Firozpur
Firozpur, panĝabe: ਫ਼ਿਰੋਜ਼ਪੁਰ, hindie फिरोजपुर estas urbego, municipo kaj limurbo (ekde 1947) en nordokcidenta Barato, en okcidenta parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Firozpur | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo en Barato ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 152001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 55′ N, 74° 36′ O (mapo)30.916674.6Koordinatoj: 30° 55′ N, 74° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 182 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/e/e8/Shane_Hind_Firozpur.jpeg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/Entrance_of_Govt._High_School_Sayianwala_%28Firozpur%29.jpg/220px-Entrance_of_Govt._High_School_Sayianwala_%28Firozpur%29.jpg)
Demografio
redaktiEn 2011 Firozpur havis 110 313 da loĝantoj kun legoscio 79%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiFirozpur situas sur montetaro en averaĝa alteco de 182 metrojn laŭ la marnivelo 7 km de la pakistana landlimo. Sri Muktsar Sahib troviĝas 53, Moga 55, Amritsar 80,Batinda 86, Kapurthala 88, Ĝalandar 101, Barnala 109, Ludiana 118, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 207, tutlanda ĉefurbo Delhio 359, Mumbajo 1343, Kolkato 1651 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiFirozpur estis fondita fare de Firuz Ŝah Tughlak en la 14-a jarcento. La brita rego komenciĝis en 1835 kaj finiĝis en 1947.
Ekonomio
redaktiFirozpur estas granda komerca nabo inter la pakistana-barata trafiko.
Religioj
redaktiEn Firozpur vivas grandparte hinduoj (70,5%), poste sikoj (26%) kaj kristanoj (2%), iomete ankaŭ aliaj.
Lingvoj
redaktiEn Firozpur la oficiala lingvo estas la panĝaba lingvo.
Klimato
redaktiLa klimato en Firozpur estas laŭ klimata klasifiko de Köppen BSh. Jare pluvas averaĝe po 730 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter junio-septembro. La jara meza temperaturo varias inter 17-30 °C.
Trafiko
redaktiFirozpur estas fervoja nodo kun 5 alvenintaj linioj. Tamen unu el la 5 estas nur tre mallonga kaj finiĝas ĉe riverbordo ĝuste ĉe la landlimo. 4 Ĉefvojoj kuras al la urbego. Laŭ la mapo Firozpur havas flughavenon, sed informo ne troviĝis.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- monumento konstruita en 1969
- alia monumento
Fontoj
redakti- WikiTrans