charles, eld. (1913). "Anthony Koberger". Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company. Alirita la 23an de junio 2019.