Ĉatisgaro
Ĉatisgaro (hindie छत्तीसगढ़) estas gubernio en centra Barato. Oni starigis ĝin la 1an de novembro 2000 el la 16 distriktoj de sudorienta Madja-Pradeŝo en kiuj oni parolas la ĉatisgaran lingvon.

Ĉatisgaro | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | hindie छत्तीसगढ़ | ||
subŝtato de Barato | |||
Administrado | |||
Estas parto de | Barato | ||
Administra centro | Rajpuro | ||
Politiko | |||
Estro | Vishnu Deo Sai (ekde 13-a de decembro 2023) | ||
Demografio | |||
Oficiala lingvo | Hindia | ||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) | 25 540 196 | ||
Loĝdenso | 189 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 135 000 km² (13 500 000 ha) | ||
![]() Ĉatisgaro sur la mapo de Barato | |||
Geografia situo | 21° 16′ 12″ N, 81° 36′ 0″ O (mapo)21.2781.6Koordinatoj: 21° 16′ 12″ N, 81° 36′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | IN-CG | ||
Eksteraj paĝoj | |||
chhattisgarh | |||
La kategorio en la Komunejo | Ĉatisgaro [+] | ||
Laŭ la stato de 2020 en la subŝtato vivis 29 436 231 loĝantoj sur areo de 135 194 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 218 loĝantoj/km². Rajpuro estas ĝia ĉefurbo.
Ambikapur, Bilaspur, Ĉirmiri, Durg, Ĝagdalpur, Korba, Rajgarh kaj Rajnandgaon estas gravaj urboj.
Klimato
redaktiEn Ĉatisgaro tropika klimato regas kun influo de musono. La someroj (inter aprilo-junio) estas varmaj, ofte kun preskaŭ 40 °C-ojn. Poste musono alvenas. Jare pluvas po pli ol 1000 mm. Vintro daŭras inter novembro-januaro, tiam estas agrabla temperaturo kaj neniam frostas.