Panĉkula
Panĉkula, hindie: पंचकुला estas planita urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en norda parto de subŝtato Harjano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. Panĉkula estas fakte sateliturbo de Ĉandigaro, nature apartenanta al urbaro de Ĉandigaro.
Panĉkula | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo en Barato • planurbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 134 109 - 134 114 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 42′ N, 76° 51′ O (mapo)30.69444444444476.850277777778Koordinatoj: 30° 42′ N, 76° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 365 m [+] | ||
Areo | 898 km² (89 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/da/26FCFBD2-E8E8-4FF0-B1BA-9hD1C6586F201.jpg/220px-26FCFBD2-E8E8-4FF0-B1BA-9hD1C6586F201.jpg)
Etimologio
redaktiLa loknomo estas derivita de sanskritaj vortoj panĉ (पंच) =kvin kaj kula (कुला) =kanaloj. Tiuj kvin irigaciaj kanaloj distribuas akvon al la areo.
Demografio
redaktiEn 2011 Panĉkula havis 211 355 (kun la aglomeraĵo 372 000) da loĝantoj kun legoscio 88%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiPanĉkula situas en montaro Sivalikoj en averaĝa alteco de 338 metrojn laŭ la marnivelo. Subŝtata sidejo Ĉandigaro troviĝas 8, la najbara subŝtata sidejo Ŝimlao 54, Patiala 60, Ĥanna 61, Kurukŝetr 73, Jamunanagar 78, tutlanda ĉefurbo Delhio 234, Mumbajo 1367, Kolkato 1458 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiĈandigaro, Sahibzada Ajit Singh Nagar kaj Panĉkula kolektive formas Triopo Ĉandigaro. Panĉkula estas laŭplana urbo kun sektorsistemo, kie troviĝas signifa armea bazo.
Ekonomio
redaktiEn Panĉkula la industria parko havas pintnivelan infrastrukturon por plifaciligi la informan teknologion.
Lingvoj
redaktiEn Panĉkula la oficiala lingvo estas la hindia lingvo, al kiu aldoniĝis la angla kaj panĝaba lingvoj. La hindia estas la plimulta lingvo kiel gepatra lingvo, la panĝaba estas la dua plej parola lingvo.
Religioj
redaktiLaŭ religioj en Panĉkula vivas ĉefe hinduoj (91%), poste sikoj (5%), islamanoj (2%), iomete ankaŭ aliaj.
Eduko
redaktiEn Panĉkula la plej altnivela eduko okazas en altlernejoj kaj institutoj.
Klimato
redaktiLa klimato en Panĉkula estas subtropika, tamen foje dum decembro kaj januaro frostas. Jare pluvas averaĝe po 1029 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio kaj septembro. La jara meza temperaturo estas 24 °C.
Trafiko
redaktiPanĉkula havas vojajn kaj fervojajn liniojn al la tutlanda reto. Ĉandigaro preskaŭ kontaktiĝas kun rektaj vojoj. La internacia flughaveno troviĝas tre proksime ĉe Ĉandigaro.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj, aparte menciinda hindua templo originanta de inter la 8-a kaj 11-a jarcentoj; ĝi estas kvazaŭ muzeo pro erotikaj skulptaĵoj
- botanika ĝardeno kaj esplorcentro pri kaktoj establita en 1987
- ĝardeno kun malgranda bestoĝardeno 20 km de la urbego; la laboro de kreado komenciĝis en la 17-a jarcento, nuntempa loko por ĉiujara mangofestivalo
- fortikaĵo
Fontoj
redakti- WikiTrans