Sahibzada Ajit Singh Nagar
Sahibzada Ajit Singh Nagar, panĝabe: ਸਾਹਿਬਜ਼ਾਦਾ ਅਜੀਤ ਸਿੰਘ ਨਗਰ, mallonge SAS Nagar estas planita urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en orienta parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La loknomo estas oficiale nomita pri la plej aĝa filo de guruo Gobind Singh. Ĝis 2012 la oficiala loknomo estis Mohali (panĝabe ਮੋਹਾਲੀ).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Manauli_Banner.jpg/775px-Manauli_Banner.jpg)
Sahibzada Ajit Singh Nagar | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 140110 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 146 213 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 43′ N, 76° 43′ O (mapo)30.71944444444476.718055555556Koordinatoj: 30° 43′ N, 76° 43′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 316 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Demografio
redaktiEn 2011 SAS Nagar havis 146 213 (kun la aglomeraĵo 176 152) da loĝantoj kun legoscio 93%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiSAS Nagar situas en montaro en averaĝa alteco de 324 metrojn laŭ la marnivelo kontaktiĝanta kun la subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro. Urbomezo de Ĉandigaro troviĝas 7, Ambala 44, Ĥanna 47, Patiala 51, Malerkotla 82, Ludiana 85, Saharanpur 116, tutlanda ĉefurbo Delhio 237, Mumbajo 1363, Kolkato 1470 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiJam antaŭ 8 mil jaroj tiu areo estis loĝata. Baldaŭe la vilaĝo Mohali estis parto de la Sika Imperio. En 1967 la areo estis evoluigita kiel industria konstruaĵo; tio tiris eventuale konstruadojn de loĝkvartaloj. La urboplano estis prezentita en 1975, poste komenciĝis konstruado de la planita urbo. Mohali evoluis rapide per informa teknologio. Ekde 2006 la distrikto memstariĝis. En la 1960-aj jaroj ĉe alia flanko de Ĉandigaro alia planita urbo Panĉkula naskiĝis, ilia komuna nomo estas Triopo Ĉandigaro.
Ekonomio
redaktiEn SAS Nagar oni produktas traktorojn, krome ĝi estas komerca centro kaj signifa loko de informa teknologio.
Lingvoj
redaktiEn SAS Nagar la oficiala lingvo estas la panĝaba lingvo, tamen la urbego estas multlingva pro la alvenintoj.
Religioj
redaktiEn SAS Nagar vivas ĉefe sikoj (51,5%), poste hinduoj (45,5%), islamanoj (preskaŭ 2%), kristanoj (preskaŭ 1%), iomete ankaŭ aliaj.
Eduko
redaktiEn SAS Nagar la plej altnivela eduko okazas en 2 universitatoj, pluraj altlernejoj kaj instituto.
Klimato
redaktiLa klimato en SAS Nagar estas subtropika kontinenta kun influo de musono. Dum decembro kaj januaro frosto foje okazas. Jare pluvas averaĝe po 617 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte. La jara meza temperaturo estas 24 °C.
Trafiko
redaktiSAS Nagar havas stacidomon. Aŭtobusoj trafikas en Triopo Ĉandigaro, krome loke aŭtorikiŝoj. La internacia flughaveno troviĝas tuj apud Ĉandigaro.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Sika sanktejo
-
Templo