Panĝaba lingvo
La panĝaba (en gurumukhi: ਪੰਜਾਬੀ, en shahamukhi پنجابی) estas hindeŭropa lingvo, kiun oni ĉefe parolas en regiono Panĝabio en Sudazio. Laŭ la popolnombrado en Pakistano (1998) kaj Barato (2001), pli ol 90 miliono da personoj parolas panĝaban kiel gepatra lingvo. Sekve, panĝaba estas la 11-a plej populara lingvo en la mondo.[1]
Ekzistas du malsimilaj ortografioj por skribi la lingvon. La parolantoj de la lingvo en okcidenta Panĝabo uzas shahmukhi-ortografion. Aliflanke gurumukhi-ortografio estas populara en orienta Panĝabo.[1] Oni agnoskas la lingvon en Barato; en barata Panĝabo kaj urbo Ĉandigaro, ĝi havas oficialan staton. Sed en Pakistano ĝi ne havas ian oficialan staton.[2]
Kiel ĉina, panĝaba estas tona lingvo. Tiu ĉi eco estas malofta por modernaj hindeŭropaj lingvoj.
Ankaŭ ViduRedakti
Inform-fontojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 : Department of World Languages and Literatures : Programs : Undergraduate Programs : Punjabi : Instructional Resources : Punjabi Language. San Jose State University.[rompita ligilo]
- ↑ Sandeep Singh Home > Language Studies > LRC Languages > Punjabi. Language Resource Center, Columbia University. Arkivigite je 2011-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligilojRedakti
- Panĝaba Lingvo Movado
- Akademio de la Panĝabo en Nord-Ameriko
- Reta Angla-Panĝaba Vortaro[rompita ligilo]
- Ciferecigante lingvon kun du skriboj: Satdeep Gill pri la kreskanta ĉeesto de la panĝaba en Interreto, artikolo aperinta en Global Voices 2022-09-05 esperante