Ĝagdalpur, laŭ (hindie जगदलपुर) estas urbego, pezindustria centro kaj municipo en Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en distrikto Bastar, kie ĝi estas ties sidejo.

Ĝagdalpur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 494001
Demografio
Geografio
Geografia situo 19° 4′ N, 82° 2′ O (mapo)19.0782.03Koordinatoj: 19° 4′ N, 82° 2′ O (mapo) [+]
Alto 552 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĝagdalpur (Ĉatisgaro)
Ĝagdalpur (Ĉatisgaro)
DEC
Ĝagdalpur
Ĝagdalpur
Situo de Ĝagdalpur
Ĝagdalpur (Barato)
Ĝagdalpur (Barato)
DEC
Ĝagdalpur
Ĝagdalpur
Situo de Ĝagdalpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jagdalpur [+]
vdr
Palaco en Ĝagdalpur

Demografio redakti

Ĝagdalpur havis populacion de 114 345 en 2021 kun legopovo 90%, signife pli alta, ol la landeveraĝo. En la 2000-aj jaroj Ĝagdalpur atingis la internacian valoron urbego (pli granda, ol cent mil).

Geografio redakti

Ĝagdalpur situas laŭ rivero en montaro 555 metrojn super la marnivelo. Vizianagaram troviĝas 181, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 243, Varangal 283, Ĉandrapur 301, Kolkato 765, Mumbajo 967, tutlanda ĉefurbo Delhio 1168, kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Ĝagdalpur estas praa historia urbo apartenanta al pluraj reĝlandoj, princlandoj. Aparte menciindas la malgranda princlando de Bastar kun ĉefurbo ĉefurbo Ĝagdalpur inter 1324-1948.

Ekonomio redakti

La areo ĉirkaŭ Ĝagdalpur estas agrikultura; dum en la urbo mem ekloĝis komercistoj kaj metiistoj. Pluraj industriaj firmaoj komencis funkcii en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, la ŝtalfabrikoj jam komence de la 21-a jarcento. La enlanda turismo ankaŭ ludas gravan rolon en la ekonomia vivo.

Lingvoj redakti

En Ĝagdalpur la ĉefa lingvo estas la hindia lingvo kun 54%. Pro la enmigrantoj estas uzataj pluraj aliaj lingvoj.

Religioj redakti

81,5% de la populacio estas hinduoj, kristanoj 9%, krome islamanoj 5%, iomete ankaŭ aliaj religioj.

Eduko redakti

En Ĝagdalpur signifa universitato funkcias.

Trafiko redakti

Ĝagdalpur havas trairan fervojan linion kaj 4 signifaj vojoj kuras al la urbego. Loke enlanda flughaveno funkcias.

Klimato redakti

Ĝagdalpur havas savanoklimaton laŭ Klimata klasifiko de Köppen (Oh) kun influo de musono. Jare pluvas 1495 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro. Decembre kaj januare apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 18-31 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans