Kapurthala, panĝabe: ਕਪੂਰਥਲਾ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Ĝi ankaŭ estas konata kiel urbo de palacoj kaj ĝardenoj.

Kapurthala
urbosetlejo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 144601
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 31° 23′ N, 75° 23′ O (mapo)31.3875.38Koordinatoj: 31° 23′ N, 75° 23′ O (mapo) [+]
Alto 225 m [+]
Areo 909,09 km² (90 909 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kapurthala (Panĝabo)
Kapurthala (Panĝabo)
DEC
Kapurthala
Kapurthala
Situo de Kapurthala
Kapurthala (Barato)
Kapurthala (Barato)
DEC
Kapurthala
Kapurthala
Situo de Kapurthala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kapurthala [+]
vdr
Konstruaĵo uzata por diversaj celoj

Demografio redakti

Laŭ censo en 2011 Kapurthala havis 101 854 da loĝantoj kun legoscio 86%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio redakti

Kapurthala situas en averaĝa alteco de 229 metrojn laŭ la marnivelo. Ĝalandar troviĝas 18, Hoŝiarpur 51, Batala 53, Amritsar 56, Moga 66, Ludiana 68, Gurdaspur 71, Firozpur 88, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 150, tutlanda ĉefurbo Delhio 352, Mumbajo 1403, Kolkato 1615 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Kapurthala de la 11-a jarcento ĝis 1772 estis sub kontrolo de diversaj islamaj landoj (Delhia Sultanlando, Mogola Imperio), poste dominado de sikoj okazis kiel ŝtato Kapurthala ĝis 1948.

Ekonomio redakti

En Kapurthala la ekonomio estas bazita sur produktadoj de teksaĵoj, elektraj dratoj kaj nutraĵoj.

Religioj redakti

En Kapurthala vivas ĉefe hinduoj (57%), poste sikoj (33%), islamanoj (iom pli, ol 1%), kristanoj (malpli, ol 1%), iomete ankaŭ aliaj.

Edukado redakti

En Kapurthala universitato, instituto kaj pluraj altlernejoj funkcias.

Lingvoj redakti

En Kapurthala la oficiala lingvo estas la panĝaba.

Klimato redakti

Enn Kapurthala jare pluvas averaĝe po 637 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-septembro. La temperaturo varias inter 16-30 °C.

 
Turo

Trafiko redakti

Kapurthala havas trairan fervojan linion inter Ĝalandar kaj Firozpur. Po 3 ĉefvojoj kaj flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima, ankaŭ internacia flughaveno ĉe Amritsar troviĝas.

Vidindaĵoj redakti

  • pluraj preĝejoj
  • palacoj
  • turo
  • gastejo konstruita en 1863

Fontoj redakti

  • WikiTrans
Bildoj pri Placo Szabadság
 
Palaco, ene halo
 
Gastejo
 
Maharaĝa palaco
 
Moskeo
 
Altlernejo