Malerkotla, (ankaŭ Maler Kotla) panĝabe: ਮਾਲੇਰਕੋਟਲਾ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Malerkotla
urbo
Administrado
Poŝtkodo 148023
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 31′ N, 75° 53′ O (mapo)30.516775.8833Koordinatoj: 30° 31′ N, 75° 53′ O (mapo) [+]
Alto 242 m [+]
Areo 122 km² (12 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Malerkotla (Panĝabo)
Malerkotla (Panĝabo)
DEC
Malerkotla
Malerkotla
Situo de Malerkotla
Malerkotla (Barato)
Malerkotla (Barato)
DEC
Malerkotla
Malerkotla
Situo de Malerkotla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malerkotla [+]
vdr
Pordego en Malerkotla

Demografio redakti

En 2011 Malerkotla havis 135 424 (kun la aglomeraĵo 189 424) da loĝantoj kun legoscio 75%.

Geografio redakti

Malerkotla situas sur montetaro en averaĝa alteco de 251 metrojn laŭ la marnivelo. Barnala troviĝas 36, Ĥanna 38, Ludiana 43, Patiala 54, Moga 75, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 89, tutlanda ĉefurbo Delhio 247, Mumbajo 1322, Kolkato 1524 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Malerkotla estis establita en la jaro 1657. Ĝi estis sidejo de la samnoma princlando dum la brita regado. En 1947 Malerkotla kun la aliaj proksimaj princlandoj kreis union kaj en 1956 ili aliĝis al Panĝabo.

Religioj redakti

Malerkotla estas la nura islam-plimulta urbego de Panĝabo kun 68,5%. Vivas ankaŭ hinduoj (21%), sikoj (9,5%) kaj ĝajnistoj (1%).

Lingvoj redakti

En Malerkotla la oficiala lingvo estas la panĝaba lingvo, sed en lernejoj oni lernas ankaŭ urdue pro la loka islama plimulto.

Eduko redakti

Malerkotla havas signifan instituton, kiel filio de universitato en Patiala.

Klimato redakti

En Malerkotla jare pluvas averaĝe 640 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-septembro. La jara meza temperaturo estas 24 °C.

 
Stacidomo de Malerkotla

Trafiko redakti

Malerkotla havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn. 3 flankvojoj kuras al la urbego. La plej proksimaj flughavenoj fiunkcias en Ludiana (enlanda) kaj Ĉandigaro (internacia).

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
Bildoj pri Malerkotla
 
Palaco
 
Konstruaĵo
 
Strato kun bazaroj
 
Konstruaĵo
 
Instituto