Bilaspur

urbo en Barato

Bilaspur, laŭ (hindie बिलासपुर, छत्तीसगढ़) estas urbego en Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Ĝi estas ankaŭ konata kiel "La Urbo de Festivaloj".

Bilaspur
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 495001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 625 502  (2011) [+]
Loĝdenso 6 375 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 9′ N, 82° 1′ O (mapo)22.1582.016666666667Koordinatoj: 22° 9′ N, 82° 1′ O (mapo) [+]
Alto 262 m [+]
Areo 255 km² (25 500 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Bilaspur (Ĉatisgaro)
Bilaspur (Ĉatisgaro)
DEC
Bilaspur
Bilaspur
Situo de Bilaspur
Bilaspur (Barato)
Bilaspur (Barato)
DEC
Bilaspur
Bilaspur
Situo de Bilaspur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bilaspur, Chhattisgarh [+]
vdr
Domego en Bilaspur

Demografio redakti

Bilaspur havis populacion de 330 106 en 2011 (kun la plena aglomeraĵo 452 851) kun legopovo 87%, signife pli alta, ol la landaveraĝo.

Geografio redakti

Bilaspur situas laŭ rivero 264 metrojn super la marnivelo en ene de la lando. Korba troviĝas 64, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 106, Rajgarh 127, Ĝabalpur 261, Kolkato 640, tutlanda ĉefurbo Delhio 884, Mumbajo 1032 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Historie Bilaspur apartenis al pluraj dinastioj, ties landoj. De 5-a Jarcento pluen ĝi estis kontrolita fare de la Kalachuri-dinastio de Ratanpur. Bilaspur graviĝis ĉirkaŭ 1741, kiam ĝi estis deklarita sidejo. La administrado de distrikto Bilaspur estis transprenita en la Brita Orienthinda Kompanio en 1818. La urbeto estis deklarita municipo en 1867. Guruo Ghasidas (1756-1836) komencis religian movadon, lian nomon prenis la loka universitato. La fervojoj estis konstruitaj en la 1880-aj jaroj, la stacidomo en 1890. En 1908 la silkoteksado estis jam vaste konata. En 2011 almenaŭ 16 homoj mortis kaj 15 estis vunditaj, ĉar lokomotivo kaŭzis surveturon.

Ekonomio redakti

Bilaspur estas la centro de elektra produktado en Barato, centro de agrikulturaj produktoj, eĉ ĝi estas konata kiel "La Rizo-Bovlo". Estas ĉirkaŭ 500 rizomuelejoj en la ĉirkaŭaĵo. En la urbego sidejo de karbomina kompanio funkcias. Ankaŭ la komercado signifas. Bilaspur estas unu el la 100 barataj urboj por esti inteligenta urbo.

Lingvoj redakti

En Bilaspur la ĉefaj lingvoj estas la ĉatisgara kaj la hinda.

Eduko redakti

Bilaspur estas signifa universitata urbo.

Trafiko redakti

Bilaspur estas regiona fervoja nabo. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. La flughaveno estis inaŭgurita en 2021 kun rektaj flugoj al Ĝabalpur, Bopalo kaj Delhio.

Klimato redakti

Bilaspur havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1320 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (escepte decembron), sed plej ofte inter junio-septembro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-29 °C.

Vidindaĵoj redakti