Barnala, panĝabe: ਬਰਨਾਲਾ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Barnala
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 148101
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 22′ N, 75° 32′ O (mapo)30.3775.54Koordinatoj: 30° 22′ N, 75° 32′ O (mapo) [+]
Alto 227 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Barnala (Panĝabo)
Barnala (Panĝabo)
DEC
Situo de Barnala
Barnala (Barato)
Barnala (Barato)
DEC
Situo de Barnala

Map

vdr
Lerneja enirejo en Barnala

Demografio

redakti

En 2011 Barnala havis 116 449 da loĝantoj kun legoscio 80%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio

redakti

Barnala situas sur montetaro en averaĝa alteco de 232 metrojn laŭ la marnivelo. Malerkotla troviĝas 36, Batinda kaj Moga po 61, Ludiana 67, Patiala 82, Sri Muktsar Sahib 99, Sirsa 105, Firozpur 109, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 125, tutlanda ĉefurbo Delhio 252, Mumbajo 1297, Kolkato 1542 kilometrojn (aere) [1].

Historio

redakti

Barnala estis fondita en 1775, poste ĝi estis reĝa sidejo. La distrikto Barnala estis formita en 2006, pli frue la areo apartenis al distrikto Sangrur.

Ekonomio

redakti

La ekonomio de Barnala baziĝas sur la teksaj, kemiaj kaj feraj produktoj. Menciindas la komerco.

Religioj

redakti

En Barnala vivas precipe sikoj (50%) kaj hinduoj (48%), iomete islamanoj (1,5%) kaj aliaj.

Lingvoj

redakti

En Barnala la panĝaba lingvo estas la ĉeflingvo.

 
Lernejo en Barnala

Barnala havas altlernejojn kaj institutojn.

Klimato

redakti

En Barnala jare pluvas averaĝe 533 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-septembro. La jara meza temperaturo estas 24,5 °C.

Trafiko

redakti

Barnala havas trairan fervojan linion. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksimaj flughavenoj fiunkcias en Ludiana kaj Ĉandigaro.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans