Hindia lingvo

hindeŭropa lingvo parolata en Barato
(Alidirektita el Hindia)

La hindia lingvo (nagarie: हिन्दी, IAST: Hindī), aŭ la moderna norma hindia lingvo (nagarie: मानक हिन्दी, IAST: Mānak Hindī) estas normigita kaj sanskritigita registro[1] de la hindustana lingvo.

Hindia lingvo
हिन्दी
Mapo
lingvotavolo • lingvo • moderna lingvo
Hindustana lingvo
Parolata en Barato
Parolantoj 341 000 000
Denaskaj parolantoj taksataj 370 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 155 milionoj
Skribo nagario
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Hindia
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Barato, en la ŝtatoj Utar-Pradeŝo, Raĝastano, Madhja-Pradeŝo, Biharo, Harjano, Himaĉal-Pradeŝo, Ĝharkhando, Ĉhatisgaro, Utarakando, Delhio, Ĉandigaro, Andamanoj kaj Nikobaroj
Reguligita de Centra Hindilingva Direkcio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 hi
  ISO 639-2 hin
  ISO 639-3 hin
  Glottolog hind1269
Angla nomo Hindi
Franca nomo hindi
Vikipedio
vdr

Kune kun la angla, la hindia skribata per la nagaria skribsistemo estas la oficiala lingvo de la registaro de Barato.[2]

Kiel lingvovario, la hindia estas la kvara plej parolata unua lingvo en la mondo, post la mandarena, la hispana kaj la angla.[3] Kune kun la urdua kiel hindustana lingvo, ĝi estas la tria plej parolata en la mondo post la mandarena kaj la angla.[4]

Priskribo redakti

Se oni sumigas

  • tiujn, kies gepatra lingvo la hindia estas (en granda parto de norda Barato),
  • tiujn, kiuj scipovas ĝin, ĉar ĝi estas kune kun la angla same oficiala lingvo de la Barato, sume 352 milionoj,
  • la parolantojn de la urdua lingvo (kiu estas fakte la sama lingvo skribita pere de la araba alfabeto, kaj kiu estas parolata aŭ uzita poeziverke de plurdekoj da milionoj da baratanoj, en Barato),
  • kaj tiujn, kiuj parolas la hindian kiel oficialan lingvon de Pakistano (sed ĝi tute ne estas la plej parolata lingvo de tiu ĉi lando), t.e. 92 milionoj,
  • se oni do sumigas al la denaskaj la aliajn parolantojn,

tiam oni venas al granda nombro de pli ol 450 milionoj da homoj (sed [mankas fonto]).

La hindia lingvo estas rezulto de kontaktoj inter militista klaso de konkerintoj kaj la idiomo de la indiĝena loĝantaro. La hindia origina lingvo estis la popola idiomo de la regiono de Delhio , la ĥariboli. La eksteraj influoj estis ĉefe el

  • persa lingvo : la oficiala lingvo de la invadintoj kaj de la islamaj kortegoj kaj kleraj medioj ĝis la 16-a jarcento (kaj eĉ plue),
  • ankaŭ araba lingvo, ĉar la persa mem plenas de arabdevenaj vortoj, pro influo de la islamiĝo ;
  • ankaŭ influoj el la tjurka lingvaro evidentiĝas, ĉar gente la invadintoj estis ĉefe tjurkaj, tiu influo sentiĝas ĉefe en la gramatiko (1).[mankas fonto]

La moderna hindia lingvo proprasence estas kreado de la anglaj koloniantoj, kiuj instigis la hinduajn klerulojn rehindigi la urduan lingvon (interalie per elprenoj rekte el Sanskrito, kiel en eŭropaj lingvoj oni kreis neologismojn el la Latino) por krei lingvon utiligeblan en la tuta Hinda kolonia imperio.[mankas fonto]

Tial la vortaro estas riĉega, ĉar duobla, eĉ foje triobla, ekzemple :

  • दृष्टि (dŗiŝţi) – el la sanskrito
  • निगाह (nigâh) el la persa
  • नज़र (nazar) el la araba

ĉiuj tri havas pli-malpli la saman signifon : rigardo, vidado

Ĉefaj gramatikaj proprecoj redakti

  • du genroj (ina, kaj vira) ĉe la substantivoj, kiujn oni devas memori kiam lernante ilin, kiel ĉe la franca
  • neniu difina artikolo nek nedifina artikolo, same kiel en la rusa aŭ en latino.
  • la rolmontriloj ne estas prepozicioj, t.e. lokataj antaŭ la vorto, sed « postpozicioj », lokataj post la vorto, kiel en la japana. Ekzemple : Bharat ki bhashaen = la lingvoj de Barato
  • preskaŭ neniu neregula verbo. Sed la konjugacia sistemo ofertas tre ampleksan gamon da modoj kaj nuancoj, ankoraŭ pliigita per la uzo de la komponitaj verboj. Ekzemple ne nur ekzistas kiel en la angla (kaj kiel en la angla sisteme uzata kiam temas pri ago konsiderata laŭ ĝia disvolviĝo) tempo « progresiva » sed ankaŭ « kontinue daŭranta », kaj « kutima ». Pere de la uzo en komponitaj verboj de लेना lena (proprasence : preni) kaj देना dena (proprasence : doni) aldonitaj al radiko de verbo oni donas al tiu jen iun ideon de « direktita al la aganto », aŭ « por sia propra intereso », jen tiun de « direktita al la objekto de la verbo » aŭ « farita ne por la propra intereso de la aganto sed ekzemple pro devo », simile la aldono de la verbo बैठना baiţhna (proprasence : sidi) indikas ke la ago « ne devis esti farita, ĝenanta, maldeca, altrudanta »
  • ekzistas multe da homonimoj kaj paronimoj (vortoj tute malsamaj kun tre proksima elparolo ekzemple : गली (galî) = strateto, sed गाली (gâlî) = insulto
  • la normala ordo de vortoj estas: subjekto komplementoj verbo. Kaj la ordo de la diversaj komplementoj estas reguligita. Sed fakte estas kiel en Esperanto: la "normala" ordo povas ĉiam esti ŝanĝita, sed tiam tio kreas stilajn efektojn, kaj emfazas la elementon kiu ŝanĝis lokon.

pli detalaj eroj redakti

  • Vortordo

Pri la vortordaj aferoj samas kiel en Esperanto, sed tion oni priskribas iom alimaniere:

- En Esperanto oni unue diras : la vortordo estas libera ! Poste oni diras, ke tamen estas « normala » neŭtrala vortordo, kaj, ke nur se oni volas doni emfazon al certa frazparto oni ŝanĝas ĝin.

- En la hindia oni diras, ke la vortordo estas tute fiksita, ke ĉiu vorto havas sian precizan laŭvican lokon en la frazo. Sed poste oni aldonas, ke oni ĉiam povas ŝanĝi la lokon de parto, kiun oni volas emfazi; kaj se oni legas urduan poezion oni konstatos, ke vortoj povas troviĝi en plej diversaj ordoj !

Do, jen la norma ordo :

Unua principo : la ordo estas : 1° subjekto 2° adverboj (esperante : e-vortoj) kun inter ili la ordo : pritempaj, prilokaj, kaj fine primanieraj 3° la nerekta objekto (dativo, al-komplemento) 4° la rekta komplemento 5° la verbo.

आप कल मुझे पैसा दीजिए । vi morgaŭ al mi monon bonvole donu
मैं हमेशा वहाँ बस से जाती हूँ। mi ĉiam tien perbuse iras

Se estas nea vorteto ( नहीं, न, मत ) ĝi troviĝas tuj antaŭ la unua elemento de la verbo, kiu entenas ties radikon. Kiam la verbo « esti » होना uzatas ĉu kiel ĉefverbo ĉu kiel helpverbo, ĝi povas esti forlasita en neaj frazoj kun नहीं

हमारे गाँव के लोग गोश्त नहीं खाते Niaj vilaĝaj homoj ne manĝas la viandon

Se estas ia demando-pronomo (aŭ pronomo kun komplementa vorto, vidu pliposte la frazon kun कितने दिन) ĝi lokiĝas tuj antaŭ la verbo

यह दुकान बंद कब होता है ? Kiam tiu butiko fermiĝas ?
  • Verbo « esti » - subjektaj pronomoj

mi estas मैं हूँ ci estas तू है (1) li, ŝi, ĝi estas वह, यह (2) है

ni estas हम हैं vi estas तुम, आप (1) हो ili estas वे, ये (2) हैं

(1) तू = ci uzatas nur direktante al: infanoj, personoj kun kiuj oni havas tre intiman rilaton, servistoj, alie havas sencon malestiman, (uzu ĝin nur singarde!) Aliokaze la pluralo तुम estis uzata kiel respekta pluraligo (kiel ekzemple en la franca lingvo), sed tio nur plu estas vera en vilaĝoj, en urboj ĝi iĝis ekvivalento de “ci” por ordinaraj intimaj, amikaj uzoj, en familio kiam oni parolas al pli junaj. Nun la vera respekta pronomo estas आप.

  • La pluraligo pro respekto uzatas eĉ ene de la familio ĉiam kiam oni parolas al pli maljuna.
  • Cetere la regulo pri pluraligo pro respekto estas uzata ne nur ĉe la dua persono, kiel en kelkaj eŭropaj lingvoj, sed ankaŭ ĉe la tria persono, kiam oni parolas pri persono, kiun oni viumus se oni parolus al ili. चाचा जी यहाँ हैं। वे हिन्दू नहीं हैं Onklo estas ĉi tie. Li ne estas hindua
  • Kaj tiu pluraligo implicas, ke ankaŭ la adjektivoj estos pluraligitaj!

(2) ĉe la tria persono la montropronomoj (tio) uzatas kiel pronomoj. वह kaj वे signas malproksimajn sujektojn, यह kaj ये proximajn. Sed atentu! यह kaj ये pri personoj povas esti malestimaj, do prefere uzu वह kaj वे.

  • Kiel diri « havi » ?

Ne ekzistas verbo « havi » en hindî.. La ideo esprimeblas diversmaniere ; unue oni devas konsideri ĉu temas pri

1) aĵoj moveblaj 2) aŭ pri aĵoj, kiuj implicas pli intiman aŭ konstantan rilaton

1) por aĵoj, utilaĵoj, varoj ktp la skemo estas: « posedanto »+ के पास+ « verbo esti » :

राम के पास कमप्यूटर है Râm havas komputilon
मेरे पास पैसा नहीं है mi ne havas monon

Sed notendas, ke la laŭvorta senco de la kombina genitiva rolmontrilo के पास estas « apud », do se oni diras :

राम कमप्यूटर के पास है tio signifas « Râm staras apud la komputilo »

kaj :

कमप्यूटर राम के पास है La komputilo staras apud Râm

2) Por nemoveblaĵoj, parencoj, korpopartoj, kutime uzatas formon per poseda partiklo :

दुकानदार की दो दुकाने हैं la butikisto havas du butikojn
मेरे दो छोटे बेटे हैं mi havas du filetojn

3) aliaj okazoj eblas, kiel ekzemple :

हमारे मकान में सात कमरे हैं nia domo havas sep ĉambrojn
  • Se-frazoj
Se-frazojn konsistigas « se+* » propozocio sekvita de « tiam+* » propozicio : « Se pluvos, tiam mi ne eliros ». En la hindia, la se-propozicio ekas per अगर aŭ यदि, kaj la tiam propozicio per तो (foje povas okazi, ke अगर / यदि estu forlasita, sed pri तो ne eblas).

Se la se-frazo temas pri estonteco, la se-propozicio povas esti per futuro aŭ per subjunktivo (se subjunktivo uzatas signifas, ke la supozo rigardatas kiel malpli certa aŭ malpli neta) :

अगर वह आएगी तो उसे पुस्तक दूँगा Se ŝi venos, mi donos la libron al ŝi.
अगर वह आए तो उसे पुस्तक दूँगा। Se ŝi eble venos, mi donos la libron al ŝi.
मौसम अच्छा न हो तो हम घर में ही रहें ? Se la vetero ne bonus ĉu ni ja restus en la domo ?

en la tiam-propozicio povas uzati futuro, subjunktivo aŭ ia ordona modo (ordona modo aŭ « ĝentila peta modo ») :

अगर वह नहा रहा हो तो मैं उसे बाद में फ़ोन करूँ ? Se okazus, ke li li estos baniĝanta, do ĉu mi eble telefonu lin poste ?
यदि लड़कों के बीच में झगड़ा हो तो अध्यापक को बुलाना । Se inter la knaboj kverelo estiĝus, voku la instruiston.
  • Aliaj sencoj de तो
Ni vidis, ke en tiaj frazoj तो havas sencon de rezulto, ankaŭ en aliaj cirkonstancoj ĝi uzatas tiusence :
अच्छा, तो मैं चलूँगा । bone, do mi ekiras.
तो आप यहाँ कितने दिन रहेंगे? Nu, kiom da tagoj vi restos ?

Kiam तो troviĝas meze de frazo aŭ propozicio, gi donas al la antaŭaĵo(j) emfazon, emfazo, kiu estas kutime opozicia, kaj antaŭe anoncas kontrastigon de unu fakto al la alia. Ekzemple :

मैं तो नहीं जानता, मेरा भाई जानता होगा Ne scias mi, sendube scias mia frato.

नहीं तो signifas « se ne », ekzemple :

पत्र जल्दी लिखो नहीं तो मैं घबराऊँगा । rapide vi skribu leteron, se ne mi maltrankviliĝos.

Aliaj kutimaj uzoj ekzempligatas ĉi sube :

आप अच्छे तो हैं ? vi bone fartas, mi esperas ?
माँस तो क्या, वह अंडे भी नहीं खाती ! ne parolu pri viando, ŝi ne manĝas eĉ ovojn !

Sufikso वाला

वाला estas sufikso aldonita ĉefe post nomoj adverboj aŭ infinitive en oblikva formo por elfari diversajn sencojn. Ĝi deklinaciiĝas kiel adjektivoj.

Tiel el nomoj, ĝi faras nomojn de « istoj » aŭ de « uloj », ekzemple

मिठाई : dolĉaĵo मिठाईवाला : dolĉaĵvendisto
पगड़ी : turbano पगड़ीवाला : iu, kiu surhavas turbanon

el adverboj :

ऊपर : supre ऊपरवाला : superŝtupare, supretaĝe (metafore: la dio!)

el oblikviaj infinitivoj:

हिंदी बोलना : paroli la hinda हिंदी बोलनेवाला : hindiparolantulo
आना : veni आनेवाला : kiu venas, onta

el oblikvaj infinitivoj ĝi ankaŭ esprimas sencon : « tuj faronta la aferon », ekzemple :

मैं बाहर जाने वाला था : mi estis tuj forironta

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Constitution of India. Arkivita el la originalo je 2012-04-02. Alirita 21-a de marto 2012.
  2. Constitutional Provisions: Official Language Related Part-17 of The Constitution Of India. Department of Official Language, Government of India. Alirita 15-an de Februaro 2017.
  3. Mikael Parkvall, "Världens 100 största språk 2007" (The World's 100 Largest Languages in 2007), in Nationalencyklopedin. Asteriskoj markas la takson de 2010 por la unuaj dek du lingvoj.
  4. Hindustani. Columbia University press. encyclopedia.com.

Eksteraj ligiloj redakti