Batala
Batala, panĝabe: ਬਟਾਲਾ, estas malnova kaj industria urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en la norda parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en distrikto de Gurdaspur. Batala estas grava loko por sikaj fervoruloj.
Batala | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 143505 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 183 314 (2013) [+] | ||
Loĝdenso | 4 365 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 49′ N, 75° 12′ O (mapo)31.818675.2028Koordinatoj: 31° 49′ N, 75° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 249 m [+] | ||
Areo | 42 km² (4 200 ha) [+] | ||
Horzono | Barata norma horzono [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7f/Batala_city.jpg/220px-Batala_city.jpg)
Demografio
redaktiEn 2011 Batala havis 158 404 da loĝantoj kun legoscio 85%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
redaktiBatala situas en montetaro en averaĝa alteco de 249 metrojn laŭ la marnivelo. Distrikta sidejo Gurdaspur troviĝas 25 (sed laŭ veturdistanco 47), Amritsar 38, Kapurthala 53, Pathankot 64, Ĝalandar 66, Hoŝiarpur 74, Lahoro 86, Ludiana 118, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 193, tutlanda ĉefurbo Delhio 404, Mumbajo 1449, Kolkato 1658 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiBatala estis fondita en 1465. Dum regado de la Mogola Imperio la urbo estis ĉirkaŭita de muro kun 12 pordegoj. Post la sendependeco de Barato (1947) tiu teritorio estis disputita inter Barato kaj Pakistano.
Ekonomio
redaktiBatala iam estis konata kiel la "Fera Birdo de Azio" ĉar ĝi produktis la plej altan kvanton de agrikultura kaj mekanika maŝinaroj. Ĝi ankaŭ estas agrikultura foirejo kaj industria centro pri prilaboradoj de lano, sukero kaj rizo. La ĉirkaŭaĵo de Batala estas ankoraŭ plejparte agrikultura; ĝi estas konsiderita unu el la "rizbovloj" de la lando.
Religioj
redaktiEn Batala vivas ĉefe hinduoj (56%), poste sikoj (38%), kristanoj (4%), iomete ankaŭ aliaj.
Edukado
redaktiEn Batala pluraj altlernejoj kaj institutoj funkcias.
Lingvoj
redaktiEn Batala la oficiala lingvo estas la panĝaba.
Klimato
redaktiLa klimato en Batala estas subtropika. Jare pluvas averaĝe po 750 mm. Dum musono inter julio-septembro ofte pluvas.
Trafiko
redaktiStacidomo de Batala akceptas 3 fervojajn liniojn el Gurdaspur, Amritsar kaj vilaĝo Quadia. Tiu lasta baldaŭ pluiros al Ĝalandar. Po 4 ĉefvojoj kaj flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima, ankaŭ internacia flughaveno estas ĉe Amritsar.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
- brita enciklopedio