Hoŝiarpur
Hoŝiarpur, panĝabe: ਹੁਸ਼ਿਆਰਪੁਰ, prononco estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en la nordorienta parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Hoŝiarpur | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 146001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 32′ N, 75° 55′ O (mapo)31.53222222222275.917222222222Koordinatoj: 31° 32′ N, 75° 55′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 296 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hoshiarpur [+] | |||
Demografio redakti
En 2011 Hoŝiarpur havis 168 843 da loĝantoj kun legoscio 89%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio redakti
Hoŝiarpur situas en montaro Sivalikoj en averaĝa alteco de 296 metrojn laŭ la marnivelo. Ĝalandar troviĝas 38, Kapurthala 51, Ludiana 68, Batala 74, Pathankot 86, Amritsar 98, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 121, Ŝimlao 131, tutlanda ĉefurbo Delhio 346, Mumbajo 1430, Kolkato 1584 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Hoŝiarpur estis fondita laŭ la loka tradicio en la frua parto de la 14-a jarcento. En 1809 ĝi estis okupita fare de maharaĝo Karanvir Singh kaj estis unuigita en la pli grandan ŝtaton de Panĝabo en 1849.
Religioj redakti
En Hoŝiarpur vivas ĉefe hinduoj (preskaŭ 76%), poste sikoj (21,5%), ĝajnistoj (preskaŭ 1%), islamanoj (preskaŭ 1%), iomete ankaŭ aliaj.
Edukado redakti
En Hoŝiarpur 2 universitatoj funkcias.
Lingvoj redakti
En Hoŝiarpur la oficialaj lingvoj estas la panĝaba, hindia kaj angla lingvoj.
Klimato redakti
La klimato en Hoŝiarpur estas subtropika. Jare pluvas averaĝe po 991 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio-aŭgusto. La jara meza temperaturo estas 24 °C.
Trafiko redakti
Hoŝiarpur havas stacidomon konstruitan en 1905, kie finiĝas la rekta linio el Ĝalandar. 7 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno kun nur kelkaj flugoj fiunkcias komence en Adampur, krome estas internacia flughaveno en Amritsar.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
- statuo
Fontoj redakti
- WikiTrans