Hindilingva Vikipedio
la enciklopedio Vikipedio en la hindia lingvo
La hindilingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la hindia lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon हिन्दी विकिपीडिया. La projekto fondiĝis en julio 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en aŭgusto 2011. Estis la 40-a lingva eldono de vikipedio, kiu transpaŝis tiun limon. La 7-an de marto 2021 ĝi enhavas 146 216 artikolojn.
Hindilingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | hi.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | hindia |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 7-a de marto 2021 | |
Artikolnombro | 146 216 |
Profundeco | 193.9 |
Paĝoj | 1 082 257 |
Redaktoj | 5 120 746 |
Uzantoj | 615 547 |
Aktivaj uzantoj | 1 519 |
Administrantoj | 8 |
Dosieroj | 3 468 |