Ĉandigaro (panĝabe ਚੰਡੀਗੜ੍ਹ; hinde चंडीगढ़, IAST Caṇḍīgaṛh; prononco [ʧʌɳɖiːgʌɽʰ]) estas milionurbo kaj universitata urbo de Barato, kiu havas la statuson de unia teritorio. Mem estante administre sendependa de barata ŝtato, la urbo tamen estas la ĉefurbo por du barataj ŝtatoj, kiuj ambaŭ limas je la urba teritorio: kaj por Panĝabo kaj por Harjano. Al la urbo Ĉandigaro konektatas la satelitaj urboj Panĉkula kaj Mohali - kune ili konsistigas triopon, angle nomatan Chandigarh Tricity.

Ĉandigaro
hindie: चण्डीगढ़, panĝabe: ਚੰਡੀਗੜ੍ਹ , angle: Chandigarh
urbo kaj unia teritorio
Parko en Ĉandigaro
Oficiala nomo: चण्डीगढ़
Kromnomo: Urbo de Beleco
Lando Barato Barato
Distrikto 1
Historiaj regionoj Mogola Imperio, Brita Hindio
Montaro Sivalik
Situo Ĉandigaro
 - alteco 350 m s. m.
 - koordinatoj 30° 45′ 00″ N 76° 47′ 00″ O / 30.75000 °N, 76.78333 °O / 30.75000; 76.78333 (mapo)
Ĉefurbo Ĉandigaro
Areo 114,00 km² (11 400 ha)
Loĝantaro 1 054 686 (2011)
Denseco 9 251,63 loĝ./km²
Estiĝo 1953
Estro Vijayendrapal Singh

(ekde )

Horzono BST (UTC+5:30)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +91-172-XXX XXXX
ISO 3166-2 IN-CH
Oficialaj lingvoj hinda lingvo, panĝaba lingvo
Religio hinduismo (78,6 %), sikismo (16,1 %), islamo (4 %) ka.
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Chandigarh
Retpaĝo: www.chandigarh.nic.in
Portalo pri Barato

Map

Ĉandigaro estas grava mejloŝtono en la historio de urboplanado, kaj kune kun la planado de la urbo Braziljo, efektivigita de Lucio Costa, estas ankoraŭ la fokuso de viglaj diskutoj inter arkitektoj, urboplanistoj, sociologoj kaj historiistoj.

Sekretariejo de Ĉandigaro

Loĝantaro redakti

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 055 450 loĝantoj sur areo de 114 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 258 loĝantoj/km².

En la jaro 2008 la unia teritorio havis sume 1 111 000 loĝantojn (en 2001 temis pri proksimume 900 000), kaj la urbo Ĉandigaro mem el ili havis 1 003 000 loĝantoj (en 2001 temis pri malpli ol 809 000). Ĉefaj lingvoj estas la hinda, panĝaba kaj angla. Malpli ol 20 procentaĵoj de ili estas analfabetoj.

Historio redakti

Ĉandigaro estas impona kaj unika planita urbo, kiu naskiĝis post sendependiĝo de Barato. Le Corbusier kaj aliaj planadis la urbon, kiu konsistas el 1 km²-aj kvadratoj, kiel la ŝakluda tabulo. En 1966 la urbo estis oficiale ĉefurbo de la supre menciitaj 2 subŝtatoj.

Klimato redakti

Ĉandigaro havas subtropikan klimaton, kie regas varmegaj someroj, ne malvarmaj vintroj kaj musono, (la lasta daŭaras inter junio-septembro). La temperaturo varias inter -1  °C kaj 41  °C). Jare pluvas 1110 mm.

 
Monumento de Ĉandigaro

Vidindaĵoj redakti

  • la tuta urbo mem
 
Universitato en Ĉandigaro